Konsilio de Eŭropo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18: Linio 18:
== Organoj ==
== Organoj ==
La ĉefaj organoj de la Konsilio de Eŭropo estas:
La ĉefaj organoj de la Konsilio de Eŭropo estas:
* Ministrara Komitato: ĝi konsistas el 46 ministroj pri Eksterlandaj Aferoj aŭ el iliaj delegitoj; ĝi estas la decida organo de la organizaĵo;
* [[Komitato de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo|Ministrara Komitato]]: ĝi konsistas el 46 ministroj pri Eksterlandaj Aferoj aŭ el iliaj delegitoj; ĝi estas la decida organo de la organizaĵo;
* [[Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo|Parlamenta Asembleo]]: ĝi konsistas el 630 membroj (315 plenrajtaj kaj 315 anstataŭaj) devenantaj de la 46 landaj parlamentoj.
* [[Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo|Parlamenta Asembleo]]: ĝi konsistas el 630 membroj (315 plenrajtaj kaj 315 anstataŭaj) devenantaj de la 46 landaj parlamentoj.
* Kongreso de Lokaj kaj Regionaj Povoj: ĝi konsistas el la Ĉambro de Lokaj Povoj kaj la Ĉambro de Regionaj Povoj;
* Kongreso de Lokaj kaj Regionaj Povoj: ĝi konsistas el la Ĉambro de Lokaj Povoj kaj la Ĉambro de Regionaj Povoj;

Kiel registrite je 23:23, 19 jun. 2016

Emblemo de la Konsilio de Eŭropo

La Konsilio de Eŭropo estas la internacia organizaĵo de la "Granda Eŭropo", kaj enkalkulas 46 membroŝtatojn (kontraste al 27 en Eŭropa Unio). Ĝin fondis la Londona Statuto la 5-an de majo 1949. Ĝia sidejo estas en Strasburgo, Francio.

Eblaj konfuzoj

Atentu ne konfuzi la Konsilion de Eŭropo kun:

  • la Konsilio de Eŭropa Unio, kiu estas politika kaj leĝfara institucio de Eŭropa Unio, kaj kiu konsistas el la membroŝtataj ministroj;
  • la Eŭropa Konsilio, kiu estas neformala organo de Eŭropa Unio, kaj kiu konsistas el la registarestroj (ŝtatestroj aŭ kabinetestroj) de la membroŝtatoj – ĝi difinas la esencon de la ĝenerala politiko de Eŭropa Unio.

Celoj

La Konsilio de Eŭropo celas:

  • Defendi la homajn rajtojn kaj la parlamentan demokration, kaj garantii la unuaecon de juro;
  • Ellabori kontinentskalajn traktatojn por harmoniigi la socialajn kaj jurajn praktikojn de la membroŝtatoj;
  • Faciligi la konsciiĝon pri eŭropa identeco surbaze de komunaj valoroj kaj malgraŭ la kulturaj diferencoj.

Organoj

La ĉefaj organoj de la Konsilio de Eŭropo estas:

  • Ministrara Komitato: ĝi konsistas el 46 ministroj pri Eksterlandaj Aferoj aŭ el iliaj delegitoj; ĝi estas la decida organo de la organizaĵo;
  • Parlamenta Asembleo: ĝi konsistas el 630 membroj (315 plenrajtaj kaj 315 anstataŭaj) devenantaj de la 46 landaj parlamentoj.
  • Kongreso de Lokaj kaj Regionaj Povoj: ĝi konsistas el la Ĉambro de Lokaj Povoj kaj la Ĉambro de Regionaj Povoj;
  • Ĝenerala Sekretariejo: ĝi konsistas el 1 800 oficistoj.

Traktatoj kaj rekomendoj

La Konsilio de Eŭropo ellaboris 199 traktatojn aŭ konvenciojn pri homaj rajtoj, lukto kontraŭ la organizita krimularo, prevento de torturo, protekto de la datenoj, de malplimulto, kultura kunlaboro, ktp... Inter ili estas:

  • Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, subskribita en 1950 kaj ekefikinta en 1953;
  • Eŭropa Sociala Ĉarto, subskribita en 1961 kaj ekefikinta en 1966;
  • Eŭropa Ĉarto pri Regionaj aŭ Minoritataj Lingvoj, subskribita en 1992;
  • Kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj, interkonsentiĝis la 1-an de februaro 1995 kaj ekvalidis la 1-an de februaro 1998.

Krome la Konsilio de Eŭropo alprenis cele al la registaroj rekomendojn, kiuj difinas ĉefprincipojn pri juro, sano, amasinformado, instruado kaj edukado, kulturo, sporto...

Membroŝtatoj

Membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo

Fondintaj membroŝtatoj

  1.  Belgio
  2.  Britio
  3.  Danio
  4.  Francio
  5.  Irlando
  6.  Italio
  7.  Luksemburgo
  8.  Nederlando
  9.  Norvegio
  10.  Svedio

Ceteraj, nefondintaj membroŝtatoj

 Albanio  Latvio
 Andoro  Liĥtenŝtejno
 Armenio  Litovio
 Aŭstrio  Nord-Makedonio
 Azerbajĝano  Malto
 Bosnio kaj Hercegovino  Moldavio
 Bulgario  Monako
 Ĉeĥio  Pollando
 Estonio  Portugalio
 Finnlando  Rumanio
 Kartvelio  Rusio
 Germanio  San-Marino
 Grekio  Serbio
 Hispanio  Slovakio
 Hungario  Slovenio
 Islando   Svislando
 Kipro  Turkio
 Kroatio  Ukrainio

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL Retejo de la Konsilio de Eŭropo

Vidu ankaŭ