Trinkakvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11: Linio 11:
== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Enbotela akvo]]
* [[Enbotela akvo]]
* [[Sekura akvo]]
* [[Sensaligo]]
* [[Sensaligo]]



Kiel registrite je 12:10, 16 okt. 2016

Trinkakvo el botelo

Trinkakvo estas dolĉakvo kun alta puro, taŭga por homa konsumado. En ĉiuj landoj leĝoj difinas la nocion, mineralan entenon, proprecojn de la trinkakvo. Kompreneble ĝi ne povas enteni iun ajn danĝerajn por la homa sano.

Homo bezonas ĉiutage 2-3 litrojn da akvo, dum en okcidenta Eŭropo oni konsumas tage 150-200 l por lavado, sinpurigo ktp. Tial oni proponas paralelajn tubojn por trinkakvo kaj uzakvo.

En tradiciaj komunumoj, trinkakvo estas aparta de uzakvo kaj oni metas ĝin en specialaj ujoj.

Seninfektigo de trinkakvo

La seninfektigo de trinkakvo por homa uzado havas kiel celon la forigon de la patogenaj mikroorganismoj enhavataj en akvo kiuj ne estis forigitaj en la komencaj fazoj de la traktado de akvo. La seninfektigo de trinkakvo estas necesa kiel unu de la lastaj paŝoj en la traktado de trinkakvo, por eviti ke tiu estu damaĝa por la homa sano. Ofte, se temas pri akvo el naturaj akvofontoj aŭ el putoj, la seninfektigo estas la nura traktado havigita al akvo por akiri trinkakvon. La seninfektigo povas esti farata per kemiaj aŭ fizikaj rimedoj.

Vidu ankaŭ