Marienburg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Granda dosiero|Marienburg 2004 Panorama.jpg|1400px|panoramo de fortikaĵo Marienburg / nuna [[Malbork]], 2004}}
{{Granda dosiero|Marienburg 2004 Panorama.jpg|1400px|panoramo de fortikaĵo Marienburg / nuna [[Malbork]], 2004}}
[[Dosiero:Malborg plan przyziemia zamku.jpg|eta|plano de la fortikaĵo: sude la altkastelo (A), norde la mezkastelo (B), okcidente preterfluas la Nogat]]
[[Dosiero:Malborg plan przyziemia zamku.jpg|eta|plano de la fortikaĵo en [[Malbork]] sude la altkastelo (A), norde la mezkastelo (B), okcidente preterfluas la Nogat]]
[[Dosiero:Panorama of Malbork Castle, part 4.jpg|eta|maldekstra|240px|<center>La Kastelo Marienburg / [[Malborko]] flanke de la Nogat-rivero]]
[[Dosiero:Panorama of Malbork Castle, part 4.jpg|eta|maldekstra|240px|<center>La Kastelo Marienburg / [[Malborko]] flanke de la Nogat-rivero]]
[[Dosiero:Zespół Zamku Krzeżackiego MALBORK 01.jpg|eta|250px|maldekstra|La Kastelo Marienburg / [[Malborko]] flanke de la Nogat-rivero]]
[[Dosiero:Zespół Zamku Krzeżackiego MALBORK 01.jpg|eta|250px|maldekstra|La Kastelo Marienburg / [[Malborko]] flanke de la Nogat-rivero]]
Linio 6: Linio 6:
[[Dosiero:Matejko Battle of Grunwald.jpg|dekstra|eta|250px|<center>[[Batalo de Grunwald]] (la 15-an de julio [[1410]]), pentrita de [[Jan Matejko]]]]
[[Dosiero:Matejko Battle of Grunwald.jpg|dekstra|eta|250px|<center>[[Batalo de Grunwald]] (la 15-an de julio [[1410]]), pentrita de [[Jan Matejko]]]]


[[Dosiero:Marienfigur-Marienburg-160429-095.jpg|eta|hochkant|maldekstra|La figuro de Dipatrino Maria en la blinda fenestro de la Maria-preĝejo de la Alta Kastelo, post la rekonstruo (2016)]]
[[Dosiero:Marienfigur-Marienburg-160429-095.jpg|eta|hochkant|maldekstra|La figuro de Dipatrino Maria en la blinda fenestro de la Maria-preĝejo de la Alta Kastelo en [[Malbork]], post la rekonstruo (2016)]]
[[Dosiero:Castillo de Malbork, Polonia, 2013-05-19, DD 27.jpg|eta|Puto en la korto de la Alta Kastelo]]
[[Dosiero:Castillo de Malbork, Polonia, 2013-05-19, DD 27.jpg|eta|Puto en la korto de la Alta Kasteloen [[Malbork]]]]




[[Dosiero:Marienburg Ostpreußen, Stahlstich nach Domenico Quaglio, 1834.jpg|eta|dekstre|240px|<center>gravuraĵo de Dominiko Quaglio, la kastelo Marienburg / Malbork, [[1834]]]]
[[Dosiero:Marienburg Ostpreußen, Stahlstich nach Domenico Quaglio, 1834.jpg|eta|dekstre|240px|<center>gravuraĵo de Dominiko Quaglio, la kastelo Marienburg / [[Malbork]], [[1834]]]]
[[Dosiero:Marienburg (1890-1900).jpg|eta|250px|<center>kastelo Marienburg / Malbork, ĉirkaŭ [[1895]]]]
[[Dosiero:Marienburg (1890-1900).jpg|eta|250px|<center>kastelo Marienburg / [[Malbork]], ĉirkaŭ [[1895]]]]
[[Dosiero:Marienburg19001.jpg|dekstre|eta|240px|<center>kastelo Marienburg // Malbork, panoramo de la oriento, [[1901]]]]
[[Dosiero:Marienburg19001.jpg|dekstre|eta|240px|<center>kastelo Marienburg / [[Malbork]], panoramo de la oriento, [[1901]]]]


