Beletra Almanako: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+{{Unua}}
Neniu resumo de redakto
Linio 27: Linio 27:
| ISSN = 1937-3325
| ISSN = 1937-3325
}}
}}
'''''Beletra Almanako''''' (mallongigo '''BA''') estas literatura [[libro]]forma [[revuo]], lanĉita en aŭtuno 2007. Post tri numeroj en 2007-09, 2008-03 kaj 2008-09, ĝi aperas trifoje jare ekde 2009, en februaro, junio kaj oktobro. Principe ĉiu numero ampleksas inter 120 kaj 180 paĝoj. En la komenco redaktis ĝin la ĉefredaktoro [[Jorge Camacho]], [[Probal Daŝgupto]] kaj [[István Ertl]]. Ekde BA18 ankaŭ [[Tim Westover]] apartenas al la redaktora teamo. En 2015 Jorge Camacho forlasis la revuon kaj aldoniĝis du pliaj redaktoroj: [[Jesper Likke Jakobsen]] kaj [[Suso Moinhos]].
'''''Beletra Almanako''''' (mallongigo '''BA''') estas literatura [[libro]]forma [[revuo]], lanĉita en aŭtuno 2007. Post tri numeroj en 2007-09, 2008-03 kaj 2008-09, ĝi aperas trifoje jare ekde 2009, en februaro, junio kaj oktobro. Principe ĉiu numero ampleksas inter 120 kaj 180 paĝoj. En la komenco redaktis ĝin la ĉefredaktoro [[Jorge Camacho]], [[Probal Daŝgupto]] kaj [[István Ertl]]. Ekde BA18 ankaŭ [[Tim Westover]] apartenas al la redaktora teamo. En 2015 Jorge Camacho forlasis la revuon kaj aldoniĝis du pliaj redaktoroj: [[Jesper Lykke Jacobsen|Jesper Lykke Jakobsen]] kaj [[Suso Moinhos]].
La eldonanto estas [[Ulrich Becker]], de la eldonejo [[Mondial (eldonejo)|Mondial]] en [[Novjorko]].
La eldonanto estas [[Ulrich Becker]], de la eldonejo [[Mondial (eldonejo)|Mondial]] en [[Novjorko]].



Kiel registrite je 03:51, 14 aŭg. 2016

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Beletra Almanako
Kovrilo de Beletra Almanako, feb. 2016
Kovrilo de Beletra Almanako, feb. 2016
revuo
Speco Literatura revuo
Formato ĉ. 150 paĝoj
Periodeco trifoje jare

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jakobsen, Suso Moinhos kaj Tim Westover
Establodato septembro 2007
Fondinto(j) Ulrich Becker vd
ISSN 1937-3325

Adreso 203 W 107th st., # 6C
New York, NY 10025, USA
Retejo BeletraAlmanako.com
vdr

Beletra Almanako (mallongigo BA) estas literatura libroforma revuo, lanĉita en aŭtuno 2007. Post tri numeroj en 2007-09, 2008-03 kaj 2008-09, ĝi aperas trifoje jare ekde 2009, en februaro, junio kaj oktobro. Principe ĉiu numero ampleksas inter 120 kaj 180 paĝoj. En la komenco redaktis ĝin la ĉefredaktoro Jorge Camacho, Probal Daŝgupto kaj István Ertl. Ekde BA18 ankaŭ Tim Westover apartenas al la redaktora teamo. En 2015 Jorge Camacho forlasis la revuon kaj aldoniĝis du pliaj redaktoroj: Jesper Lykke Jakobsen kaj Suso Moinhos. La eldonanto estas Ulrich Becker, de la eldonejo Mondial en Novjorko.

Enhavo

BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, intervjuoj, leteroj ktp, originale kaj traduke. Laŭ interkonsento kun UEA, ankaŭ la verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj aperis en Beletra Almanako, sed ekde 2013 ili publikiĝas en aparta libroserio kun la titolo Belarta rikolto, eldonita ankaŭ de Mondial.

Aperas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto sed ne surpapere.

Filozofio de la revuo

La almanakon oni povas aboni kiel kajeran revuon, aŭ mendi aŭ aĉeti kiel libron. Beletra Almanako aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla kaj aĉetebla, aŭ recenzebla kiel ajna libro.

BA troviĝas ankaŭ ĉe Amazon, Book Depository, Kalahari kaj lokaj retlibrejoj (kiel IBS, Capris, NBC India, Paddiefield k.a.), kaj per Google Play eblas aĉeti ĝin kiel bitlibron[1].

Ekesto de la periodaĵo

Laŭ la sinprezento de la revuo, verkita de Camacho en ĝia unua numero, la kultura panoramo de Esperantujo en 2007 prezentis signojn de stagno:

La revuo Fonto ĉesis aperi. Aliajn revuojn, kiel La Ondo de EsperantoLa Gazeto, karakterizas forta ligiĝo al certa regiono, loko aŭ persono; Libera Folio, krom movade ĝeneraltema, restas reta.

Necesis, laŭ la iniciatintoj de BA, nova internacia literatura revuo. Tamen, iliaopinie, la tempo tiam ne maturis por lanĉi paperan revuon monatan aŭ du-monatan. Pro tio ili decidis publikigi la libroforman Beletran Almanakon.


Referencoj

  1. Beletra Almanako en Google Play

Eksteraj ligiloj