Lee Jung-kee: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĝisdatigo |
+informkesto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{ Informkesto esperantisto |
|||
| nomo = Lee Jungkee |
|||
| dosiero = |
|||
| priskribo = |
|||
| pseŭdonomo = Ŝlosilo |
|||
| dato de naskiĝo = |
|||
| loko de naskiĝo = |
|||
| nacieco = koreo |
|||
| tradukis = |
|||
| dato de morto = |
|||
| loko de morto = |
|||
| verkis = |
|||
| aliaj aktivecoj = |
|||
| akademiano = |
|||
| denaska esperantisto = |
|||
}} |
|||
'''LEE Jung-kee''' (I Zun-gi, {{lang-ko|이중기}}) estas [[korea esperantisto]]. En [[Esperantujo]] li karesnomiĝas ankaŭ "Ŝlosilo". Li esperantistiĝis en [[1971]], kaj fariĝis prezidanto de [[Seula Esperanto-Kulturcentro]] en [[1991]]. |
'''LEE Jung-kee''' (I Zun-gi, {{lang-ko|이중기}}) estas [[korea esperantisto]]. En [[Esperantujo]] li karesnomiĝas ankaŭ "Ŝlosilo". Li esperantistiĝis en [[1971]], kaj fariĝis prezidanto de [[Seula Esperanto-Kulturcentro]] en [[1991]]. |
||
Kiel registrite je 16:41, 23 jul. 2016
Lee Jungkee | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Ŝlosilo |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1999 (24-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | koreo |
Ŝtataneco | Sud-Koreio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
LEE Jung-kee (I Zun-gi, koree 이중기) estas korea esperantisto. En Esperantujo li karesnomiĝas ankaŭ "Ŝlosilo". Li esperantistiĝis en 1971, kaj fariĝis prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro en 1991.
Li ricevis la premion Deguĉi en la 87-a UK (Fortalezo, Brazilo), kune kun Ma Young-tae pro sia kontribuo al la Esperanto-movado.
En 2008 li estis elektita kiel prezidanto de la Azia Komisiono de UEA dum la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Bengaluro en Barato.
Ĝis la fino de 2009 li sesdek-sep-foje partoprenis en internaciaj Esperanto-eventoj.
La 20-an de julio 2013 Lee Jung-kee dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel estrarano de UEA, kaj denove la 23-an de julio 2016 dum la 101-a UK en Nitro.
Postenoj
- 1983.1. ~ 1985.1. : Sekretario de Korea Esperanto-Asocio
- 1987.1. ~ 1991.10. : Sekretario de Korea Esperanto-Asocio
- 1991 : Komitatano C de Universala Esperanto-Asocio
- 1991.11.15. ~ nun : Prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro
- 1994 : Korea membro de la Azia Komisiono de UEA (KAEM)
- 1997 ~ 2000 : Vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio
- 1997 ~ nun : Docento en Universitato Dankook pri Esperanto
- 2001 ~ 2004 : Prezidanto de Korea Esperanto-Asocio
- 2003 ~ nun : Docento en Universitato Wonkwang pri Esperanto
- 2004 : Korea membro de la KAEM
- 2005 ~ 2007 : Docento en Universitato Hankuk de Fremdaj Studoj pri Esperanto
- 2005 : Sekretario de KAEM
- 2008.1.1. ~ nun : Membro de Esperantlingva Verkista Asocio
- 2008.2.13. ~ nun : Prezidanto de KAEM
- 2010.6.23. : Eksiĝo de prezidanto de KAEM kaj elektita kiel honora prez. de KAEM
- 2013.7.20 ~ nun : Estrarano de Universala Esperanto-Asocio
Verkoj
- La lingvo de Internacia epoko, Esperanto-lernolibro (korealingva verko)
- Leteroj el Koreio (esearo)
Tradukoj
- La historio de Esperanto (verkita de Edmond Privat, korealingva kuntraduko)
- La vivo de Zamenhof (verkita de Lopezo Luna, korealingva traduko)
- La homo kiu defiis Babelon (verkita de René Centassi kaj Henri Masson, korealingva kuntraduko)
- Esperanto tiel parolata (verkita de Huĝimoto Tacuo, korealingva traduko)
- Rekta metodo de Esperanto (verkita de Stano Marček, korealingva traduko)
- Bela sonĝo (verkita de Julian Modest,korealingva traduko)
- Leteroj el Koreio (verkita de LEE Jung-kee,Esperanto-esearo)