Tventa dialekto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Korektis la akuzativon en kelkaj frazoj.
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 334: Linio 334:


[[Kategorio:Dialektoj]]
[[Kategorio:Dialektoj]]
[[Kategorio:Nederlando]]
[[Kategorio:Platgermana lingvo]]
[[Kategorio:Nederlanda lingvo]]
[[Kategorio:Lingvoj de Nederlando]]
[[Kategorio:Overijssel]]
[[Kategorio:Tubantio]]

Kiel registrite je 09:46, 23 jan. 2017

Tventa dialekto
Tweants
moderna lingvodialekto
malaltsaksa lingvo
Parolata en Nederlando
Denaskaj parolantoj ĉ. 340,000 (2003)
Skribo latina alfabeto
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nederlando
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 twd
  Glottolog twen1241
Angla nomo Tweants
Franca nomo twents
Vikipedio
vdr

La tubanta estas dialekto de la malaltsaksa lingvo. Ĝi estas parolata ĉiutage de proksimume 62 %[1] da loĝantoj de Tubantujo, regiono en la nederlanda provinco Overijssel, apud la limo de Germanujo. Ne ekzistas norma tubanta lingvo, ĉiu urbo kaj vilaĝo havas propran lokan varianton, sed homoj kiu parolas la tubantan povas kompreni la aliajn variantojn. Tial homoj nomas la lingvon ne ĉiam la tubanta, sed ofte uzas la nomon de la loka varianto. Multaj gepatroj nuntempe eduki iliajn gefilojn en la Nederlanda, tamen la aprecado de la lingvo kreskas dum la lastajn jarojn.

Elparolo

La tubanta ne havas norman elparolon aŭ ortografion; ĉiuj vilaĝoj havas sian propran lokan variaĵon.

Vokaloj

Monoftongaj fonemoj
Antaŭa Centra Malantaŭa
malrondigita rondigita malrondigita rondigita
mallonga longa mallonga longa mallonga longa mallonga longa
Malvasta i y u
Preskaŭ malvasta ɪ ɪː ʏ ʏː ʊː
Mezvasta ɛ ɛː œ œː ə ɔ ɔː
Vasta a
Diftongaj fonemoj
Komenca punkto Fina punkto
Antaŭa Malantaŭa
Preskaŭ malvasta ɪi
Duonvasta ɛi ɔu
Ekzemplaj vortoj por vokaloj
Mallonga Longa
Fonemo IFA Ortografio Signifo Fonemo IFA Ortografio Signifo
/i/ /i/ ie 'vi' /iː/ /ˈriːʝə/ riege 'palisumi'
/y/ ekzemplo bezonata /yː/ /byːl/ buul 'sako'
/u/ /hus/ hoes 'domo' /uː/ /uːl/ oel 'strigo'
/ɪ/ /vɪs/ vis 'fiŝo' /ɪː/ /kɪːnt/ keend 'infano'
/ʏ/ /ˈbrʏməl/ brummel 'rubusoj' /ʏː/ /lʏː/ leu 'popolo'
/ʊː/ /blʊːm/ bloom 'floro'
/ɛ/ /bɛk/ bek 'buŝo' /ɛː/ /kɛːrk/ keark 'kirko'
/œ/ /lœs/ lös 'loza' /œː/ /ˈɪːnlœːstɪx/ éénlöastig
/ə/ /ˈbrʏməl/ brummel 'rubusoj'
/ɔ/ /kɔp/ kop 'taso' /ɔː/ /skɔːp/ skoap 'ŝafo'
/a/ /tak/ tak 'branĉo' /aː/ /aːp/ aap 'simio'
/ɪi/ /nɪi/ nij 'nova'
/ɛi/ /vlɛis/ vleis 'viando'
/ɔu/ /slɔu/ slouw

Gramatiko

Estanteco

Tubante Esperante
ik lope mi promensas
iej loopt vi promenas
hee löp li promenas
zee löp ŝi promenas
wie loopt ni promenas
ieleu loopt vi promenas (plurale)
zee loopt ili promenas

Estinteco

Tubante Esperante
ik leupe mi promenis
iej leupn vi promenis
hee leup li promenis
zee leup ŝi promenis
wieleu leupn ni promenis
ieleu leupn vi promenis (plurale)
zee leupn ili promenis

Pluralo

La formo de pluralaj substantivoj dependas de la genro de la vorto. La tubanta havas 3 genrojn: vira, ina kaj neŭtra.

Vira genro

La pluralo por viraj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de umlaŭto kaj vortfina -e al la substantivo.

Tubante Esperante
eenn hoond unu hundo
twee heunde du hundoj

Ina genro

La pluralo por inaj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de vortfina -n al la substantivo.

Tubante Esperante
ene komme unu bovlo
twee komn du bovloj

Neŭtra genro

La pluralo por neŭtraj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de vortfina -er al la substantivo.

Tubante Esperante
een keend unu infano
twee keender du infanoj

Se la neŭtra substantivo havas malantaŭan vokalon, ĝi ankaŭ ricevas umlaŭton kaj -er.

Tubante Esperante
een book unu libro
twee beuker du libroj

Diminutivo kaj pluralo

Tubante Esperante
een kumke unu bovleto
twee kumkes du bovletoj

Referencoj

  1. Bloemhoff, H. et al. Taaltelling Nedersaksisch: Een enquête naar het gebruik en de beheersing van het Nedersaksisch in Nederland. Groningen: Sasland (2005). 39-40.

Eksteraj ligiloj