IP-adreso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ne reklamu cxi-tie.
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Linio 78: Linio 78:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} [http://www.iana.org/numbers/ informoj anglalingvaj de la ''Internet Assigned Numbers Authority (IANA)'']
* [http://www.iana.org/numbers/ informoj anglalingvaj de la ''Internet Assigned Numbers Authority (IANA)'']


{{komentitaj partoj}}
{{komentitaj partoj}}

Kiel registrite je 12:53, 1 mar. 2017

Disdono

Disdivido de la IP-adresospaco

Vidu Regionaj Interretaj registrejoj.

En operaciumo Vindozo Vi povas ekscii la propran IP-adreson de la komputilo per komando "ipconfig" en komanda linio, en Linukso per komando "ifconfig" aŭ "ip".

DHCP

Pri neŝangiĝantaj oficialaj adresoj disponas kutime nur entreprenoj. En privataj retoj komputiloj havas plej ofte adreson, kiu ŝanĝiĝas de tempo al tempo, ekzemple unufoje po tago. Kiam tia komputilo estas elŝaltita, la adreso liberiĝas kaj povas esti uzata por alia komputilo. Tia sistemo ricevas sian adreson per DHCP-alvoko al DHCP-servilo, kiu kune kun la IP-adreso plej ofte ankaŭ disdonas la retmaskon (vidu malsupre), la adreson de enkursigilo kaj eble aliajn agordaĵojn.

Notacio

IP-versio 4 (mallongigo: IPv4) uzas 32-bitajn adresojn, kutime skribitaj kiel kvar dekumaj nombroj inter 0 kaj 255 disigitaj per punktoj (ekzemple, 172.17.122.195) – nomita punktita kvaropo (angle dotted decimal notationdotted quad).

IP-versio 6 (mallongigo: IPv6) uzas 128-bitajn adresojn, kutime skribitaj kiel 16 duopoj de deksesumaj nombroj disigitaj per dupunktoj (ekzemple: 0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:0:ffff:ac11:7ac3, kio indikas la saman sistemon kiel la IPv4-ekzemplo). Najbarajn okazintaĵojn de duopo 0 oni rajtas mallongigi al :: (ekzemple ::ffff:ac11:7ac3); tia mallongigo estas permesita nur unu fojon (komence, meze aŭ fine de la adreso), ĉar alimaniere la adreso ne plu estus unusenca.

Reto kaj retnodoj

Por ke retnodo sciu kien sendi pakaĵon, necesas ebleco, decidi ĉu la destino estas membro de la sama reto aŭ de malproksima reto. Pro tio IP-adreso havas retan kaj retnodan partojn. Se la retaj partoj de la sendanta kaj destina sistemoj estas identaj, la pakaĵo estas sendita rekte al la destina sistemo. Alimaniere la pakaĵo celas malproksiman sistemon kaj devas esti sendita al enkursigilo.

Retmasko

La reto estas indikita per la retmasko (angle network mask aŭ mallonge netmask), kiu havas la saman formaton kiel IP-adreso: la bit-pozicioj de la IP-adreso, kie la retmasko havas 1-bitojn (konvencie senintermetite kunligitaj en la altvalora parto de la retmaska adreso), apartenas al la reta adreso; tiuj, kiuj havas 0-bitojn, apartenas al la retnoda adreso. Alivorte, oni eltiras la retan adreson de la IP-adreso per laŭbita kajo de IP-adreso kaj retmasko.

Ekzemple, se la IP-adreso estas 172.17.122.195 kaj la retmasko estas 255.255.0.0 (en la duuma sistemo: 1111.1111.1111.1111.0000.0000.0000.0000 – do la altvalora parto konsistas nur el 1-bitoj kaj la malaltvalora parto el 0-bitoj), la IP-adreso havas 16-bitan retan adreson. La rezulton de laŭbita kajo oni skribas kiel punktitan kvaropon: 172.17.0.0.

Se laŭbita kajo de la destina adreso kun la origina retnoda retmasko kaj laŭbita kajo de la originaj retnodaj adreso kaj retmasko estas identaj, temas pri la sama reto.

shygirl.com

Adresklasoj

Historie la IP-adresaro estis dividita en kvin adresklasojn, nomitajn «klaso A» ĝis «klaso E». Ili difiniĝas per la unuaj bitoj de la IP-adresoj. Nur adresoj de la klasoj A ĝis C povas esti uzataj kiel retnodaj adresoj; la komuniko inter du nomiĝas unudirekta (angle unicast). La klaso D estas uzata por la komuniko kun difinita aro da sistemoj, kio nomiĝas plurdirekta (angle multicast). La klaso E estas rezervita kaj momente neniel uzata. Do efektive ne ekzistas 4,3 miliardoj da uzeblaj individuaj adresoj, sed nur ĉ. 3,7 miliardoj.

La klasoj ankaŭ havas administradan signifon. Ekzemple, la Nombro-Resursa Organizo disdonas nur kompletajn klaso-A-arojn da adresoj.

klaso retmasko unua(j) bito(j) listo
A 255.0.0.0 0 0.0.0.0 ĝis 127.255.255.255
B 255.255.0.0 10 128.0.0.0 ĝis 191.255.255.255
C 255.255.255.0 110 192.0.0.0 ĝis 223.255.255.255
D ne uzata 1110 224.0.0.0 ĝis 239.255.255.255
E ne uzata 1111 240.0.0.0 ĝis 255.255.255.255

Post kiam la elĉerpo de la adresoj graviĝis kaj senklasa adresigo iĝis normala, la koncepto de la adresklasoj ne plu estas uzata.

Specialaj adresoj

Eĉ en la klasoj A, B kaj C ne ĉiuj adresoj identigas individuan sistemon.

Privataj adresoj

Ekzistas privataj aroj da adresoj[1] en ĉiuj klasoj: unu klaso-A-reto 10.0.0.0/8; 16 klaso-B-retoj 172.16.0.0/16 ĝis 172.31.0.0/16 (inkluzive) – la subklasa reto 172.16.0.0/12; 256 klaso-C-retoj 192.168.0.0/24 ĝis 192.168.255.0/24 (inkluzive) – la subklasa reto 192.168.0.0/16. Pakaĵoj direktitaj al tiaj adresoj ne estas plusenditaj de enkursigiloj al Interreto. Tiaj adresoj estas uzeblaj nur en privataj retoj.

Aliaj rezervita adresaroj

Ekzistas aliaj IP-adresoj kaj adresaroj por speciala uzo, ekzemple 169.254.0.0/16, 192.0.0.0/24, 192.88.99.0/24, 203.0.113.0/24. Kompletan liston donas RFC 5735.[2]

mamadas.aja

Vidu ankaŭ

mamadas.cjajdma777

Eksteraj ligiloj


  1. RFC1918
  2. RFC 5735, Special Use IPv4 Addresses (IPv4-adresoj por speciala uzo)