Meandro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| per AWB |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017 |
||
Linio 16: | Linio 16: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
* http://intern.csg-germering.de/faecher/mathe/mathematisch/quelle.htm germanlingva paĝo "riveroj kaj la nombro [[Pi (nombro)|Pi]]" |
|||
{{ĝermo-geografio}} |
{{ĝermo-geografio}} |
Kiel registrite je 16:29, 1 mar. 2017
Meandro estas unu kurbaĵo de sinua parto de rivero kun aparta konduto, se tero ĉirkaŭ la riverujo estas sufiĉe mola kaj la deklivo malakra.
Meandroj evoluas pro erozio : dum la fluo, pro pli granda rapido, erodas la konkavan bordon de la riverujo, ĉe la konveksa bordo, pro malpli granda rapido, aluvioj surfundiĝas kaj sedimentiĝas. Tiel la river-kurbiĝo kreskas flanken de la ĝenerala vojo de la rivero.
Laŭlonge de la tempo, du kurbiĝoj fine kuniĝas kaj la rivero fluas tra la kuniĝo, per malpli longa riverujo, forlasante la kurbiĝon kiu iĝas "morta brako", t.e. lago kun ofte marĉaj bordoj. Tia lago povas akve kuniĝi kun la rivero dum periodo kun plej alta nivelo de la rivero.
La vorto fontas el la rivero Meandro en Malgrandazio, la nuna Turkio, kiu estis aparte sinueca kaj diigita de la antikvaj grekoj.
-
Meandroj de la rivero Nowitna (Alaskao) -
meandroj en rivero
Eksteraj ligiloj
- http://intern.csg-germering.de/faecher/mathe/mathematisch/quelle.htm germanlingva paĝo "riveroj kaj la nombro Pi"