[[Dosiero:Malbork - Zamek Średni - Dziedziniec.JPG|eta|250px|<center>Kastelo Marienburg / Malbork, la korto de la Meza Kastelo]]
[[Dosiero:Malbork - Zamek Średni - Dziedziniec.JPG|eta|250px|<center>Kastelo Marienburg / [[Malbork]], la korto de la Meza Kastelo]]
[[Dosiero:636782 Malbork zamek wielki refektarz 03.JPG|eta|250px|dekstra|<center>La Granda Refektorio en la Meza Kastelo]]
[[Dosiero:636782 Malbork zamek wielki refektarz 03.JPG|eta|250px|dekstra|<center>La Granda Refektorio en la Meza Kastelo en [[Malbork]]]]
[[Dosiero:636782 Malbork-zamek letni refektarz 01.JPG|eta|250px|dekstra|<center>La Somera Refektorio en la Alta Kastelo]]
[[Dosiero:636782 Malbork-zamek letni refektarz 01.JPG|eta|250px|dekstra|<center>La Somera Refektorio en la Alta Kastelo en [[Malbork]]]]
[[Dosiero:Malbork, Zamek Wysoki, Refektarz konwentu.jpg|eta|250px|dekstra|La refektorio en la Alta Kastelo]]
[[Dosiero:Malbork, Zamek Wysoki, Refektarz konwentu.jpg|eta|250px|dekstra|La refektorio en la Alta Kastelo en [[Malbork]]]]


