Tuttlingen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30: Linio 30:


== Historio ==
== Historio ==
La [[25-an de novembro]] [[1643]] la franca armeo (komandita de [[Josias Rantzau]]) estis grave venkinta de la bavaria (komandita de [[Franz von Mercy]] kaj [[Jan van Werth]]) kaj de la imperestra (komandita de [[Melchior von Hatzfeldt]]) kaj de la lorena (komandita de [[Karolo la 4-a (Loreno)|Karolo la 4-a]]) armeoj.
La [[24-an de novembro]] [[1643]] la franca armeo (komandita de [[Josias Rantzau]]) estis grave venkinta de la bavaria (komandita de [[Franz von Mercy]] kaj [[Jan van Werth]]) kaj de la imperestra (komandita de [[Melchior von Hatzfeldt]]) kaj de la lorena (komandita de [[Karolo la 4-a (Loreno)|Karolo la 4-a]]) armeoj.


== Kulturo kaj vidindaĵoj ==
== Kulturo kaj vidindaĵoj ==

Kiel registrite je 20:09, 22 jul. 2016

Tuttlingen
Blazono
Tuttlingen (Germanio)
Tuttlingen (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Tuttlingen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07461
Poŝtkodo 78501–78532
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7200
Aŭtomobila kodo TUT
Oficiala Municipokodo 08327050
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 3 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Michael Beck
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Rathausstraße 1
78532 Tuttlingen
Demografio
Loĝantaro 37458 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 47° 59′ N, 8° 49′ O (mapo)47.9858.8233333333333Koordinatoj: 47° 59′ N, 8° 49′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 645 m
Areo 90,48 km²
Oficiala retejo https://www.tuttlingen.de/
vdr

Tuttlingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Tuttlingen, en la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 37 458 loĝantojn.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL Oficiala retejo (germane)

panoramo

Historio

La 24-an de novembro 1643 la franca armeo (komandita de Josias Rantzau) estis grave venkinta de la bavaria (komandita de Franz von Mercy kaj Jan van Werth) kaj de la imperestra (komandita de Melchior von Hatzfeldt) kaj de la lorena (komandita de Karolo la 4-a) armeoj.

Kulturo kaj vidindaĵoj

Urbohalo (Stadthalle)

Centro de la kulturo en Tuttlingen estas la urbohalo. Teatraĵoj aŭ koncertoj, kaj klasiko kaj pop- & rokmuziko, alcentriĝas al tiu loko. Kiam la malnova festhalo ĉe la urboĝardeno fariĝis tro malgranda por gastigi internationalkonatajn verkistojn , la nova urbohalo estis konstruita je la ponto de Wöhrden.

Muzeoj kaj Galerio

Danuboparko kun ponteto por piedirantoj en la urbocentro
La Fruchtkasten, nuntempe uzata kiel urba muzeo
ruino de la burgo Honberg en vintro
urbodomo
  • En la domo Fruchtkasten kaj en la Tuttlinger Haus (La Tuttlinga Domo) en la urbocentro troviĝas muzeoj pri la historio de la urbo kun rimarkinda ekipaĵo.
  • Germana Vaporlokomotiv- kaj Modellokomotivmuzeo
    En la iama lokomotivriparejo kaj purigejo de la urboparto Möhringen, ĉe la eta malnova lokomotivparkejo, Tuttlingen vin proponas pitoreskan lokomotivmuzeon kun rulplatformo kaj 26 historiaj vaporlokomotivoj.
  • La galerio de la urbo Tuttlingen montras en arkitektura plaĉa etoso monate ŝanĝantaj ekspozicioj de ĉefa nuntempa artaĵo farita en Germanujo aŭ eksterlando.

Pluaj kulturejoj

  • urba biblioteko
  • urba arkivejo
  • porjunula artlernejo ZEBRA
  • urba Muziklernejo de la urbo Tuttlingen
  • socikultura centro Rittergarten ("Kavalira ĝardeno")

Memorejoj

Sur la tombejo estis kreita honorareaĵo en la jaro 1947. Tie kuŝas 600 viktimoj de la naziismo. Ses ŝtonplatoj rememoras al ili. Entute 3 645 mortintoj de Tuttlingen kaj de la ĉirkaŭaĵo estis kremaciitaj en la kremaciejo de la urbo, inter ili mortigitaj kaj mortintaj arestitoj de la regionalaj koncentrejoj. Obelisko rememoras al ili.

