Sevilla FC: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 32: Linio 32:
|modelo de dekstra brako2= _sevilla1516a
|modelo de dekstra brako2= _sevilla1516a
|dekstra brako2 = FF0000
|dekstra brako2 = FF0000
|modelo de ŝorto2 = _sevilla15-16a
|modelo de ŝorto2 = _sevilla1516a
|ŝorto2 = FF0000
|ŝorto2 = FF0000
|modelo de ŝtrumpoj2 =
|modelo de ŝtrumpoj2 =

Kiel registrite je 19:14, 13 jun. 2016

Sevilla FC
futbala klubo • profesia sporta teamo
Kluba nomo  Sevilla Fútbol Club
Fondita  1890
Stadiono  Ramón Sánchez Pizjuán, Sevilo, Andaluzio, Hispanio
Kapacito  42 500
Prezidanto  José María del Nido (posedanto) (stato de somero 2016)
Trejnisto  Unai Emery (stato de somero 2016)
Ligo  La Liga
2015-16  7-a pozicio
Oficiala retejo  www.sevillafc.es
Hejme
Ekstere
vdr

La Futbala Klubo de Sevilo, hispane Sevilla Fútbol Club, prononco laŭ sistemo IFA seˈβiʎa ˈfuðβol ˈkluβ, ofte simple nomata Sevilla, estas la plej aĝa nur-futbala klubo en Hispanio. Kiel la nomo indikas, ĝi baziĝas en Sevilo, ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Andaluzio de Hispanio. Hejmaj matĉoj kutime okazas en la stadiono Ramón Sánchez Pizjuán, kiu povas gastigi 42 500 spektantojn. La 1-a vira teamo de la klubo konkuras en la 1-a nacia ligo de futbalkluboj, kaj en la sezono 2015-16 atingis la 7-an rangon.

La klubo estas la plej sukcesa futbalklubo de Andaluzio, kaj nacie kaj internacie: kvin fojojn la 1-a vira teamo gajnis la Eŭropan Ligon de UEFA (en 2006, 2007, 2014, 2015 kaj 2016), kaj la Superpokalon de UEFA en 2006. La Internacia Federacio de Futbala Historio kaj Statistiko honorigis la klubon kiel la tutmonde plej bona en 2006 kaj 2007, tiel ke la klubo estis la unua kiu ricevis tiun honoron en du sinsekvaj jaroj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL Oficiala retejo

futbalistoj kaj klubanoj celebras la gajnon de la UEFA-Pokalo en 2006