[[Dosiero:Castillo de Malbork, Polonia, 2013-05-19, DD 32.jpg|eta|250px|dekstra|<center>La korto de la Alta Kastelo, kun puto]]
[[Dosiero:Castillo de Malbork, Polonia, 2013-05-19, DD 32.jpg|eta|250px|dekstra|<center>La korto de la Alta Kastelo en [[Malbork]], kun puto]]
[[Dosiero:Castillo de Malbork, Polonia, 2013-05-19, DD 30.jpg|eta|La Maria-preĝejo, t.e. la ĉefa kapelo de Malbork kastelo, 2009]]
[[Dosiero:Castillo de Malbork, Polonia, 2013-05-19, DD 30.jpg|eta|La Maria-preĝejo, t.e. la ĉefa kapelo de kastelo en [[Malbork]], 2009]]
[[Dosiero:Castillo de Malbork, Polonia, 2013-05-19, DD 25.jpg|eta|La klostraj koridoroj]]
[[Dosiero:Castillo de Malbork, Polonia, 2013-05-19, DD 25.jpg|eta|La klostraj koridoroj de la kastelo en [[Malbork]]]]
[[Dosiero:636782 Malbork zamek pałac i kaplica wielkich mistów 07.JPG|thumb|maldekstra|La Kapelo de Sankta Katerino en la Palaco de Altaj Majstroj de la Ordeno]]
[[Dosiero:636782 Malbork zamek pałac i kaplica wielkich mistów 07.JPG|thumb|maldekstra|La Kapelo de Sankta Katerino en la Palaco de Altaj Majstroj de la Ordeno en la kastelo en [[Malberk]]]]
[[Dosiero:Marienburg-Außenbefestigung-160429-101a.jpg|thumb|Kastelo Marienburg / Malbork kun [[barbakano]], vido de la oriento (2015)]]
[[Dosiero:Marienburg-Außenbefestigung-160429-101a.jpg|thumb|Kastelo Marienburg / [[Malbork]] kun [[barbakano]], vido de la oriento (2015)]]
[[Dosiero:Zamek w Malborku 2004 ubt.jpeg|eta|250px|maldekstra|<center>Kastelo Marienburg / Malbork, vido de la oriento]]
[[Dosiero:Zamek w Malborku 2004 ubt.jpeg|eta|250px|maldekstra|<center>Kastelo Marienburg / [[Malbork]], vido de la oriento]]
[[Dosiero:Marienburg1.jpg|мини|десно|eta|250px|dekstra|<center><center>Kastelo Marienburg / Malbork, vido de la oriento]]
[[Dosiero:Marienburg1.jpg|мини|десно|eta|250px|dekstra|<center><center>Kastelo Marienburg / [[Malbork]], vido de la oriento]]
[[Dosiero:Nogat river and Malbork Castle in the afternoon.jpg|eta|250px|dekstra|<center>Vido al la kastelo Marienburg / Malbork kaj la rivero Nogat]]
[[Dosiero:Nogat river and Malbork Castle in the afternoon.jpg|eta|250px|dekstra|<center>Vido al la kastelo Marienburg / [[Malbork]] kaj la rivero Nogat]]
[[Dosiero:Malbork (DerHexer) 2010-07-14 185.jpg|eta|dekstra|La kastela muzeo]]
[[Dosiero:Malbork (DerHexer) 2010-07-14 185.jpg|eta|dekstra|La kastela muzeo en [[Malbork]]]]
[[Dosiero:Castillo de Malbork, Polonia, 2013-05-19, DD 17.jpg|eta|dekstra|<center>la kapelo de Sankta Anna, kun tri tomboŝtonoj de ordenestroj, i.a. de [[Winrich von Kniprode]]]]
[[Dosiero:Castillo de Malbork, Polonia, 2013-05-19, DD 17.jpg|eta|dekstra|<center>La kapelo de Sankta Anna, kun tri tomboŝtonoj de ordenestroj, i.a. de [[Winrich von Kniprode]], la kastelo en [[Malbork]]]]
[[Dosiero:Winrich_von_Kniprode.jpg|thumb|dekstra|150px|Statuo de la ordenestro [[Winrich von Kniprode]] sur la kastela korto]]
[[Dosiero:Winrich_von_Kniprode.jpg|thumb|dekstra|150px|Statuo de la ordenestro [[Winrich von Kniprode]] sur la kastela korto en [[Malbork]]]]
[[Dosiero:Salza,Feuchtwangen,Kniprode,Hohenzollern.JPG|thumb|maldekstra|<center>de maldekstre: Hermann von Salza, Siegfried von Feuchtwangen, [[Winrich von Kniprode]], [[Albreĥto (Prusio)]], statuoj de la kvar ordenestroj, sur la korto de meza kastelo]]
[[Dosiero:Salza,Feuchtwangen,Kniprode,Hohenzollern.JPG|thumb|maldekstra|<center>de maldekstre: Hermann von Salza, Siegfried von Feuchtwangen, [[Winrich von Kniprode]], [[Albreĥto (Prusio)]], statuoj de la kvar ordenestroj, sur la korto de meza kastelo en [[Malbork]]]]
[[Dosiero:HM Albrecht von Preußen.JPG|thumb|dekstra|<center>statuo de [[Albreĥto (Prusio)]] sur la korto de meza kastelo]]
[[Dosiero:HM Albrecht von Preußen.JPG|thumb|dekstra|<center>statuo de [[Albreĥto (Prusio)]] sur la korto de meza kastelo en [[Malbork]]]]
[[Dosiero:Malbork - Kościół św. Wawrzyńca.JPG|thumb|maldekstra|<center>la preĝejo de la Sankta Laŭrenco, nun vendejo de suveniroj, sur la korto de Antaŭkastelo (Malalta Kastelo)]]
[[Dosiero:Malbork - Kościół św. Wawrzyńca.JPG|thumb|maldekstra|<center>la preĝejo de la Sankta Laŭrenco, nun vendejo de suveniroj, sur la korto de Antaŭkastelo (Malalta Kastelo) en [[Malbork]]]]
La kastelo estas majstroverko de arkitekturo defenda kaj rezideja el la malfrua [[mezepoko]]
La kastelo estas majstroverko de arkitekturo defenda kaj rezideja el la malfrua [[mezepoko]]
'''Marienburg''' (nuna [[Malbork]]), ĝi estas [[Monda heredaĵo de Unesko]] unu el dekkelkaj en [[Pollando]] kaj unu el du norden de [[Varsovio]] (la dua estas en [[Toruń]]). Ĝi estas la plej granda gotika brika fortikaĵo en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la suma kub-amplekso de pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, entute la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj. Ĝi estas [[ordeno (eklezio)|ordena]] fortikaĵo, kiu troviĝas 60 kilometrojn sudoriente de [[Dancigo]] / [[Gdansko]] ĉe la rivero Nogat, riverbuŝa disbranĉiĝo de la [[Vistulo]], ĉe la urbo ''[[Marienburg (orienta Prusio)|Marienburg]]'', ([[Pola lingvo|pole]]: [[Malbork]]), kiu ekde 1945 denove apartenas al [[Pollando]]. Ekde 1309 ĝis 1454 la fortikaĵo estis sidejo de la ĉefordenestro de la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] en la ordena ŝtato.
'''Marienburg''' (nuna [[Malbork]]), ĝi estas [[Monda heredaĵo de Unesko]] unu el dekkelkaj en [[Pollando]] kaj unu el du norden de [[Varsovio]] (la dua estas en [[Toruń]]). Ĝi estas la plej granda gotika brika fortikaĵo en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la suma kub-amplekso de pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, entute la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj. Ĝi estas [[ordeno (eklezio)|ordena]] fortikaĵo, kiu troviĝas 60 kilometrojn sudoriente de [[Dancigo]] / [[Gdansko]] ĉe la rivero Nogat, riverbuŝa disbranĉiĝo de la [[Vistulo]], ĉe la urbo ''[[Marienburg (orienta Prusio)|Marienburg]]'', ([[Pola lingvo|pole]]: [[Malbork]]), kiu ekde 1945 denove apartenas al [[Pollando]]. Ekde 1309 ĝis 1454 la fortikaĵo estis sidejo de la ĉefordenestro de la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] en la ordena ŝtato.

