Anglio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:


== Politiko ==
== Politiko ==
Anglio estas parto de la [[Britio|Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando]], kiu apartenas al la [[Eŭropa Unio]]. Ĝia ĉefurbo estas [[Londono]], samtempe ĉefurbo de tuta Britio.
Anglio estas parto de la [[Britio|Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando]], kiu apartenas al la [[Eŭropa Unio]] (sed, kiel de 24 Junio, 2016, ĝi ne plu estas parton de la [[Eŭropa Unio]])<ref>http://dailytimes.com.pk/editorial/25-Jun-16/brexit-the-day-britain-left-the-eu</ref>. Ĝia ĉefurbo estas [[Londono]], samtempe ĉefurbo de tuta Britio.


La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de [[Normandio]] kaj kiel tiaj regas ankaŭ la [[Manikinsuloj]]n, kiuj ne formale apartenas al Anglio.
La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de [[Normandio]] kaj kiel tiaj regas ankaŭ la [[Manikinsuloj]]n, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Kiel registrite je 17:10, 20 jul. 2016

Tiu ĉi artikolo temas pri la hodiaŭa subŝtato de Britujo. Por la historia lando, vidu Reĝlando Anglio.
Anglio
Vikimedia Komunejo: England
Retpaĝo: www.visitengland.com
Situo de Anglio

AnglioAnglujo[1] estas la plej granda parto de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km², kaj la loĝantaro de Anglio estas 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono (angle: London).

Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartigas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Norda Maro apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.

Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Marfluo.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando.

La nomo Anglio devenas de la engloj, ĝermana tribo loĝanta en la tiama regiono "Englujo" (germane: Angeln, dane: Angel), nordorienta parto de la hodiaŭa germana federacia lando Ŝlesvig-Holstinio, inter Flensburgo kaj Ŝlesvigo. Granda parto de la angloj elmigris al Britio ekde la jaro 200 kaj ekloĝis en East Anglia.

  • La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
  • La keltoj invadis la landon ekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
  • Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
  • Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando (nuntempe Danio) kaj "Englujo" (germane Angeln, nuntempe parto de Ŝlesvig-Holstinio en Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
  • La nomo Heptarkio ("Sep reĝlandoj") apartenis al Anglio inter la jaroj 475 kaj 827. En ĉi tiu tempo la regiono estis dividita en pluraj regnoj, fojfoje kombatinte inter ili. Estas entute sep reĝlandoj.
  • Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
  • Je 1066, Vilhelmo la Konkerinto, normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesanto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
  • Rikardo la 1-a, "la Leonkora", devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
  • Dum la rego de Elizabeto la 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.

Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio (sed, kiel de 24 Junio, 2016, ĝi ne plu estas parton de la Eŭropa Unio)[2]. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio.

La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Referencoj

  1. http://akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html
  2. http://dailytimes.com.pk/editorial/25-Jun-16/brexit-the-day-britain-left-the-eu

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj