Maio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Maia''' estas filino de titano Atlaso kaj Oceanidino Plejono. Ŝi estis patrino de dio Hermeso. Kiel lian patrinon oni ankaŭ ia...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:31, 27 aŭg. 2016

Maia estas filino de titano Atlaso kaj Oceanidino Plejono. Ŝi estis patrino de dio Hermeso. Kiel lian patrinon oni ankaŭ iam prezentas Aitron, filinon de Titano Oceano.

Partopreno en historietoj

Hermo

Ŝi vivis en Arkadio en groto sur monto Kileno, tie malkovris ŝin Zeŭso kaj uzurpis ŝin kontraŭ ŝia volo. Maia naskis al li filon Hermeson, kiu pli poste fariĝis kuriero de dioj.

Arkado kaj Kalisto

Oni prezentas, ke Maia vartis kaj edukis Arkadon, filon de la plej alta dio Zeŭso kaj nimfo Kalisto. Ĵaluzema Hero, edzino de Zeŭso, nome transformis Kaliston en ursinon. Kiam post kelkaj jaroj intencis ĉasanto Arkado la ursinon mortigi, Zeŭso malebligis tion kaj sian filon kaj lian patrinon prenis sur ĉielon en konstelaciojn Malgranda Ursino kaj Granda Ursino.

Plejadoj

Maia estis la plej maljuna kaj onidire la plej bela el sep filinoj de Atlanto. Ĉiuj sep fratinoj estis fine levitaj ĉielen kaj kreis stelaron Plejadoj.

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Máia en la ĉeĥa Vikipedio.