Kiel registrite je 10:53, 8 jan. 2017

panoramo de fortikaĵo Marienburg / nuna Malbork, 2004
panoramo de fortikaĵo Marienburg / nuna Malbork, 2004
plano de la fortikaĵo en Malbork sude la altkastelo (A), norde la mezkastelo (B), okcidente preterfluas la Nogat
La Kastelo Marienburg / Malborko flanke de la Nogat-rivero
La Kastelo Marienburg / Malborko flanke de la Nogat-rivero
La Kastelo Marienburg / nuna Malbork
Batalo de Grunwald (la 15-an de julio 1410), pentrita de Jan Matejko
La figuro de Dipatrino Maria en la blinda fenestro de la Maria-preĝejo de la Alta Kastelo en Malbork, post la rekonstruo (2016)
Puto en la korto de la Alta Kasteloen Malbork


gravuraĵo de Dominiko Quaglio, la kastelo Marienburg / Malbork, 1834
kastelo Marienburg / Malbork, ĉirkaŭ 1895
kastelo Marienburg / Malbork, panoramo de la oriento, 1901
Kastelo Marienburg / Malbork, la korto de la Meza Kastelo
La Granda Refektorio en la Meza Kastelo en Malbork
La Somera Refektorio en la Alta Kastelo en Malbork
La refektorio en la Alta Kastelo en Malbork
La korto de la Alta Kastelo en Malbork, kun puto
La Maria-preĝejo, t.e. la ĉefa kapelo de kastelo en Malbork, 2009
La klostraj koridoroj de la kastelo en Malbork
La Kapelo de Sankta Katerino en la Palaco de Altaj Majstroj de la Ordeno en la kastelo en Malberk
Kastelo Marienburg / Malbork kun barbakano, vido de la oriento (2015)
Kastelo Marienburg / Malbork, vido de la oriento
Kastelo Marienburg / Malbork, vido de la oriento
Vido al la kastelo Marienburg / Malbork kaj la rivero Nogat
La kastela muzeo en Malbork
La kapelo de Sankta Anna, kun tri tomboŝtonoj de ordenestroj, i.a. de Winrich von Kniprode, la kastelo en Malbork
Statuo de la ordenestro Winrich von Kniprode sur la kastela korto en Malbork
de maldekstre: Hermann von Salza, Siegfried von Feuchtwangen, Winrich von Kniprode, Albreĥto (Prusio), statuoj de la kvar ordenestroj, sur la korto de meza kastelo en Malbork
statuo de Albreĥto (Prusio) sur la korto de meza kastelo en Malbork
la preĝejo de la Sankta Laŭrenco, nun vendejo de suveniroj, sur la korto de Antaŭkastelo (Malalta Kastelo) en Malbork

La kastelo estas majstroverko de arkitekturo defenda kaj rezideja el la malfrua mezepoko Marienburg (nuna Malbork), ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko unu el dekkelkaj en Pollando kaj unu el du norden de Varsovio (la dua estas en Toruń). Ĝi estas la plej granda gotika brika fortikaĵo en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la suma kub-amplekso de pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, entute la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj. Ĝi estas ordena fortikaĵo, kiu troviĝas 60 kilometrojn sudoriente de Dancigo / Gdansko ĉe la rivero Nogat, riverbuŝa disbranĉiĝo de la Vistulo, ĉe la urbo Marienburg, (pole: Malbork), kiu ekde 1945 denove apartenas al Pollando. Ekde 1309 ĝis 1454 la fortikaĵo estis sidejo de la ĉefordenestro de la ordeno de germanaj kavaliroj en la ordena ŝtato.

