Princepiskoplando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 36: Linio 36:
* Princepiskopujo [[Feltre]]
* Princepiskopujo [[Feltre]]
* Princepiskopujo [[Freising]]
* Princepiskopujo [[Freising]]
* [[Abatejo de Fulda|Princepiskopujo Fulda]]
* Princepiskopujo [[Fulda]]
* Princepiskopujo [[Hildesheim]]
* Princepiskopujo [[Hildesheim]]
* Princepiskopujo [[Konstanco]]
* Princepiskopujo [[Konstanco]]

Kiel registrite je 08:02, 7 nov. 2016

Princepiskoplandoprincepiskopujo estas lando regata de princepiskopo, do, la teritorio kie li havas ŝtatan povon, kaj kiu ne necese koincidis kun la teritoria diocezo (episkopujo), sur kiu li plenumis sian religian aŭtoritaton. Princepiskoplandoj ekzistis plejgrandaparte en la Sankta Romia Imperio.

Por pliaj detaloj, vidu la artikolon: Princepiskopo

Princepiskoplandoj en la Sankta Romia Imperio

Johann Otto von Gemmingen, princepiskopo de Augsburg

Je antaŭtempo de la sekularigo de 1806, la Sankta Romia Imperio nombris la sekvajn princepiskoplandojn.

Elektoepiskopujoj

Elektoepiskopujo = germane Kurerzstift: Samtempe elektoprinclando kaj princĉefepiskopujo.

Princĉefepiskopujoj

Princĉefepiskopujo = germane Fürsterzbistum, Erzstift

Princepiskopujoj

Princepiskopujo = germane Fürstbistum, Hochstift

Ĉiuj princepiskopujoj en la ĉi-supra listo escepte de Lübeck kaj Osnabrück estis katolikaj.

Finiĝis antaŭ 1806

Pluraj aliaj princ(ĉef)episkopujoj jam pli frue estis sekularigitaj kaj ĉesis ekzisti en sia antaŭa formo, inter ili:

Princoepiskopujoj el la Ordeno de germanaj kavaliroj

La ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj kun episkopaj teritorioj (blankaj makuloj ĉirkaŭataj de bluo).
R. = Riga, K. = Kurland, D. = Dorpat, Ö. = Ösel.
E. = Ermland/Varmio, Km. = Kulm, S. = Samland/Sambio, P. = Pomesanien

En la ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj iuj episkopoj ricevis propran regatan teritorion.

La princepiskoplando Sambio estis la civila reg-teritorio de la episkopoj de Sambio ene de la ŝtato de la Germana Ordeno. Ĝi ekzistis de 1257 ĝis 1525, kiam ĝi aliĝis al la nove fondita Duklando Prusio.

Ekde 1466 ĝis 1772 ekzistis la princepiskopujo Varmio kun ioma memregado ene de la reĝlando Pollando, poste Pollando-Litovio ("Reĝa Prusio"). Ĝiaj princepiskopoj havis rangon de imperiaj princoj en la Sankta Romia Imperio, kvankam la lando mem situis ekster ĝi. En 1772 dum la Dispartigoj de Pollando-Litovio, la teritorio estis akirita de Prusio, kaj same kiel la iama Sambio nun ankaŭ Varmio iĝis parto de la prusia provinco Orienta Prusio.

Aliaj princepiskop(uj)oj

Vidu la artikolon: Princepiskopo

Vidu ankaŭ