Kateĥismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Kateĥismo''' aŭ '''katekismo''' estas laŭ [[PIV]]
'''Kateĥismo''' estas laŭ [[PIV]]
# elementa lernolibro, prezentanta per demandoj kaj respondoj la ĉefajn punktojn de [[religio]],
# elementa lernolibro, prezentanta per demandoj kaj respondoj la ĉefajn punktojn de [[religio]],
# en pli vasta senco ankaŭ elementa ia ajn lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj. Koncerne al literaturaj verkoj ĝis la jaro 1760, la vorto estas uzata nur pri lernolibroj de kristanismo, por verkoj ekde tiam ankaŭ por lernolibroj de aliaj religioj respektive aliaj temoj.
# en pli vasta senco ankaŭ elementa ia ajn lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj. Koncerne al literaturaj verkoj ĝis la jaro 1760, la vorto estas uzata nur pri lernolibroj de kristanismo, por verkoj ekde tiam ankaŭ por lernolibroj de aliaj religioj respektive aliaj temoj.


En multaj naciaj lingvoj, en kiu ekzistis parola, sed ne skribe dokumentita kulturo ĝis la kristanigo de plej multaj lingvanoj, kateĥismoj (krom nacilingvaj tradukoj de la [[biblio]], estis la unuaj skribaj dokumentoj fiksitaj en tiuj lingvoj.
En multaj naciaj lingvoj, en kiu ekzistis parola, sed ne skribe dokumentita kulturo ĝis la kristanigo de plej multaj lingvanoj, kateĥismoj (krom nacilingvaj tradukoj de [[Biblio]], estis la unuaj skribaj dokumentoj fiksitaj en tiuj lingvoj.


== Etimologio ==
== Etimologio ==
La esperanta vorto kateĥismo venas el la [[mezepoko|mezepoke]] [[latina lingvo|latina]] [[substantivo]] ''catechismus'' respektive [[verbo]] ''catechizare'' (kateĥizi), kiuj mem devenas el la malfruantikvaj [[greka]]j vortoj κατήχησις (kateĉesis) respektive κατηχεĩν (kateĥein) )<ref>DUDEN - etimologio laŭ la germana lingvo p. 335</ref> . La [[verbo]] „κατηχεĩν“ (el „κατά“, ''suben'' kaj „ηχεĩν“, ''soni'') havas la prasignifon "de supre soni, prisorĉi". La vorto uzatas en la senco de "eduki".
La Esperanta vorto venas el la [[Mezepoko|mezepoke]] [[latina lingvo|latina]] [[substantivo]] ''catechismus'' respektive [[verbo]] ''catechizare'' (kateĥizi), kiuj mem devenas el la malfruantikvaj [[greka]]j vortoj “κατήχησις” respektive “κατηχεĩν” <ref>DUDEN - etimologio laŭ la germana lingvo p. 335</ref> . La [[verbo]] “κατηχεĩν” (el “κατά”, ''suben'' kaj “ηχεĩν”, ''soni'') havas la prasignifon "de supre soni, prisorĉi". La vorto uzatas en la senco de "eduki".


=== [[Luteranismo|Luteranaj]] kateĥismoj ===
=== [[Luteranismo|Luteranaj]] kateĥismoj ===

Kiel registrite je 12:25, 15 jun. 2016

Kateĥismo estas laŭ PIV

  1. elementa lernolibro, prezentanta per demandoj kaj respondoj la ĉefajn punktojn de religio,
  2. en pli vasta senco ankaŭ elementa ia ajn lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj. Koncerne al literaturaj verkoj ĝis la jaro 1760, la vorto estas uzata nur pri lernolibroj de kristanismo, por verkoj ekde tiam ankaŭ por lernolibroj de aliaj religioj respektive aliaj temoj.

En multaj naciaj lingvoj, en kiu ekzistis parola, sed ne skribe dokumentita kulturo ĝis la kristanigo de plej multaj lingvanoj, kateĥismoj (krom nacilingvaj tradukoj de Biblio, estis la unuaj skribaj dokumentoj fiksitaj en tiuj lingvoj.

Etimologio

La Esperanta vorto venas el la mezepoke latina substantivo catechismus respektive verbo catechizare (kateĥizi), kiuj mem devenas el la malfruantikvaj grekaj vortoj “κατήχησις” respektive “κατηχεĩν” [1] . La verbo “κατηχεĩν” (el “κατά”, suben kaj “ηχεĩν”, soni) havas la prasignifon "de supre soni, prisorĉi". La vorto uzatas en la senco de "eduki".