La 15-an de julio 1410, post la malvenko de la ordena armeo en la Batalo de Grunwald (vidu la suban foton de la fama pentraĵo pri tiu batalo), la pola-litova armeo kun pola reĝo Ladislao la 2-a (Jogaila) / Władysław la 2-a sieĝis la ordenan fortikaĵon, tamen sen sukceso, kio savis la ekziston de la Ordeno. Pro la politik-ekonomia krizo en la ordena ŝtato okazis ribelo fare de la regatoj (en 1454) kaj rezulte de ĝi la enkorpigo al la Pola Reĝlando. En majo 1457 la ordenestro fuĝis de la kastelo Marienburg al Kenigsbergo, la ordene dungitaj soldatoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis kun la pola reĝo Kazimiro la 4-a. De tiam, dum pli ol tri jarcentoj la regiono je la nomo Reĝa Prusio estis parto de la pola reĝlando kun multaj privilegioj por la loka germana loĝantaro.

Post la unua dispartigo de Pollando en 1772, la regiono Reĝa Prusio kun la fortikaĵo iĝis parto de Prusio. Dum tiu periodo la kastelo servis kiel kazerno kaj stokejo. Tiam la kastelo estis grave ruinigita, tamen ĝi revenis al la perdita gotika formo danke al rekonstruo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento fare de la arkitekto Conrad Steinbrecht {{prononco|ŝtajnbreht).

La vasta fortikaĵo estas la plej granda brikokonstruaĵo en Eŭropo kaj en la tuta mondo.

Konstruaĵo

La mezepoka fortikaĵo estas dividebla en tri grandajn domensembloj: antaŭkastelon aŭ antaŭfortikaĵon, mezkastelon kaj altkastelon. La konstruaĵoj de ĉi tiuj tri kampoj havis diversajn funkciojn, kiujn la arĥitektoj konsideris je la plano kaj realigo de la ensemblo.

Altkastelo

La altkastelo konsistigas la plej malnovajn parton de Marienburg / Malbork kaj estas laŭtipe kvadrata konvento kaj fortikaĵo. La kvar-ala konstruaĵo funkciis kiel bazo kaj loĝejo de la ordenaj kavaliroj. La norda alo de la altkastelo finkonstruata proksimume 1280 komence hejmigis krom la kapelo kaj la kapitulejo ankaŭ la dormejon de la ordenkavaliraj fratoj.

Ĉefordenestro Dietrich von Altenburg pligrandigis ĝis 1344 la kapelon al preĝejo Sankta Maria, alkonstruigante plurlateran ĥorejon elstaranta super la konstrukorpo de la altkastelo. Ĉe la ekstera muro de la ĥorfinaĵo ĝis 1945 troviĝis en niĉo plenplastika statuo de la Dipatrino tegita per kolora vitromozaiko.

Mezkastelo

La mezkastelo estis konstruata ekde 1309 kaj loĝigis gravajn instituciojn necesajn por la administrado de la ordeno kaj de la lando. En la mezkastelo ankaŭ troviĝis la sidejo de la ĉefordenestro kun la reprezentoĉambroj. Siegfried von Feuchtwangen, kiu en 1309 transigis la ĉefordenestran sidejon de Venecio al Marienburg, kaj Luther von Braunschweig elkonstruigis la mezkastelon.

La plej grava parto de la mezkastelo estas ja la ĉefordenestra palaco. La profankonstruaĵo, starigata kaj finkonstruata en 1400 verŝajne laŭ planoj de Nikolaus Fellenstein (li devenis el Koblenz / Koblenco), montras arĥitekturan apartaĵon: Laŭ sia formo la ĉefordenestra palaco konvenas kun la tipo de loĝoturo kaj montras krom malaltGermanaj-gotikaj elementoj ankaŭ influojn de itala kaj flandra-burgonja konstrutradicio. Per tio la konstruaĵo ankaŭ montras sur la rilatoj de la Germana Ordeno vaste sin etendiĝantaj ĉe la turniĝo al la 15-a jarcento.

