František Kavan: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
kompletigo
Linio 1: Linio 1:
'''František KAVAN''' ([[1875]]-[[1949]]) estis ĉeĥa esperantisto, gvida persono en okcidenta [[Bohemio]].
'''František KAVAN''' (naskiĝis la [[11-an de majo]] [[1875]] en [[Velké Malšovice]] -mortis la [[25-an de oktobro]] [[1949]] en [[Plzeň]]) estis ĉeĥa esperantisto.

Kiel tre ŝatata komercisto en Pilzeno, li estis aktiva funkciulo en diversaj komercistaj organizaĵoj, en sia maljunaĝo honorita per la titolo komerc-ĉambra konsilanto.

Esperantisto li estis de post [[l906]], kun [[Xavewr Kutílek]] kaj [[Jaroslav Schwarz]] persono gvidanta inter esperantistoj en la okcident-bohemia metropolo ([[Pilzeno]]), regiona peranto ĝis sia morto. Administranto de la gazeto [[La Progreso]].

Kun [[Bedřich Tittl]] kaj I. Gross li fondis en [[1918]] gazeton „La Progreso“, kiun li gvidis administracie ĝis [[1923]], kiam la gazeto transloĝiĝis en [[Praha]]n. La tiama intereso de fremdlando pri la nova respubliko kaŭzis, ke La Progreso dum lia administrado havis relative multajn abonantojn en la eksterlando, kaj ankoraŭ pliajn legantojn.

Dum tiuj jaroj estis Kavan ankaŭ ĉefdelegito de [[UEA]]. Kiam ankaŭ tiu ĉi funkcio elloĝiĝis el [[Pilzeno]], li estis kelkajn jarojn loka delegito kaj komencis kun [[Václav Pechoč]] organizi esperantistojn el la tuta regiono, el kio rezultis ligo de „Okcidentbohemiaj Esperantistoj“, en kiu enestis 8 grupoj de [[Plzeň]] kaj kelkaj el okcidenta [[Bohemio]].

Post la [[2-a mondmilito]] Kavan estis prezidanto de tiu ĉi organizaĵo kaj samtempe akceptis funkcion de regiona peranto; li klopodis fervore starigi perantojn en ĉiuj distriktoj de la regiono. Kiam oni fine sukcesis kunigi ĉiujn esperantistajn aktivulojn en Plzeň en unusolan grupon de [[EAČSR]], estis Kavan elektita ĝia honora prezidanto kaj laboris seninterrompe ĝis sia forpaso.

(laŭ [[Esperantista]], 10/1949, p. 80)
==Konservitaj artikoloj de František Kavan==
*'''Komerco kaj Esperanto''' (La Progreso 1.-2./1918)
*'''Estu Bonvenantaj al ni!''' (La Progreso 7./1921 - Kongresa numero)



[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1875|K]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1875|K]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1949|K]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1949|K]]
[[Kategorio:Ĉeĥaj esperantistoj|K]]
[[Kategorio:Ĉeĥaj esperantistoj|K]]

{{forigu}}

Kiel registrite je 17:31, 22 jun. 2006

František KAVAN (naskiĝis la 11-an de majo 1875 en Velké Malšovice -mortis la 25-an de oktobro 1949 en Plzeň) estis ĉeĥa esperantisto.

Kiel tre ŝatata komercisto en Pilzeno, li estis aktiva funkciulo en diversaj komercistaj organizaĵoj, en sia maljunaĝo honorita per la titolo komerc-ĉambra konsilanto.

Esperantisto li estis de post l906, kun Xavewr Kutílek kaj Jaroslav Schwarz persono gvidanta inter esperantistoj en la okcident-bohemia metropolo (Pilzeno), regiona peranto ĝis sia morto. Administranto de la gazeto La Progreso.

Kun Bedřich Tittl kaj I. Gross li fondis en 1918 gazeton „La Progreso“, kiun li gvidis administracie ĝis 1923, kiam la gazeto transloĝiĝis en Prahan. La tiama intereso de fremdlando pri la nova respubliko kaŭzis, ke La Progreso dum lia administrado havis relative multajn abonantojn en la eksterlando, kaj ankoraŭ pliajn legantojn.

Dum tiuj jaroj estis Kavan ankaŭ ĉefdelegito de UEA. Kiam ankaŭ tiu ĉi funkcio elloĝiĝis el Pilzeno, li estis kelkajn jarojn loka delegito kaj komencis kun Václav Pechoč organizi esperantistojn el la tuta regiono, el kio rezultis ligo de „Okcidentbohemiaj Esperantistoj“, en kiu enestis 8 grupoj de Plzeň kaj kelkaj el okcidenta Bohemio.

Post la 2-a mondmilito Kavan estis prezidanto de tiu ĉi organizaĵo kaj samtempe akceptis funkcion de regiona peranto; li klopodis fervore starigi perantojn en ĉiuj distriktoj de la regiono. Kiam oni fine sukcesis kunigi ĉiujn esperantistajn aktivulojn en Plzeň en unusolan grupon de EAČSR, estis Kavan elektita ĝia honora prezidanto kaj laboris seninterrompe ĝis sia forpaso.

(laŭ Esperantista, 10/1949, p. 80)

Konservitaj artikoloj de František Kavan

  • Komerco kaj Esperanto (La Progreso 1.-2./1918)
  • Estu Bonvenantaj al ni! (La Progreso 7./1921 - Kongresa numero)