Ĉeĥoslovakio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 32: Linio 32:
| align="center" | [[Dosiero:Mapa Československa 1935.jpg|225px]]
Ĉeĥoslovakio en la jaroj [[1918]] – [[1938]]
| align="center" | [[Dosiero:Mapa Československa 1935.jpg|225px]]
Ĉeĥoslovakio en la jaroj [[1918]] – [[1938]]

| align="center" | [[Dosiero:Cehoslovakio_1938-39.JPG|225px]]
Ĉeĥo-Slovakio en la jaroj [[1938]] – [[1939]]
ekspansiemaj [[Germanio]] (blue), [[Hungario]] (grize) kaj [[Rumanio]] (blanke), por refoja divido de [[Pollando]] (verde, kun ĵus akirita regiono de [[Český Těšín|Těšín]]) prepariĝas Germanio kaj [[Sovetunio]] (ruĝe)
| align="center" | [[Dosiero:Ĉeĥoslovakio_1938-39.JPG|225px]]
Ĉeĥo-Slovakio en la jaroj [[1938]] – [[1939]]
ekspansiemaj [[Germanio]] (blue), [[Hungario]] (grize) kaj [[Rumanio]] (blanke), por refoja divido de [[Pollando]] (verde, kun ĵus akirita regiono de [[Český Těšín|Těšín]]) prepariĝas Germanio kaj [[Sovetunio]] (ruĝe)

| align="center" | [[Dosiero:ČSSR 198x.svg|225px]]
Ĉeĥoslovakio en la jaroj [[1969]] - [[1989]].
| align="center" | [[Dosiero:ČSSR 198x.svg|225px]]
Ĉeĥoslovakio en la jaroj [[1969]] - [[1989]].

Kiel registrite je 21:12, 14 jan. 2017

ĈEĤOSLOVAKIO
ĈSRĈSSRĈSFR
Ĉeĥoslovakaj flagoj

(ekde la jaro 1920)

(ĝis la jaro 1920)
Emblemoj 19201939

granda emblemo

meza emblemo

malgranda emblemo
Mapoj

Estiĝo de Ĉeĥoslovakio post la unua mondmilito
limoj de nove estiĝintaj ŝtatoj (ruĝe) kaj tiam ĵus pereinta Aŭstrio-Hungario (grize, se ili diferenciĝas de la novaj)

Ĉeĥoslovakio en la jaroj 19181938

Ĉeĥo-Slovakio en la jaroj 19381939
ekspansiemaj Germanio (blue), Hungario (grize) kaj Rumanio (blanke), por refoja divido de Pollando (verde, kun ĵus akirita regiono de Těšín) prepariĝas Germanio kaj Sovetunio (ruĝe)

Ĉeĥoslovakio en la jaroj 1969 - 1989.

ĈeĥoslovakioĈeĥoslovakujo, pli formale Ĉeĥoslovaka Respubliko (ĈSR), Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR), Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko (ĈSFR). Ŝtato en meza Eŭropo, kiu ekzistis ekde la 28-a de oktobro de 1918 ĝis la 31-a de decembro de 1992. Ĝi estiĝis post la unua mondmilito kiel sekvanta ŝtato de disfalinta Aŭstrio-Hungario. Ĝi ensumigis teritoriojn de Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio (suda parto de Silezio), Slovakio kaj Subkarpatio.

Tri kvaronoj de jarcento, 19181992

Inter du mondmilitoj, 19181938

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio.

Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio klopodo de fondintoj de Ĉeĥoslovakio – reprezentitaj ekz. de Tomáš Garrigue Masaryk, Edvard Beneš kaj pluaj – estis krei unuecan, centralisman „nacian“ ŝtaton, fondita laŭ ideo de ĉeĥoslovakismo, modelo fariĝis Francio. Kaj nome en la teritorio, kie oni parolis per pli ol duono de dekduo da lingvoj – ĉeĥe, germane, slovake, hungare, pollingve, rutene kaj per pluaj idiomoj de la ukraina lingvo. Inter pluajn lingvojn apartenis la jida lingvo (jidiŝ), romaa lingvo, rumana lingvo kaj ties idiomoj.

Proponata federacia aranĝo kun ŝirmo kaj integro de minoritatoj, laŭ modelo de svislanda konfederacio estis rifuzita de la fondintoj de Ĉeĥoslovakio. Pleje la ĉeĥa lingvo estis proklamita kiel oficiala lingvo.

La unua ĉeĥoslovaka prezidento fariĝis Tomáš Garrigue Masaryk, kiun alternigis en la jaro 1935 Edvard Beneš.

Ĉeĥoslovakajn rilatojn grave trafis tutmonda ekonomia krizo de la unua duono de la tridekaj jaroj, en la jaro 1933 en Ĉeĥoslovakio estis preskaŭ 1 000 000 senlaboruloj.

La dua mondmilito

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio.

Retiriĝo de la ĉeĥa politiko antaŭ munkena interkonsento, diktato subskribita la 29-an de septembro de 1938 en Munkeno signifis finon de la antaŭmilita Ĉeĥoslovakio – de la unua respubliko.