La somera kaj la vintra manĝoĉambroj, du ĉambregoj troviĝantaj en la ĉefordenestra palaco, estis konstruataj por reprezentaj celoj de la ĉefordenestro kaj apartenas pro sia arĥitekturo al la plej imponaj enaj spacoj de la malfrua mezepoko. La stelovolbojn de la du lumotrafluataj, kvadrataj ĉambregoj portas pokaze ununura maldika granitkolono.

Ŝtonbulo en la muro super la kameno en la somera manĝoĉambro laŭ legenda onidiro estus pafita dum la sieĝo de la fortikaĵo Marienburg en 1410 fare de la pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo sur ĉi tiun pilastron portantan la volbon, por mortigi la ĉefordenestron Heinrich von Plauen kaj liajn konsilantojn per la kunfaleganta volbo.

Inter 1822 kaj 1828 oni fasonis la someran manĝoĉambron laŭ konceptoj de Karl Friedrich Schinkel. Vitraloj verkitaj laŭ pentraĵoj de la berlina historiema pentristo Carl Wilhelm Kolbe montras scenojn el la ordena historio. En la iomete malpli granda vintra manĝoĉambro troveblas restaĵoj el la mezepokaj murpentraĵoj de Majstro Petro el la komenco de la 15-a jarcento.

La manĝoĉambrego situanta en la mezkastelo apud la ĉefordenestra palaco longas 30 metrojn, havas malpezajn stelovolbojn, kiujn portas tri maldikaj ruĝaj granitpilastroj.

Antaŭkastelo

La antaŭkastelo ekzistis en 1309 elementece. En la kapelo Sankta Lorenco, modesta konstruaĵo kun plata tegmento, sinapoga ĉe la ekstera muro de la antaŭkastelo, okazis la diservoj por la duonfratoj de la germankavalira ordeno kaj por la servantaj fratinoj. La kapelo entenis unu el la plej grandiozaj majstroverkoj pentrartaj de la 14-a jarcento en la ordenaj landoj, la altaro el la ordenkastelo Graudenz / Grudziądz. Ĉefordenestro Dietrich von Altenburg konstruigis la komandorejon kaj palisoponton trans la riveron.

Sub Heinrich von Plauen okazis meze de la 15-a jarcento plifortikigo de la defendoinstalaĵoj (Plauen-Remparo). Ekzistas ekde ĉi tiu tempo komplika sistemo el muroj, fosaĵoj kaj interremparaj spacoj kun parte kvarobla muroringo. La remparojn en la norda kaj orienta antaŭa kampo konstruis la svedoj en la jaroj 1656 ĝis 1659, kiuj antaŭe en 1655 estis invadintaj sangoverŝe kaj pereige en Polujon.

Historio

Ordena epoko

Kadre de sia ekspansio orienten la germana ordeno sekurigis la konkeritajn regionojn per la konstruo de fortikaĵoj. Unu el ĉi tiuj estis ankaŭ fortikaĵo Marienburg, starigata inter 1270 kaj 1300 ĉe la riverbordo de Nogat, riverbuŝa disbranĉiĝo de la Vistulo. Komence ĝi servis kiel sidejo de la landmajstroj. Sian nomon la kastelo ricevis laŭ la patronino de la „Ordeno de la Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo“, kiel tekstas la kompleta nomo de la Germana Ordeno.

Dum kiam la ordeno atingis grandajn militajn sukcesojn ĉe la Balta Maro, li devis toleri gravajn malsukcesojn en la Sankta Lando. En 1271 ĝi perdis sian ĉefan fortikaĵon Montfort. Per la fortikaĵo Akkon en 1291 falis la lasta bastiono de la krucmilitistoj en Palestino. Post tio la Germana Ordeno transigis sian ĉefan sidejon al Venecio. Jardekon pli malfrue maturiĝis la kompreno, ke sukcesa rekonkero de Palestino estas iluzia. Kiel alternativa kampo de agado sin prezentis Prusujo.

