Idolismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 9: Linio 9:
==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==
* [[Idolanismo]]
* [[Idolanismo]]
* [[Religia arto]]


==Notoj==
==Notoj==

Kiel registrite je 14:46, 19 aŭg. 2016

Egipta idolo de la dio Horuso en formo de falko.

Idolismo estas adorado de idolo aŭ de fizika objekto kiel reprezento de dio. En ĉiuj la Abrahamaj religioj idolismo estas forte malpermesita, kvankam rigardoj al tio kion konstituas idolismo diferencas ene kaj inter ili. En kelkaj aliaj religioj la uzo de la tiel nomataj idoloj estas akceptataj. Kiaj bildoj, ideoj kaj objektoj konstituas idolismon estas ofte temo de konsiderinda polemiko. Ekde religia vidpunkto ĝenerale idolo estas bildo de alia religio; ekde nereligia vidpunkto ĝenerale idolo estas bildo de ajna religio.

Kutimo konsiderata idolisma aŭ eble idolanisma povas esti la kreado de ajna tipo de bildo de dieco, aŭ de aliaj figuroj de religia gravo tiaj kiaj de profetoj, sanktuloj kaj klerikaro, la kreado de bildoj de ajna persono aŭ animalo, kaj la uzo de religiaj simboloj, aŭ de nereligiaj. Aldone, kristanaj teologoj, sekvanta al Sankta Paŭlo, etendis la koncepton por inkludi specifan troan netaŭgan gravon al aliaj aspektoj de religio, aŭ al nereligiaj aspektoj de la vivo ĝenerale, sen implico de bildoj specife. Por ekzemplo, la Katekismo de la Katolika Eklezio asertas: "Idolismo ne nur referencas al falsa pagana adorado. Homo faras idolismon kiam ajn li honoras kaj respektegas ajnan kreaĵon anstataŭ Dion, ĉu temas pri dioj, aŭ demonoj (por ekzemplo satanismon), povon, plezuro, rason, praulojn, ŝtaton, monon ktp."[1] En kelkaj ultra-konservativaj islamaj socioj kun ŝaria juro, idolismanoj povas fronti mortopunon.[2]

Evitado de la uzado de bildoj por religiaj tialoj estas nomata anikonismosenikonismo. La destruo de religiaj bildoj ene de kulturo estas nomata ikonoklasmo, el kio estis multaj gravaj epizodoj en la historio.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Catechism of The Catholic Church, ero 2113, p. 460, Geoffrey Chapman, 1999
  2. Zollner, Barbara H. E.. (31a de Oktobro 2008) The Muslim Brotherhood: Hasan Al-Hudaybi and Ideology. Routledge. ISBN 978-1-134-07767-0.