Ĉeĥa limregiono, la t.n. Sudetio, estis je unu tago pli malfrue, la 30-an de septembro de 1938 rezignita al Germanio kaj regiono de Těšín parte al Pollando. Simile estis al Hungario en ties nordaj limoj rezignitaj slovakaj teritorioj. Falo de la restinta Ĉeĥo-Slovakio, la dua respubliko, okazis la 14-an de marto de 1939. Slovakio la saman tagon proklamis memstarecon kreante Slovakan Ŝtaton kaj ĝi fariĝis satelito de hitlera Germanio. La restinta teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio fariĝis la 15-an de marto Protektorato Bohemio kaj Moravio.

Foriris la unua ondo de elmigrado. Pluraj el tiuj, kiuj restis, precipe judoj, ciganoj kaj ankaŭ aliaj naciecoj, same kiel rezistmovadanoj, pereis en koncentrejoj aŭ ili estis ekzekutitaj.

En la jaro 1940 estis en Londono de Edvard Beneš starigita Provizora ŝtata establo de Ĉeĥoslovakio, estiĝis do ĉeĥoslovaka ekzila registaro.

Tri jaroj post la dua mondmilito

Post finigo de la milito en majo de 1945 Ĉeĥoslovakio estis renovigita, sed sen la teritorio de Karpata Rutenio, kiu estis aligita al soveta Ukrainio enkadre de ekspansiemo de Sovetunio direkte al okcidento.

Granda parto de loĝantoj, 3 ĝis 4 milionoj, de la germana kaj la hungara naciecoj, estis „forŝovita“, respektive „elpelita“, surbaze de dekretoj de Beneš perceptante „kolektivan kulpon“ kun interkonsento de aliancanoj.

La unua ondo de „naciigo“ transigis kiel dum la milito „arjigitajn“, same tiel ankaŭ pluajn posedaĵojn en la manojn de nomenklaturajn kaderoj.

La memstareco de la postmilita Ĉeĥoslovakio estis malfortigita. Jam tiam el la ĉeĥoslovaka politiko komencis realigi dependeco de Sovetunio, preparata de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ) dum la milito en Moskvo. Kiel Beneš, tiel ankaŭ kelkaj pluaj anoj de lia ekzila registaro en Londono fine minimume pasive toleris tiujn ĉi preparojn.

Oni supozas, ke Jan Masaryk, filo de Tomáš Garrigue Masaryk, la ekzila kaj postmilita ministro de eksterlando esprimis mallonge post februara puĉo en marto de 1948 malkonsenton kun tiu ĉi politiko kaj fine li pagis per sia vivo tiun ĉi malkonsenton (sed ekzistas ankaŭ versio pri lia memmortigo).

Ekde „Februaro“ ĝis „Novembro“, 19481989

La komunisma puĉo, kulminita la 25-an de februaro de 1948, kondukis al transpreno de la tuta potenco de KPĈ kaj al unu el totalismaj reĝimoj de la eksa interesema sfero de Sovetunio. Tiu ĉi tago estis de la reĝimo solenigata ĝis la jaro 1989 kiel Venka Februaro, kiu estis sekve unu el ŝtataj solentagoj.

Post la jaro 1948 foriris la dua ondo de elmigrado. La reĝimo firmigis sian potencon per elkonstruitaj procesoj, ekzekutoj, malliberigado kaj regado de timo. La dua ondo de „naciigo“ kaj „kolektivigo“ transgvidis pluajn posedaĵojn en la manojn de estiĝanta „nova klaso“.

Mallonga periodo de degeligado en Sovetunio en duono de la sesdekaj jaroj gvidis al liberigo en tiama Ĉeĥoslovakio kaj al Praga printempo en la jaro 1968. Esperoj por „socialismo kun homa vizaĝo“ estis laŭ ordono el Moskvo energie finigitaj per la invado de ŝtatoj de Varsovia Kontrakto, oficiale nomita „frateca helpo“. Tiamaj ĉeĥoslovakaj politikistoj (Alexander Dubček kaj pluaj) ne vidis alian eblecon ol denove, same kiel antaŭ 30 jaroj cedi al la premo.

Tiutempe foriris la tria ondo de elmigrado. Venis la t.n. „normaligo“ kaj Gustáv Husák. La sekvantaj du dekjaroj estas konsiderataj kiel regado de „griza zono“, la regado de konformismo.

Kiam la rilatoj interne de Sovetunio liberiĝis kaj perestrojko realiĝis en la dua duono de la okdekaj jaroj, en novembro de 1989 ankaŭ la socialisma Ĉeĥoslovakio malfermis sin al la ĉirkaŭa mondo ekirante al vojo al demokratio kaj al merkata ekonomio.

19891992

Kiel sekvo de daŭrantaj naciecaj disputoj Ĉeĥoslovakio pereis al la 1-a de januaro de 1993, kiam en ties teritorio estiĝis du memstaraj ŝtatoj, Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko.

Ekde la estiĝo ĝis la pereo

Partoj de Ĉeĥoslovakio

Najbara landoj

Esperanto en Ĉeĥoslovakio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto en Ĉeĥoslovakio.
Kovrilpaĝo de Tridek jaroj, ĈEA, 1976

En Esperanto aperis l libro "Tridek jaroj - Ĉeĥoslovakio"

Vidu ankaŭ