Kiam en 1307 la Templana Ordeno estis malfondata, kaj en 1308 resp. 1309 la Germana Ordeno transprenis Dancigon / Gdanskon, ĉefordenestro Siegfried von Feuchtwangen translokis septembron de 1309 sian sidejon de Venecio en la fortikaĵon Marienburg. Oni elkonstruis la fortikaĵon iom post iom al kastelo, ĉar ĝi baldaŭ montriĝis kiel tro malvasta por la reprezentaj celoj de tiel potenca ordeno. Ĉi tie ekzemple okazis la grandaj kapitulaj kunvenoj de la tuta ordeno, kiun ankaŭ partoprenis la ĉefaj komisiitoj por Germanujo kaj Livonujo kaj dum kiu oni elektis la ĉefordenestron. Dumpase de la 14-a jarcento regule restadis ankaŭ reprezentantoj de la eŭropa altnobelaro survoje al krucmilito en la baltaj landoj en la Marienburg.

Post la malvenko de la ordeno dum la Batalo ĉe Tannenberg kontraŭ Pollando-Litovio unuafoje en 1410 okazis vasta sieĝo kontraŭ la fortikaĵo Marienburg. Je tio Heinrich von Plauen sukcesis defendi la fortikaĵon.

Dum la Dektrijara Milito de 1454 ĝis 1466 en 1454 ĉefordenestro Ludwig von Erlichshausen komence sukcesis defendi la fortikaĵon kontraŭ reĝo Kazimiro la 4-a (Polujo-Litovujo) de Polujo-Litovujo. La reĝo subtenis la Prusan Ligon, en kiu estis unuiĝintaj multaj urboj kaj malaltaj nobeloj kontraŭ la ordeno. Sed ĉar la ĉefordenestro ŝuldis la soldopagojn, li devis tamen garantie doni la kastelon en 1455 al siaj ribelaj dungomilitistoj. Tiuj ĉi vendis la kastelon senhezite al la reĝo de Polujo-Litovujo.

Pola kaj prusa regecoj

La ĉefordenestro translokis sian sidejon al Kenigsbergo, kaj la 7-an de junio 1457 la reĝo de Polujo okupis la kastelon Marienburg. Per packontrakto la ordeno cedis la urbon kaj la fortikaĵon definitive al pola Reĝa Prusujo. La restanta ordena ŝtato en 1525 estis transformata en la profanan Duklandon Prusujo, kiu staris ankoraŭ ĝis 1635 sub pola feŭdosuvereneco.

Dum la Tridekjara Milito, en la jaroj 1626 kaj 1629, la Svedoj okupis la fortikaĵon, pluan fojon ekde 1656 ĝis 1660 dum la Dua Pola-Sveda Milito. Post la unua dispartigo de Polujo-Litovujo Marienburg iris en 1772 al Reĝlando Prusujo kaj apartenis ekde 1773 al la novformita provinco Okcidenta Prusujo.

La sekva uzo, ekzemple kiel kazerno, detruis multajn elementojn de la mezepoka arĥitekturo, kaj ekzistis eĉ planoj malkonstrui la altkastelon favore al nova stokejo. Kontraŭ tio sin turnis inter alie Friedrich Gilly kaj Friedrich Frick, kiuj ekde 1794 publikigis bildojn de Marienburg. En 1803 poeto Max von Schenkendorf vokis por la savo de Marienburg, kaj en 1804 reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a malpermesis pluajn malkonstrulaborojn. Ekde 1817 komenciĝis riparlaboroj, kiujn ankaŭ partoprenis Karl Friedrich Schinkel. Li vojaĝis en 1819 laŭ komisio de ŝtata kanceliero Karl August von Hardenberg, kiu donacis la Hardenberg-Vitralon en la manĝoĉambrego, al Marienburg. Ĉefprezidanto Heinrich Theodor von Schön vaste riparigis ĝin kaj ricevis por tio de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a la honortitolon „Burggrafo de Marienburg“.

