Repo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 44: Linio 44:
| alirmonatotago =
| alirmonatotago =
| alirjaro =
| alirjaro =
| aŭtoro = Stanislavo Belov
| aŭtoro = [[Stanislavo Belov]]
| familia nomo =
| familia nomo =
| persona nomo =
| persona nomo =

Kiel registrite je 06:05, 11 okt. 2016

Repo
Kulturaj fontoj Usono fino de 1960-aj jaroj
Stilaj fontoj repado, klavarinstrumentoj, sintezilo, piano, basgitaro, gitaro, trumpeto, frapinstrumentoj
Rilataj kategorioj
Vidu ankaŭ Hiphopo
vdr
Repisto Snoop Dogg repas por la usona mararmeo en 2005.

Repo[1][2] - angle Rap - (aŭ rapo: vidu malsupre) estas muzika ĝenro farita de la ritma paralado de rimoj kaj vortludoj ofte kun ritma akompanaĵo. La ĝenro devenas la radikojn de popolpoetoj de Okcidenta Afriko, karibiaj diskĵokeoj, kaj usona bluso kaj ĵazo. Repo estas la literatura de la kvar ĉef-elementoj de hiphopo.

Repo unue populariĝis kiam eks-jamaikano Kool Herc ludis kiel diskĵokeo en Novjorko en la 1970-aj jaroj. En la 1980-aj jaroj, muzikgrupoj kiel Run-DMC ekis ondegon de komerca repmuziko. De la fino de la 1990-aj jaroj estis bone akceptita en populara muziko.

Rep-vortoj ofte rakontas pri la strata kulturo kun referencoj al popkulturo kaj hiphopa slango. Kvankam repo estiĝis internacia fenomeno, multaj tipoj de repo temas rason, socioekonomikan klason, kaj sekson.

Repo aŭ rapo

Estas diversaj opinioj inter esperantistoj pri la ĝusta termino. Multaj pensas, ke la vorto rapo ne uzeblas, ĉar ĝi jam ekzistas kaj signifas specon de legoma radiko. Tiel uzado de rapo povas krei konfuzon inter manĝaĵo kaj muziko. Tamen la bando Dolchamar, kiu verkis la plej konatan esperantan hiphopkanton Chu vi pretas?! (tiel skribita), malvolas anstataŭigi la vorton rapo per la proponata "repo" opinie ke ĝi estas volapukismo. Pri tio skribas ankaŭ Dro Espo[1], kiu proponas la terminon rapmuziko kiam indas eviti miskomprenon. Vortouzo kaj skribmanieroj (ortografio) estas esencaj partoj de hiphopaj tekstoj, kiuj kutime anstataŭigas lingvajn regulojn per spontana kreemo kaj enkodigita stratlingvo.

Aliflanke, La Pafklik, kiu eldonis la unuan hiphopan esperantan albumon Fek al Esperanto, uzas la vorton "repo" senzorge.

Repotipoj

Repo en Esperanto

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL Stanislavo Belov (2010-10-11) Repo kontraŭ oligarĥo (esperante). Ipernity. Arkivita el la originalo je 2016-09-17. Alirita 2016-09-17. (pri la politike motivita repokanto)

Referencoj