Vicke Viking: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Linio 36: Linio 36:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} [http://www.fernsehserien.de/index.php?serie=3128&seite=1 listo pri la seriaj epizodoj de animaciaj filmoj en la retejo ''fernsehserien.de'']
* [http://www.fernsehserien.de/index.php?serie=3128&seite=1 listo pri la seriaj epizodoj de animaciaj filmoj en la retejo ''fernsehserien.de'']
{{EL}} {{IMDb titolo|tt0278855|Wickie und die starken Männer}}
* {{IMDb titolo|tt0278855|Wickie und die starken Männer}}
{{EL}} {{IMDb titolo |tt1584941|Wickie auf großer Fahrt}}
* {{IMDb titolo |tt1584941|Wickie auf großer Fahrt}}


[[Kategorio:Literaturaj roluloj]]
[[Kategorio:Literaturaj roluloj]]

Kiel registrite je 21:16, 1 mar. 2017

Vicke Viking [vike viking] estas serio de sume sep infanaj libroj de la sveda verkisto Runer Jonsson (1916–2006). Temas pri inteligenta sed timema kaj malforta vikinga knabo, kiu plene kontrastas al sia patro, korpe impona vikinga vilaĝestro kaj ŝipestro, kaj al ĉiuj aliaj vilaĝaj viroj kaj knaboj, kiuj kutimas solvi problemojn sen cerbumado kaj per nura kuraĝa perforto: Tamen la vilaĝaj viroj, kiuj regule navigas per la vikinga ŝipo de la vilaĝo al nekonataj regionoj por rabi trezorojn por la hejmaj familioj, rapide komprenas ke la strategioj de la malforta knabeto Vicke pli taŭgas ol la sencerba uzo de perforto, kaj tial li kiel sola vilaĝa infano rajtas akompani la virojn en siaj aventuraj ŝipaj vojaĝoj.

La libra serio tradukiĝis en multaj lingvojn; aparte sukcesa estis la traduko en la germanan lingvon (germanlingve la knabo nomiĝas "Wickie"), kaj tiun sukceson montris inter alie la fakto ke la verkinto en 1965 ricevis la Germanan Premion pri Infana Literaturo (Deutscher Jugendbuchpreis). La libroj estas inspiritaj inter alie fare de ala islandaj sagaoj kaj de la romano Röde Orm de Frans Gunnar Bengtsson.

Lige al la serio ekestis sondramoj kaj muzikaloj. La japania studio pri animaciaj filmoj Zuijo, poste renomata Nippon Animation) adaptis la originan version kaj en germania-aŭstria-japana kunlaboro inter la jaroj 1972 kaj 1974 kreis serion de animaciaj infanaj filmoj, kiu inter alie konatiĝis je la germanlingva nomo Wickie und die starken Männer.

En 2008 la historio de Vicke estis adaptita al neanimacia kineja filmo de la germanlingva titolo Wickie und die starken Männer ("Vike kaj la fortaj viroj"),[1] kaj en septembro 2009 la filmo publike ekmontriĝis en la kinejoj de Germanlingvio. Daŭriga filmo nomata "Wickie auf großer Fahrt" ("Vike je granda veturo") en septembro 2011 publike ekmontriĝis en la kinejoj.

La seriaj libroj svede

  • Vicke Viking (1963)
  • Vicke Viking lurar de rödögda (1965)
  • Vicke Viking Hederskung (1966)
  • Vicke Viking i Vinland (1967)
  • Vicke Viking hos burduserna (1969)
  • Vicke Viking störtar tyrannerna (1975)
  • Vicke tar över (1994)

En germanlingva traduko

  • Wickie und die starken Männer ( 1964)
  • Wickie und die Blauschwerter ( 1966)
  • Wickie und die großen Drachen (1967)
  • Wickie und die Rothäute (1984)
  • Wickie und das hölzerne Pferd (1984)
  • Wickie und die Stadt der Tyrannen (1984)

Kaj en novaj libraj adaptoj

  • Runer Jonsson / Christoph Schöne: Wickie und die starken Männer (2005)
  • Runer Jonsson / Christoph Schöne: Wickie auf großer Fahrt (2006)
  • Runer Jonsson / Christoph Schöne: Wickie und das Drachenschiff (2007)
  • Runer Jonsson / Christoph Schöne: Wickie der Entdecker (2008)
  • Runer Jonsson / Christoph Schöne: Wickie und die Graumänner (2009)

Notoj

  1. artikolo germanlingva pri la prezento de la kineja filmo Wickie und die starken Männer ("Vike kaj la fortaj viroj"), en retejo de la magazino Spiegel

Eksteraj ligiloj