Mikrobiologio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA) |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017 |
||
Linio 27: | Linio 27: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
* http://www.bact.wisc.edu/Microtextbook <!-- Surlinia Mikrobiologia lernolibro --> |
|||
* http://www.jscm.org <!-- _日本臨床微生物学会ホームページ_ --> |
|||
* http://www.jarmam.gr.jp/index.html <!-- _臨床微生物迅速診断研究会ホームページ_ --> |
|||
* http://www.kansensho.or.jp <!-- _日本感染症学会ホームページ_ --> |
|||
[[Kategorio:Mikrobiologio|*]] |
[[Kategorio:Mikrobiologio|*]] |
Kiel registrite je 14:14, 1 mar. 2017
La mikrobiologio estas la scienco de mikroboj (protozooj, bakterioj, fungoj, virusoj), iliaj efikoj sur homa sano, iliaj interrilatoj kun naturo kaj kun aliaj mikroboj. La mikrobiologio estas ankaŭ la scienco, kiu esploras eblajn aplikojn de mikroboj por produktado.
Oni distingas kelkajn temojn en la mikrobiologio:
La bakteriologio: Kelkfoje la nomo "bakteriologio" estas aplikata por la esprimo "mikrobiologio". En ĉiutaga apliko, "bakteriologio" signifas la esploradon de bakterioj en rilato kun medicino aŭ agrikulturo.
La bioteknologio kaj la aplikata mikrobiologio: Bioteknologio estas la apliko de bakterio aŭ fungo por produktado de nutraĵoj (jogurto, pano, vino, fromaĝo), medikamentoj (kun helpo de gentekniko), industriokemio (alkoholo, acido), kaj enzimoj. Oni utiligas ankaŭ bakteriojn en metalominejoj por izoli kupron kaj oron. Tiuj bakterioj estas kapablaj desolvi kaj forigi la ŝtonaĵon.
La ekologio de mikrobo: Tiu sektoro esploras la interrilaton de bakterio kun aliaj mikroboj, animalo, planto kaj la naturo.
La medicina mikrobiologio: Tiu sektoro esploras la efekton de bakterioj sur homa sano.
La virusologio: Kvankam virusoj ne vivas (ili ne havas metabolon), konsideratas la virusologio parto de mikrobiologio, ĉar virusoj estas kapablaj de infekti ĉelon. La virusologio esploras la strukturon kaj reproduktociklon de virusoj.
Vidu ankaŭ: