Ordeno de Falko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Historio: vikiigo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Linio 77: Linio 77:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} [http://english.forseti.is/TheOrderoftheFalcon/ Ordeno de Falko en retejo de prezidanto de Islando]
* [http://english.forseti.is/TheOrderoftheFalcon/ Ordeno de Falko en retejo de prezidanto de Islando]
{{EL}} [http://english.forseti.is/TheOrderoftheFalcon/OrderPictures/ Bildoj de la ordeno]
* [http://english.forseti.is/TheOrderoftheFalcon/OrderPictures/ Bildoj de la ordeno]
{{EL}} [http://www.medals.org.uk/iceland/iceland001.htm Bildoj plu]
* [http://www.medals.org.uk/iceland/iceland001.htm Bildoj plu]


[[Kategorio:Ordenoj]]
[[Kategorio:Ordenoj]]

Kiel registrite je 21:17, 1 mar. 2017

Ordeno de Falko

Ordeno de Falko (islande Hin íslenska fálkaorða) estas ŝtata gratifo de Islando. Ĝi estis establita la 3-an de julio 1921 por gratifi civitanojn de Islando kaj fremdulojn.

Historio

La blazono de Islando en 1903–1919

La bredado kaj instruado de ĉasaj birdoj estis longe sporto de eŭropaj reĝoj. Islando estis ĉiam fama per falkoj. Oni rigardis falkon kiel nacian birdon de Islando. En 1903–1919 la islanda blazono estis blanka falko sur la blua fono. De 1920 oni prezentis falkon sur la islanda reĝa flago.

En somero de 1921 Kristiano la 10-a, la reĝo de Danio kaj Islando, kune lia edzino Aleksandrino vizitis Islandon. La 3-an de julio 1921 li establis la islandan reĝan ordenon de Falko kaj iĝis ĝia unua grandmajstro. Statuto de la ordeno estis ellaborita sur la bazo de danaj kaj norvegaj ordenoj, ĉefe de la ordeno Dannebrog. Tamen, malsimile la lasta, oni povas doni la ordenon de Falko ankaŭ al virinoj.

Je deklaro de Islanda respubliko la 17-an de junio 1944 prezidanto de Islando iĝis grandmajstro de la ordeno. La 11-an de julio 1944 oni subskribis ĝian novan statuton.

Gradoj de la ordeno

Komence la ordeno de Falko havis 4 gradojn. La grado de Kavaliro kun stelo estis aldonita la 15-an de junio 1926. Tiele, nun la ordeno konsistas el 5 gradoj:

  • Kavaliro de Granda kruco kun ĉeno (Keðja með stórkrossstjörnu)
  • Kavaliro de Granda kruco (Stórkrossriddari)
  • Granda kavaliro kun stelo (Stórriddari með stjörnu)
  • Granda kavaliro (Stórriddari)
  • Kavaliro (Riddari)

Oni enmanigas ĉenon de la ordeno nur al ŝtatestroj kaj monarkoj.

Rubandoj
Kavaliro
Granda kavaliro
Granda kavaliro kun stelo
Kavaliro de Granda kruco
Kavaliro de Granda kruco kun ĉeno

Kondiĉoj de gratifado

Oni povas prezenti al gratifado civitanojn de Islando aŭ fremdulojn "pro meritoj por Islando kaj homaro". Oni sendas prezenton al Konsilio de Ordeno (el 5 membroj), kiu rigardas ĝin kaj proponas al grandmajstro konfirmi ĝin. La grandmajstro povas ankaŭ gratifi mem, sen propono de Konsilio.

Gratifado okazas dufoje je jaro: la 1-an de januaro kaj la 17-an de junio. Oni povas gratifi frmedulojn je alia tempo (ekzemple, dum vizito de la prezidanto de Islando en alian landon).

Post morto de kavaliro oni devas redoni signojn de la ordeno al Konsilio.

Signoj de la ordeno

Signo

Signo de la ordeno estas ora kvarpinta kruco kun larĝaj pintoj kaj stumpaj anguloj. La kruco estas kovrita per blanka emajlo je ambaŭ flankoj. La centra medaliono estas ovala. Ĝia bildflanko estas kovrita per blua emajlo kaj havas bildon de blanka (arĝenta) falko. Ĝia dorsflanko estas kovrita per blanka emajlo kaj havas ĉirkaŭe rondeton de blua emajlo. Centro de la medaliono havis ĝis 1944 monogramon de reĝo Kristiano la 10-a – – kaj skribon en rondeto FYRSTI DESEMBER 1918. En 1944 oni forigis la monogramon kaj ŝanĝis la skribon je SEYTJÁNDI JÚNI 1944. Komence la kruco havis supre reĝan kronon, per kiu oni pendigis ĝin al la rubando. En 1944 oni ŝanĝis la kronon per ornamenta pendaĵo.

Stelo

Stelo de la ordeno estas arĝenta kaj okpinta. La ordeno de Kavaliro de Granda Kruco estas la stelo kun la ordena kruco supre. La stelo de Kavaliro kun Stelo estas la stelo, en kies centro situas ronda medaliono. En ties centro estas dua, ovala medaliono el blua emajlo kun blanka (arĝenta) falko.

Ĉeno

Ĉeno de la ordeno konsistas el 50 ĉeneroj: 25 ovalaj medalionoj el blua emajlo kun blanka (arĝenta) falko kaj 25 medalionoj kun la blazono de Islando, sen emajlo.

Rubando

Rubando de la ordeno estas lazura kun mallarĝaj blanka-ruĝa-blankaj strietoj ĉe randoj (koloroj de la flago de Islando).

Reguloj de portado

La kavaliroj portas signon de la ordeno bruste, sur mallarĝa rubando, kiu estas fiksita al kvinpinta plateto. La damoj portas signon sur rubando en formo de banto.

La grandaj kavaliroj portas pli grandan signon, sur kola rubando. La grandaj damoj portas saman signon sur rubando en formo de banto.

La grandaj kavaliroj (kaj damoj) kun stelo aldonas stelon al sia signo.

La kavaliroj de Granda kruco portas grandan signon sur rubando, kiu estas transĵetata trans dekstra ŝultro, kaj stelon bruste maldekstre.

La kavaliroj de Granda kruco portas grandan signon sur ĉeno kaj stelon bruste maldekstre.

Oni portas nur pli superan gradon de la ordeno.

Sur ĉiutaga civila vesto oni portas bantrozojn de la ordenaj koloroj, sur milita uniformo – ordenajn tabuletojn.

Kelkaj kavaliroj

Eksteraj ligiloj