Vortfarado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 40: Linio 40:


=== Literaturo pri vortfarado ===
=== Literaturo pri vortfarado ===
Kolowrat: "Pri la derivo en Ido kaj E", 1909; ''Oficiala Gazeto Esperantista'', apr. 1911, dec. 1912;
* Kolowrat: "Pri la derivo en Ido kaj E", 1909; ''Oficiala Gazeto Esperantista'', apr. 1911, dec. 1912;
Fruictier: "Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento", 1914;
* Fruictier: "Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento", 1914;
Devjatnin: "Esperanta afiksaro", 1913;
* Devjatnin: "Esperanta afiksaro", 1913;
René de Saussure: "[[Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto]]", 1915; "La Vortstrukturo en E", 1916; E. E. Ĉefeĉ: "La Elementoj kaj la Vortfarado", 1911;
* René de Saussure: "[[Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto]]", 1915; "La Vortstrukturo en E", 1916; E. E. Ĉefeĉ: "La Elementoj kaj la Vortfarado", 1911;
Panel. "Studo pri la Vortfarado de E", 1912;
* Panel. "Studo pri la Vortfarado de E", 1912;
René de Saussure : "[[La Structure Logique des Mots]]", 1919;
* René de Saussure : "[[La Structure Logique des Mots]]", 1919;
Wizster: "La tri Fundamentaj Reguladoj" (HDE, 1922) ;
* Wizster: "La tri Fundamentaj Reguladoj" (HDE, 1922) ;
Wüster: "Oficiala Radikaro, enkonduko kaj notoj", 1923;
* Wüster: "Oficiala Radikaro, enkonduko kaj notoj", 1923;
Paul Nylén: "Sonoj kaj Vorto de E", 1930;
* Paul Nylén: "Sonoj kaj Vorto de E", 1930;
[[Lingvo Stilo Formo|Kalocsay: "Lingvo, Stilo, Formo"]], 1931. [[KALOCSAY]];
* [[Lingvo Stilo Formo|Kalocsay: "Lingvo, Stilo, Formo"]], 1931. [[KALOCSAY]];
[[J. R. G. Isbrücker]] : "[[Pri la Vortfarado en Esperanto]]", 1959.
* [[J. R. G. Isbrücker]] : "[[Pri la Vortfarado en Esperanto]]", 1959.


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 22:40, 1 jan. 2017

Vortfarado estas regularo, kiel en konkreta lingvo krei novajn vortojn per finaĵoj, afiksoj, kunmetado kaj vortgrupigo.

En Esperanto

La vortfarado estas tre grava en ĉiu lingvo, sed en Esperanto ĝi havas signifon eksterordinaran. Ĝi ebligas al la uzantoj de Esperanto - por kiuj Esperanto ne estas gepatra lingvo - ekregi grandan parton de la vortprovizo kaj elaste adapti la lingvon al la novaj bezonoj de komunikado. En Esperanto estas novaj vortoj farataj per ŝanĝo de la vortkategorio (tablo - tabla), per kunmetado (patrolingvo), per derivado (patrino), per farado de vortgrupoj (unu-direkta konvertilo), per mallongigoj kaj akronimoj (UEA, Usono, zoo), per signifotransporto (kapo - kapo de ŝraŭbo) kaj per akceptado de vortoj el fremdaj lingvoj (sputniko, rogallo). Por korekta vortfarado necesas scii analizi la vortojn kaj ĉiun vorteron ĝuste pritaksi.

Se du radikoj kondutas en la vortfarado tute analoge kaj paralele, ili prefere estu prezentataj kun la sama bazforma finaĵo. Ekzemploj:

La radikoj DEMONSTR kaj DEMONSTRACI estas plene paralelaj, kaj la respektivaj formoj estas ĉiam tute samsignifaj: demonstri = demonstracii; demonstro = demonstracio; demonstra = demonstracia; demonstraĵo = demonstraciaĵo; demonstrado = demonstraciado; k.t.p. Tiuj du radikoj do kondutas idente en la vortfarado, kaj estas eĉ tute sinonimaj. Ili estu prezentataj samamaniere en la vortaro.

La radikoj TERUR kaj ĈAGREN ne estas samsignifaj, sed iliaj formoj en ĉiuj okazoj plene paralelas: teruri kaj ĉagreni montras similajn agojn; teruro kaj ĉagreno havas tute paralelajn rilatojn al tiuj agoj; terura kaj ĉagrena same paralelas. TERUR kaj ĈAGREN do estu prezentataj samamaniere en la vortaro, ĉar ili sekvas identajn vortfarajn skemojn.

