Vego (sporto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Ne vojlinio sed aro de vojkoridoroj limigataj de vojlinioj; references ---> referencoj
Linio 1: Linio 1:
'''Vego''' estas sportocele konstruitasignalita vojlinio, sur kiu la konkursanto kiel eble plej rapide kuras, biciklas, naĝas, remas k.a., aŭ akiras [[Elano|elanon]] por [[Salto|salto]].<ref>Plena Ilustrita Vortaro</ref>
'''Vego''' estas sportocele konstruitajsignalitaj voj[[koridoro]]j, sur kiuj la [[konkurso|konkursantoj]] kiel eble plej rapide kuras, biciklas, naĝas, remas k.a., aŭ akiras [[Elano|elanon]] por [[Salto|salto]].<ref>Plena Ilustrita Vortaro</ref>


La kurvego en [[Stadiono|stadionoj]] havas ovalan formon, estas longa minimume 400 m kaj larĝa minimume 7,32 m. Per kalklinioj ĝi estas dividita je 6 [[Leno|kurlenoj]] larĝaj minimume 1,22 m. Ĉiu kuranto havas propran lenon (do povas konkursi nur 6 kurantoj), nur ĉe longdistancaj kuroj oni malagnoskas la lenojn, tial sur la vego povas kuri pli multaj kurantoj.
La kurvego en [[Stadiono|stadionoj]] havas ovalan formon, estas longa minimume 400 m kaj larĝa minimume 7,32 m. Per kalklinioj ĝi estas dividita je 6 [[Leno|kurlenoj]] larĝaj minimume 1,22 m. Ĉiu kuranto havas propran lenon (do povas konkursi nur 6 kurantoj), nur ĉe longdistancaj kuroj oni malagnoskas la lenojn, tial sur la vego povas kuri pli multaj kurantoj.
Linio 12: Linio 12:


==Piednotoj==
==Piednotoj==
{{referencoj}}
<references/>


[[Kategorio:Sporto]]
[[Kategorio:Sporto]]

Kiel registrite je 13:49, 24 maj. 2016

Vego estas sportocele konstruitaj aŭ signalitaj vojkoridoroj, sur kiuj la konkursantoj kiel eble plej rapide kuras, biciklas, naĝas, remas k.a., aŭ akiras elanon por salto.[1]

La kurvego en stadionoj havas ovalan formon, estas longa minimume 400 m kaj larĝa minimume 7,32 m. Per kalklinioj ĝi estas dividita je 6 kurlenoj larĝaj minimume 1,22 m. Ĉiu kuranto havas propran lenon (do povas konkursi nur 6 kurantoj), nur ĉe longdistancaj kuroj oni malagnoskas la lenojn, tial sur la vego povas kuri pli multaj kurantoj.

Ankaŭ biciklovego estas 6-8 m larĝa, havas ovalan formon, en la kurboj levitan laŭ preskribita deklivangulo. La biciklanto ne havas propran lenon, sed ĉiuj uzas la tutan larĝon de la vego.

Naĝvego estas baseno dividita per len-dividaj metalkabloj je 8 naĝlenoj larĝaj 2,5 m (ĉe la basen-randoj estas 50-centimetra morta zono, por sekureco de la naĝantoj en la 1-a kaj 8-a lenoj).

Remvego longa 2000 m por viroj kaj 1000 m por virinoj estas per buoj dividita je 4-6 remlenoj, 15 m larĝaj kaj 2-3 m profundaj.

Skisalto-vego konsistas el startejo, alkura deklivo, saltoplato, surteriĝa deklivo kaj elkurejo, kie la skisaltanto bremsas.

Piednotoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro