Ŝivo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
{{clear}} |
{{clear}} |
||
{{projektoj|commonscat=Shiva}} |
{{projektoj|commonscat=Shiva}} |
||
== Referencoj == |
|||
<references/> |
|||
{{Portalo Hinduismo}} |
{{Portalo Hinduismo}} |
Kiel registrite je 20:20, 18 jul. 2016
Ŝivo
| |
---|---|
virdio • hindua dio • legenda figuro | |
Patro | |
Patrino | |
Vâhana | Nandio |
Atributoj |
la ĵatamukutao |
Nuptopartnero | Parvatio Durgao Kalio Satio |
Idaro | Ganeŝo Skandao |
Aliaj nomoj | Ŝandraŝkharao Ganĝadharao ktp. vidu la artikolon |
Ŝivo[1] (en Sanskrito Śiva शिव) - fojfoje ankaŭ transskribata kiel Ŝivao aŭ Sivao, "la bona, la afabla, kiu feliĉecon alportas" - estas laŭ Hinduismo formo de Dio.
En la Dia Triopo (kun Brahmao kaj Viŝnuo), li estas la Detruanto. Kvankam li representas detruon, oni rigardas lin favore (kiel Detruanto de Malbono) ĉar post detrui ebliĝas la konstruo.
Laŭ la Ŝivanoj, Ŝivo estas personiĝo el absoluteco, la detruanta kaj samtempe rekreanta deveno de la tutmondo, disdonante mortiĝon kaj renaskiĝon.
Estas origine dravida Dio, kies unuaj fontoj la arjajn invadojn antaŭas.
Funkciaĵoj
Estas Dio kiu laŭ la Hinduisma mitologio dancas; lia danco simbolas la energion kiu trairas la mondon kaj kaŭzas la ritmojn de tago kaj nokto, de la sezonoj, de naskiĝo kaj morto.
Li bildigatas kun tria okulo, simbolo por saĝeco, meze de lia frunto kaj kun kobro ĉirkaŭ lia kolo. Li portas tridenton (triŝulao) kaj tenas perkutileton (damaruo). Li sidas sur felo de tigro, simbolo por potenca energio. Ŝivo efektive reprezentas dormantan kreeman fonton.
El lia hararo, en kiu troviĝas kreskanta luno, simbolo por tempa ciklo, droniĝas Gango, sankta rivero laŭ hinduismanoj. Lia rajdbesto estas la taŭro Nandi.
Simboloj
La lingamo (ankaŭ lingam, lingo, Shiva linga, Shiv ling, en sanskrito लिङ्गं, liṅgaṃ, kun signifo "marko", "signo", aŭ "intermeto") estas cilindra reprezentaĵo de la Hindua dio Ŝivo uzita por adorado en temploj.
Referencoj
- ↑ PIV 2 - La Nova Plena Ilustrita Vortaro, SAT, Parizo, 2002