Imperiestra Regno

Dum la Germana Imperiestra Regno sub regeco de imperiestro Vilhelmo la 2-a la kastelo ludis gravan rolon en la nacia identeco. La ordena kastelo estis unu el la oficialaj reĝaj palacoj de la imperiestro. En la jaroj 1896 ĝis 1918 Conrad Steinbrecht riparis kastelon Marienburg daŭrema. Paralele oni konstruis ekde 1907 kiel anstataŭaĵo por la Mararmeaj Akademio kaj Lernejo en Kiel la Mararmea Lernejo Mürwik en Flensburg-Mürwik, kiu validas kiel ĉefverko de la Vilhelmisma Epoko[1] kaj je kio oni orientiĝis je la konstruaĵo de la ordena fortikaĵo Marienburg. Dum la Unua Mondmilito kastelo Marienburg estis krom tio por kelkaj semajnoj sidejo de la ĉefa komandorejo de la 8-a armeo sub Hindenburg kaj Ludendorff.

Naziismo

Pli malfrue la naziismo ideologiis la Germanan Ordenon kaj per tio ankaŭ kastelon Marienburg, simile kiel ankaŭ la Tannenberg-Monumenton. La funkciuloj de la partio NSDAP kaj ties organizaĵo SS ofte uzis ĝin por kunvenoj, solenaĵoj kaj paradoj. Ekde 1934 komenciĝis la konstruo de granda amfiteatro ĉe la orienta flanko de la kastelo. Ekzistis ankaŭ planoj por novkonstruo de „NS-Ordenkastelo“ nordoriente de la mezepoka domensemblo, kiuj tamen ne plu realiĝis.

Detruo kaj rekonstruo

Predikejo en la detruita Maria-Preĝejo (2009)

Dum la Dua Mondmilito la kastelo estis 60-elcente detruata. Poste ĝi iris al la socialisma Pola Popola Respubliko, kaj la pola ŝtato rekonstruis ĝin.

Ekde kelkaj jaroj ankaŭ la Maria-preĝejo estas denove alirebla por la publiko. Ĝi ne estas riparita, sed nur sekurigita kontraŭ kunfalego; tiel la amplekso de la detruo insiste montriĝas.

Marienburg estas nun unu el la plej gravaj allogejoj por turistoj en la regiono; ĝi estas plejparte uzata kiel muzeo. Ekde la 7-a de decembro 1997 Marienburg estas monda heredaĵo de Unesko.

Literaturo

  • Conrad Steinbrecht: Untersuchungs- und Wiederherstellungs-Arbeiten am Hochschloss der Marienburg. Ernst & Korn, Berlino 1885.
  • August Witt: Marienburg, das Haupthaus des deutschen Ritter-Ordens in dem ehemaligen und in dem gegenwärtigen Zustande. Mit zwei Ansichten. Königsberg 1854 (plena teksto).
  • Bernhard Pawelcik: Marienburg. Verlags-Gesellschaft für Städtebau, Berlino 1930
  • Johannes Voigt: Geschichte Marienburgs, der Stadt und des Haupthauses des deutschen Ritter-Ordens in Preußen. Königsberg 1824, 588 paĝoj (plena teksto).
  • Ludwig Lucas: Geschichtliche Nachrichten von Stadt und Schloß Marienburg in Preußen. En: Beiträge zur Kunde Ostpreußens, volumo 2, Königsberg 1819
    • Erster Abschnitt: Von der Gründung der Stadt Marienburg bis zur Erhebung derselben zum Sitze des Hohmeisters (1309), p. 238-254, rete
    • Zweiter Abschnitt: Von der Erhebung Marienburgs zum Sitze des Hochmeisters bis zum Ende der Regierung Winrichs von Kniprode (1309-1382), S. 306-334, online.
  • Bernhard Schmid: Die Marienburg : Ihre Baugeschichte Aus dem Nachlass herausgegeben, ergänzt und mit Abbildungen versehen von Karl Hauke, Würzburg : Holzner 1955.
  • Franz Albert Heinen: NS-Ordensburgen - Vogelsang, Sonthofen, Krössinsee. Ch. Links Verlag, Berlin 2011, 1-a eldono, ISBN 978-3-86153-618-5
  • Wolfgang Korall, Gunnar Strunz: Die Burgen des Deutschen Ritterordens. Verlagshaus Würzburg GmbH & Co.KG, Lepsiko, 2010, ISBN 978-3-8003-1963-3

Referencoj

  1. Flensburger Straßennamen. Gesellschaft für Flensburger Stadtgeschichte, Flensburg 2005 , ISBN 3-925856-50-1, artikolo: Kelmhof, Kelmstraße

Eksteraj ligiloj

54.04222222222219.031666666667