Graŭera arbustosilvio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q2922483)
Neniu resumo de redakto
Linio 32: Linio 32:


==Referencoj==<!-- http://www.birdlife.org/news/news/2007/04/grauers_nest_discovery.html -->
==Referencoj==<!-- http://www.birdlife.org/news/news/2007/04/grauers_nest_discovery.html -->
* [http://www.birdlife.org/datazone/ebas/index.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=7558&m=0 Detale pri etendo, en la angla] konsultita la 13an de februaro de 2010.
* [http://www.birdlife.org/datazone/ebas/index.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=7558&m=0 Detale pri etendo, en la angla] konsultita la [[13an de februaro]] de 2010.
* BirdLife International 2004. [http://www.iucnredlist.org/search/details.php/3027/all Bradypterus graueri]. [http://www.iucnredlist.org 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.] Konsultita la 10an de julio 2007.
* BirdLife International 2004. [http://www.iucnredlist.org/search/details.php/3027/all Bradypterus graueri]. [http://www.iucnredlist.org 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.] Konsultita la [[10an de julio]] 2007.


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 15:20, 22 dec. 2016

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Graŭera arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. graueri'
Bradypterus graueri
(Neumann, 1908)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Graŭera arbustosilvio (Bradypterus graueri) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio.

Tiu estas 16 cm longa birdo, kaŝema, senkolora specio. Ĝi estas malhelbruna supre kun tre markita punkteco en gorĝo kaj supra brusto kaj longa, larĝa vosto kiu havas iom da ruĝeca nuanco kaj horizontala strieco. Helaj subaj partoj kun brunecaj flankoj. Hela superokula strio, nigreca beko kaj ruĝecaj kruroj.

Similaj specioj estas la Blankaflugila arbustosilvio, B. carpalis, sed tiu havas blankajn markojn en flugiloj kaj palajn subajn partojn. La Afrika arbustosilvio, B. baboecala, estas pli malgranda kaj pala. Tamen tiuj specioj estas rare en la samaj marĉoj.

La voĉo estas rapida trilado, antaŭata (kaj foje sekvata) de kelkaj laŭtaj notoj "chap". Tiu estas tre voĉema specio kiu kantas elstare pinte de tigoj kaj foje kiel duopo aŭ dum mallongaj ceremoniaj montroflugoj akompane de flugilzumado kaj malfermitaj vostoj.

Ĝi troviĝas en Burundo, Ruando, orienta Demokratia Respubliko Kongo kaj sudokcidenta Ugando. Ties natura habitato estas fluantaj lagoj kaj marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La populacio estas nur de 20,000 al 50,000 individuoj kaj malpliiĝas en teritorio de ĉirkaŭ 15,400 km² teorie sed fakte eble nur ĉirkaŭ 200 km².

Ĝi troviĝas en ampleksa vario de montaraj marĉoj, kie ili manĝas malgrandajn skarabojn, raŭpojn, aranetojn kaj malgrandajn semojn. Ĝi estas monogamaj kaj teritoriemaj. Nestoj estas konstruitaj el herboj kiel malgranda tasforma konstruaĵo el Poa leptocrada kaj aliaj herboj kaj penditaj inter foliaro ĉirkaŭ 35 cm supergrunde.

Referencoj

Eksteraj ligiloj