Luteranaj kateĥismoj

  • "La Granda Kateĥismo" de Marteno Lutero kun la origina germanlingva titolo "Deudsch Catechismus", unuafoje eldonita en Wittenberg dum 1529 en lernolibra formo traktas la temojn dekalogo, kristana simbolaro, Patro nia, bapto kaj komunio.
  • "La Eta Kateĥismo" de Marteno Lutero kun la origina germanlingva titolo "Enchiridion. Der kleine Catechismus für die gemeine Pfarrherrn und Prediger" (Wittenberg, 1529) – en 44 nenumeritaj demandoj ka respondoj traktas la samajn kvin temojn.
  • "Evangelia plenkreskula kateĥismo" estas moderna eldono el la dua duono de la 20-a jarcento, germanlingve de Werner Jentsch kaj aliaj dum la jaro 1975.

Reformitaj Kristanaj kateĥismoj

  • "La Ĝeneva Kateĥismo" de Kalvino kun la origina franca titolo "Le catéchisme de l'Eglise de Genève" (Ĝenevo 1542) – por instruistoj kaj aliaj plenkreskuloj - en 373 demandoj ka respondoj traktas la temojn kristana simbolaro, dekalogo, Patro nia kaj kristanaj sakramentoj.
  • La "Hajdelberga Kateĥismo" kun la origina germana nomo "Catechismus Oder Christlicher Vnderricht wie der in Kirchen vnd Schulen der Churfürstlichen Pfaltz getrieben wirdt" (Hajdelbergo, 1563) – por pastroj kaj instruistoj - konsistas el 128, poste 129 nenumeritaj demandoj ka respondoj en tri temogrupoj.
  • Estas du "Westminstera Kateĥismoj": Granda kaj Malgranda. La originaj anglaj nomoj estas "The Larger and Shorter Catechisms." Ili estis skribitaj kun la Westminstera Konfesio de Fido (angla: "The Westminster Confession of Faith.") je 1647 ĉe la Abatejo Westminster en Londono. La Granda Kateĥismo havas 198 demandoj kaj respondoj. La Malgranda Kateĥismo havas 107 demandoj kaj respondoj.

Anglikana kateĥismo

  • La Church Catechism (1553, prilaborita dum 1572) de la Anglikana eklezio sub la origina angla titolo "A Catechism that is to say an Instruction to be learned of every person before he be brought to be confirmed by the Bishop" havas 25 nenumeritajn demandojn kaj respondojn pri la temoj kristana simbolaro, dekalogo, Patro nia kaj kristanaj sakramentoj.

Katolikaj kateĥismoj

  • La "Pli Granda Katechismo" de Petrus Canisius kun la origina latina titolo "Summa doctrinae christianae" (Vieno, 1555) - por studentoj - per 213 demandoj kaj respondoj traktas du temogrupojn.
  • La "Catechismus Romanus" (Roma Kateĥismo, Romo 1566), verkita pro dekreto de la Koncilio de Trento, estas por pastroj kaj en lernolibra formo traktas la temojn kristana simbolaro, dekalogo, Patro nia kaj kristanaj sakramentoj.
  • "Kompendio de la kristana instruo" (Romo 1906) verkiĝis sub gvido de papo Pio la 10-a.
  • "Malgranda Kateĥismo de la katolika religio", origine germane "Kleiner Katechismus der katholischen Religion" (1932) estis verkita de Wilhelm Pichler.
  • "Nederlanda Kateĥismo" (Nijmegen 1968) havas kiel eldonanton la konferencon de nederlandaj katolikaj episkopoj.
  • La "Kateĥismo de la Katolika Eklezio" (1992), publikiĝis sub gvido de papo Johano Paŭlo la 2-a, konsideriĝas "monda kateĥismo" por tiu eklezio kaj tradukiĝis al multaj lingvoj (pluraj tradukoj havas retan version menciitan sube).

Aliaj

Laŭ la modelo de la plej konataj katekismoj oni eldonis en diversaj lokoj kaj epokoj kelkajn katekismojn eĉ ne religiajn, ekzemple en Hispanio dum frankismo oni eldonis falangistajn katekismojn (de la faŝismeca unika partio).

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL la Granda Kateĥismo de Marteno Lutero germanlingve Ŝablono:EL la Eta Kateĥismo de Marteno Lutero germanlingve Ŝablono:EL platformo por studo de la Hajdelberga Kateĥismo Ŝablono:EL teksto germana de la Hajdelberga Kateĥismo Ŝablono:EL Kateĥismo de la Katholika Eklezio en la latina, angla, franca, germana, hispana, itala, latva kaj portugala.

Referenco

  1. DUDEN - etimologio laŭ la germana lingvo p. 335