Ofte ekzistas praktike nur unu aŭ kelkaj formoj de radiko, kaj tiam ne eblas objektive konstati, al kiu vortfara modelo la radiko aliĝas. En tiaj okazoj necesas elekti por tiu radiko bazformon tian, ke ĉiuj diversaj formoj sugestataj de tiu elekto (de la respondaj vortfaraj modeloj), havas signifojn, kiuj ŝajnas aprobindaj kaj akcepteblaj, kaj kiuj supozeble ne ŝokus la lingvosenton de la Esperantistaro. En tiaj okazoj oni do esploru, kiajn vortfarajn sekvojn havas diversaj eblaj bazformoj, kaj oni elektu tian bazformon, kies sekvoj ŝajnas plej aprobindaj kaj akcepteblaj. Ekzemploj:

ABANDON estas faka (asekura) termino, kaj estas ĝis nun uzata preskaŭ nur en la O-formo abandono. La O-formo montras agon. Supozeble al neniu venus en la kapon doni al la I-formo abandoni alian signifon ol tiu sama ago, do abandoni = fari la agon abandono kaj ne ekz. kaŭzi la agon abandono, kaj supozeble venus al neniu en la kapon doni al abandona alian signifon ol tian vastan kaj flekseblan signifon, kiun indikas la modelo de I-karakteraj radikoj. Kvankam nur unu formo estas reale konstatebla en la lingvo, oni nur povas supozi formojn laŭ la tipa modelo de I-karaktera radiko, kaj sekve oni prezentu ABANDON sub I-finaĵa bazformo.

KOĤ aperas en PIV nur en la A-formo Koĥa difinita kiel "nomepiteto de bacilo". Nek O-formo, nek I-formo menciiĝas, kaj estas supozeble apenaŭ uzataj. Prezentado de KOĤ en A-formo sugestus, ke ĝi sekvu en derivado la modelojn por A-karakteraj radikoj. Tio signifus, ke Koĥo estu nomo de la sama eco/kvalito, kiun montras la A-formo Koĥa. Tiam Koĥo estus proksimume samsignifa kiel Koĥeco. La efektiva signifo de la nomepiteto Koĥa tamen ne estas ia vera eco aŭ kvalito, sed aludas tion, ke tiujn bacilojn malkovris kaj studis la Germana kuracisto Robert Koch. Tial ŝajnas evidente, ke Koĥo estu Esperantigita formo de lia nomo, ne nomo de ia eco aŭ kvalito. La formoj de la radiko KOĤ sugestataj de la elektinda bazformo estu do tiaj, kiajn indikas la modelo de O-karakteraj radikoj, kaj la prezentoformo estu Koĥo, el kiu simple kaj rekte deriviĝas la A-formo Koĥa. Oni povas alternative uzi kiel kapvorton la senfinaĵan formon Koĥ, kiu estas praktike egala al O-finaĵa formo. Tiajn proprajn nomojn oni ofte uzas O-ece senfinaĵe, en nur duone Esperantigita formo.

En dubaj kaj neklaraj okazoj, kaj en okazoj, en kiuj pli ol unu bazformo estas pravigebla laŭ la ĉi-antaŭaj modeloj, la elekton povas influi ankaŭ la sekvaj kromaj konsideraĵoj:


Tradicio

Por multaj radikoj jam ekzistas firma tradicio, kiu difinas bazformon, kaj povas esti konvene sekvi tiun tradicion.

Ofteco

Povas esti pli konvene kiel bazformon uzi vortformon ofte aperantan ol formon maloftan. Oportuneco en difinado: Se por iu radiko estas pli facile verki la ĉefan difinon por certa vortformo, povas esti konvene elekti tiun formon kiel bazformon. Kiam radiko aperas praktike nur en unu sola formo, kaj kiam apenaŭ povus aktualiĝi uzado de aliaj formoj, ekz. ĉar oni apenaŭ multe uzas la radikon entute, povas esti superflue analizi ĝian apartenon al la ĉi-antaŭaj modeloj. Anstataŭe oni povas simple uzi tiun solan formon kiel bazformon sen pliaj konsideroj


Historio de vortfarado en Esperanto

La bazo de la E-a vortfarado estas:

