Johann Rudolf Kiesling: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16: Linio 16:
[[Kategorio:Germanaj teologoj]]
[[Kategorio:Germanaj teologoj]]
[[Kategorio:Homoj rilataj al Erfurto]]
[[Kategorio:Homoj rilataj al Erfurto]]
[[Kategorio:Orientalistoj]]
[[Kategorio:Germanaj orientalistoj]]

Kiel registrite je 05:40, 13 jun. 2016

Johann Rudolf KIESLING (naskiĝinta la 21-an de oktobro 1706 en Erfurto, mortinta la 17-an de aprilo 1778 en Erlangen) estis germana teologo kaj orientalisto.

Vivo

Kiesling trejnitis jam en Erfurto, kiel lia patro estis predikisto kaj teologiprofesoro. Li studis en Erfurto kaj en Wittenberg kaj fariĝis en 1735 paroĥestro en Kemberg-Bergwitz, en 1738 diakono en Wittenberg. Samloke li faris prelegojn ekzegezajn kaj porpredikistajn. En 1740 li iĝis eksterordinara profesoro de filologio biblia en Lepsiko, en 1746 ordinara profesoro pri orientalaj lingvoj. En 1762 li ekestis profesoro pri teologio kaj predikisto en la malnova urbocentro de Erlangen. Tie li restis ĝismorte.

Graveco

Kiesling estis teologo de larĝaj konoj, aparte pri eklezihistorio kaj ekleziaj antikvaĵoj. Li verkis multajn malgrandajn kaj pli grandajn verkojn de polemika, ekzegezo, eklezihistorio kaj librobrokantado, ekz. pri la kulto pro sanktuloj kontraŭ la italo Trombelli (Leipzig 1742-46, 3 volumoj), Ueber den Gegensatz der griechischen und lateinischen Kirche in der Abendmahls- und Transsubstantiationslehre, 1754, Ueber die Lehre von der unbefleckten Empfängniß der Jungfrau Maria, 1775, pri la disciplino de klerikuloj, pri la simboluzo, pri Contarini, pri la papa moŝto Paŭlo la 3-a ktp.

Kelktempe li ankaŭ kunredaktis la gazeton "Neuen Beiträge von alten und neuen theologischen Sachen" (1751–61) kaj kontinuigis la verkon Historia motuum de E. V. Löscher.

Eksteraj ligiloj

Biografio ĉe ADB