Katalogo de la biblioteko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Maksim (diskuto | kontribuoj) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 10: | Linio 10: | ||
[[Kategorio:Biblioteka katalogo]] |
[[Kategorio:Biblioteka katalogo]] |
||
[[Kategorio:Katalogo de Fondaĵo Vanbiervliet]] |
Kiel registrite je 18:00, 28 okt. 2016
La "Katalogo de la biblioteko (1888 - 1911) de Georgo K. Davidov en Saratov", Wolfenbüttel: Heckners Verlag 1911, 130 p., estas la plej kompleta bibliografio de la fruaj publikigaĵoj de Esperanto.
Moderna juĝo
La biblioteko de Davidov estis la plej ampleksa kaj kompleta kolekto de fruaj Esperanto-publikigaĵoj. Ĝi perdiĝis, restis nur la katalogo, kiu estas grava bibliografia helpilo por studoj pri la frua periodo de Esperanto. Ĝin poste superis la Bibliografio de Internacia Lingvo de Petro Stojan de 1929.
Historia recenzo
"En la daŭro de proks. 25 jaroj s-ro Davidov, avarante nek monon, nek tempon, kolektadis Esperantajn librojn kaj nun la katalogo de lia libraro prezentas liston de 10.000 nomoj. Inter alie la katalogo enhavas 66 librojn de originalaj verkoj kaj 201 muzikverkojn." (B.K., t.e. Boris Kotzin, Ondo de Esperanto, 1912, p. 9-10)