Muzoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EUvin (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
e Eta ŝanĝo
Linio 1: Linio 1:
{{projektoj|commonscat=Muses}}
En la [[helena mitologio]] la '''Muzoj''' ([[Greka lingvo|greke]] Μουσαι, ''Mousai'') estas la grekaj diinoj de [[lernado]], [[belarto]]j, [[kulturo]], kaj [[inspiro]]. Ili estas la filinoj de [[Zeŭso]] kaj [[Mnemozino]], kaj naskiĝis en Pieria, baze de la Monto [[Olimpo]].

Linio 22: Linio 21:
Dosiero:NAMA 3 Muses.jpg|Tri muzoj el la naŭ, en helena skulptaĵo de la [[4-a jarcento a.K.|4-a jc. aK]]
Dosiero:NAMA 3 Muses.jpg|Tri muzoj el la naŭ, en helena skulptaĵo de la [[4-a jarcento a.K.|4-a jc. aK]]
</gallery>
</gallery>

{{projektoj|commonscat=Muses}}

[[Kategorio:Muzoj| ]]
[[Kategorio:Muzoj| ]]

Kiel registrite je 06:15, 17 dec. 2016

En la helena mitologio la Muzoj (greke Μουσαι, Mousai) estas la grekaj diinoj de lernado, belartoj, kulturo, kaj inspiro. Ili estas la filinoj de Zeŭso kaj Mnemozino, kaj naskiĝis en Pieria, baze de la Monto Olimpo.

Dum jarcentoj la Muzoj estis adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj kiel mouseion, de kie venas la vorto muzeo.

La Naŭ Muzoj
  • Erato (Ἐρατώ) (= amantino) muzo de ampoezio (kun liuto enmane)
  • Eŭterpo (Εὐτέρπη) (= delektantino) de muziko kaj liriko (kun fluto)
  • Kaliopo (Καλλιόπη) (= belvoĉulino) de epika poezio (kun skribtabulo)
  • Klio (Κλειώ) (= glorigantino) de historio (kun skribrulaĵo)
  • Melpomeno (Μελπομένη) (= kantantino) de tragedio (kun tragika masko)
  • Polimnio (Πολυμνία) (= multhimnulino) religia poezio (kun vualo)
  • Talio (Θάλεια) (= vivĝojulino) de komedio (kun komika masko)
  • Terpsiĥoro (Τερψιχόρα) (= dancemulino) de danco (kun liuto)
  • Uranio (Οὐρανία) (= ĉielulino) de astronomio (kun globuso)