Konstruaĵoj

La evangelia preĝejo Stadtkirche donas al la urboaspekto ion karakteristikan. Al Tuttlingen mankas historiaj konstruaĵoj, pro la kompleta forbrulado de la urbocentro en 1803. La bela preĝejo Stadtkirche, kun ĝia riĉe surstrukturita secesia fasado, estas unu el la plej belaj en Sudgermanio. La katolika preĝejo St. Gallus estis konstruita de 1869 ĝis 1873 de Georg Morlock kaj de 1937 ĝis 1939 ĝi estis alikonstruita. Pliaj preĝejoj estas la evangelia Martinskirche (1958), la evangelia Auferstehungskirche (1968) kaj la evangelia Versöhnungskirche samekiel la katolika preĝejo Maria Königin (1961/63).

La malfrumezepoka kastelo Honberg estis destruita ĝis la fundamentmuroj dum la 30 jardaŭra malpaco. La du turoj, kiuj nuntempe fariĝis ekkonilo de la urbo, estis rekonstruitaj eĉ nur en la 19a jarcento helpe de protektsocieto kaj mondonacoj. La vastaj murrestoj de la kastelo konstante gastigas okazojn kiel la Honberg-Sommer (Honberg-Somero). La kastelo ankaŭ prezentas al la vizitantoj la plej belan perspektivon al la urbocentro.

Tuttlinger Hut (Tuttlinga Ĉapelo) signifas tegmentformon, kiu estas tipika por la urbocentro de Tuttlingen. Estas tegmentvarianto, kiu preventu la urbon kontraŭ la rebrulado de siaj domoj. Dum la reordigo de la urbocentro post la granda urbobrulado en 1803, tiu tegmentformo fariĝis normo en la centro de Tuttlingen.

Regule revenantaj okazoj

  • Somere okazas dum tri semajnojn la fama Honberg-Somero ("Honberg-Sommer") kun internaciaj artistoj. Tie oni povas aŭdi ĵazon,rok- kaj popmuzikon aŭ alternativmuzikon kaj tial plu.
  • Ekde la jaro 2000 Tuttlingen adjudikas la sudokcidentgermanan premion por eta arto "Die Tuttlinger Krähe" (La korvo de Tuttlingen). Ĉiujare pli ol 100 aspirantoj volas atingi la finalon kaj la 7.000 Eŭro, kiuj atendas la venkonto.
  • Depost la jaro 1996 urbĝardene la cirko Sapperlot gastiĝas ek de unua sabato en aŭgusto.
  • Maje okazas la ĉiujara popolfesto.
  • Ĉiujare en junio okazas granda rokfestivalo Southside Festival en la urbeto Neuhausen ob Eck apud Tuttlingen kun multaj internaciaj grupoj.
  • Karnevalsabate karnevala procesio okazas.
  • Somerferitempe oni povas viziti la kinejon sub la ĉielo.
  • Ĉiujare ekde la jaro 2008 okazas en la danuboparko de julio ĝis augusto Sommer im Park (Somero en la Parko)
  • Je ĉiu dua jaro lastsabate de la somerferioj okazas la Tuttlinger Nacht Kultour (Tuttlinga Noktkulturo). La okazo malfermas la kulturejojn de la urbo, la preĝejojn, la librovendistojn, la subdistriktestrejon, kaj la Rittergarten (Kavalirĝardeno). Dum 20 minutaj kulturprezentaĵoj en la diversaj lokoj Tuttlingen prezentas sian kulturon sub la steloj.
  • La Galerio de la urbo montras 9 ekspozicioj jare de nuntempa artaĵo.
  • Je la fino de januaro ĝis la komenco de februaro la muziklernejo kune kun la Deutscher Musikrat (Germana Muzikkonsilo) okazigas ĉiujare la regionalan muzikkonkurson Jugend musiziert (Junularo muzikumas)

Partneraj urboj

Partneraj urboj de Tuttlingen estas Bex (Kantono Vaŭdo, Svislando), Draguignan, Bischofszell (Kantono Turgovio, Svislando), Battaglia Terme kaj Waidhofen an der Ybbs.