  1. La Zamenhofa eldiro: „La gramatikaj finiĝoj (kaj sufiksoj) estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
  2. La principo de Neceso kaj Sufiĉo (de Saussure). (v. tie.)
  3. La Saussure-a konstato: ĉiu vorto kaj sufikso (krom la senkarakteraj) havas difinitan radik-karakteron (substantivan adjektivan aŭ verban) fiksitan en la Fundamenta Vortaro. Krome la vortoj havas vortkarakteron gramatikan, dependan de la finaĵo (o aŭ a aŭ i), kiun ili havas. Se la radik-karaktero kaj finaĵ-karaktero samas (samelementa vorto), la finaĵo estas pleonasma. En la mala okazo de malsamelementaj vortoj, la finaĵo havas la funkcion de memstara vorto. Homo, sana, skribi estas samelementaj; homa, sani, skribo estas malsamelementaj vortoj. La vortkarakteron de samelementaj vortoj ni povas ŝanĝi per simpla finaĵŝanĝo, ĉar la radiko kunportas en la novan vorton sian sencon donitan per la radikkaraktero (homa signifas hom-rilata, homapartena, aŭ hom-kvalita, do en ĝi sinteziĝas la senco de la substantiva radiko hom kaj de la adjektiva finaĵo a; marteli estas martel-agi, do en ĝi al la senco de la subst. radiko martel gluiĝas la senco de la verba finaĵo i. Sed se ni pluformas vorton malsamelementan, kaj volas en ĝi konservi ankaŭ la sencon de la fremdkaraktera finaĵo, ni devas la finaĵon anstataŭigi per elemento samsignifa al la finaĵo. Al a (kvalita) samsignifas ec, al i samsignifas ad. Do, dum el la samelementa (adjektiva) preciza ni ricevas precizo (kvalito) per simpla finaĵŝanĝo el la malsamelementa (substantiv-adjektiva) homa ni devas formi la vorton homeco (kvalito), anstataŭigante la elfalintan a-finaĵon per la sufikso ec. Same, dum el la samelementa (verba) bati ni ricevas bato (ago) per simpla finaĵ-ŝango, el la malsamelementa (substantiv-verba) marteli ni devas fari la vorton martelado (ago), anstataŭigante la elfalintan i-finaĵon per la sufikso ad, sen kiu ni revenus al la vorto martelo (ilo). La E-a VF do konsistas simple el la sintezo de la elementoj necesaj kaj sufiĉaj por doni la deziratan sencon al la vorto. Sekve la E-a VF estas simpla vortkunmeto. v Vortkunmeto, Verbigo senpera, Kategoriosufiksoj.

La kontraŭuloj de la sistemo postulas la senkarakterecon de la radikoj. Sed tio estas kontraŭ la Fundamento, kiu klare fiksas la radikkarakterojn (broso: ilo; kombo: ago aŭ ag- rezulto). Oni kontraŭmetis, ke la radiko tajlor funkcias jen substantive (tajloro), jen verbe (tajlori). Sed ĉi tiu kontraŭdiro estas facile refutebla. En tajlori ne la radiko funkcias verbe, sed la finaĵo i. Se ne estus tiel, tajloro povus signifi jen personon, jen agon. Kaj evidente ĝi neniam havas la lastan signifon, kiun oni signas per tajlorado (anstataŭigante la elfalintan i-finaĵon per la ag-signifa sufikso ad).

La supra sistemo estas parte akceptita de la Akademio (punktoj 1 kaj 2), parte ankoraŭ ne (punkto 3). Cetere tio ŝajnas mallogika, ĉar sen la gramatika karakterfikso de la radikoj la principo de Neceso kaj Sufiĉo havas nenian sencon.

Literaturo pri vortfarado

Eksteraj ligiloj

Pri vortfarado en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Komparu kun

Analiza formo
Sinteza formo
Polisinteza formo
Morfemo
Leksika morfemo
Gramatika morfemo
Aglutino
Fleksio
Vortkategorio
Radikoj kaj siaj klasoj.
Radikkaraktero
Samelementeco
Proprafunkcieco
Substantiva radiko
Adjektiva radiko
Verba radiko
Vortkunmetado
Substantiva kunmetaĵo
Adjektiva kunmetaĵo
Verba kunmetaĵo
Adverba kunmetaĵo
Derivado
Vera afikso
Afiksoido
Fremda afikso
Vorto uzata en la funkcio de afikso
Faka afikso
Plurelementa kunmetaĵo
Inversa vortefiko
Vortgrupo
Ŝanĝo de la vortsignifo
Fremda vorto
Terminologia principo