Amoniako: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
Linio 50: Linio 50:
== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Kombinaĵoj de hidrogeno]]
* [[Kombinaĵoj de hidrogeno]]
* [[Procezo Haber]]
* [[Sodamido]]
* [[Sodamido]]



Kiel registrite je 22:22, 30 sep. 2016

Amoniako (NH3) estas senkolora, pikodora gaso, plej simpla kombinaĵo de nitrogeno kaj hidrogeno. Ĝi estas bazmaterialo por multaj N-kombinaĵoj. Ĝin produktis unuafoje Joseph Priestley en 1774, la konsiston difinis Claude Louis Berthollet en 1785.

La amoniako tre bone solviĝas en akvo, dume estiĝas lesiva solvaĵo, amoniaka hidroksido. En akva solvaĵo, ĝi estas pli reakciema kaj reagas kun multaj materialoj. La amoniako estas facile fluidigebla en media temperaturo, per granda premo, je –33 °C. Dum ties vaporado fortiras energion de la medio (1377 ĵulo je gramo), pro tio oni uzas ĝin en glaciŝrankoj kaj aerreguliloj kiel malvarmigaĵon.

La industria amoniak-produktado okazas grandparte per la Haber–Bosch-sintezo el elementoj. Krom tio estiĝas amoniako eĉ kiel kromprodukto de la koakso-produktado.

Uzado

Oni uzas la amonion plej ofte kiel kemian sterkon. Oni uzas ĝin kiel fluidigitan gason direkte en la grundon aŭ en formoj de amonia nitrato, amonia fosfato aŭ aliaj amoniaj saloj.

En la tekstilindustrio, oni uzas ĝin por produkto de sintezaj fibroj, ekz. nilonorajono, kolorigado kaj sengrasigo de kotono, lano aŭ silko. Krom tio oni uzas ĝin iel katalizatoron dum produktado de bakelito kaj aliaj sintezaj rezinoj. Pli gravas, ke la amoniako neŭtraligas la acidajn kromproduktojn dum la naftorafinado. Ĝi malhelpas la koaguliĝon de la kruda latekso dum la gumproduktado.

La amoniako estas bazmaterialo ankaŭ por la sodoproduktado de Solvay kaj la azotacida produktado de Ostwald.

Ĝi estas uzata en diversaj metalurgiaj metodoj, ĉar la nitridigo de la alojitaj lamenoj fortigas la surfacan durecon.

Ĉar ĝi estas facile liverebla kaj malkombinebla, oni uzas ĝin por veldado kiel fonton por atoma oksigeno.

Nitrogenhavaj kombinaĵoj

Neorganikaj Nitrogenaj derivaĵoj
HNO Nitrokzilo N2O5.4 SO3. 3 H2O Nitrosulfata acido
HNO2 Nitrita acido 3 HCl . 1 HNO3 Reĝakvo
HNO3 Nitrata acido NO Nitrata oksido
H2N2O2 Hiponitrita acido NO2 Nitrata nitrita oksido
H3N Nitrida acido N2O Nitrita oksido
NH3 Amoniako N2O3 Dunitrogena trioksido
HN3 Hidrazoata acido N2O5 Dunitrogena kvinoksido

Kombinaĵoj

Vidu ankaŭ