-em-: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vidu la diskutpaĝan noton Ĉu "prefikso" aŭ "antaŭafikso"? |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017 |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
* [http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/em.html Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) pri la afikso -em-] |
|||
[[Kategorio:Sufiksoj en Esperanto]] |
[[Kategorio:Sufiksoj en Esperanto]] |
Kiel registrite je 21:22, 1 mar. 2017
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
La esperantlingva sufikso "-em-" aldonatas al vortradikoj por indiki "inklinon aŭ preferon al io" (kutime al ago). Povas temi pri natura, ĉiama tendenco aŭ pri momenta prefero.
Ekzemploj
Natura, ĉiama tendenco:
- mensogi → mensogema = inklina al mensogado, ofte mensoganta
- timi → timema = inklina al timado, ofte timanta
- manĝi → manĝema = inklina al ofta aŭ multa manĝado
- kompreni → komprenema = tia, ke oni ĉiam volas kompreni
- servi → servema = tia, ke oni ofte volas servi al aliaj
- venĝi → venĝema = tia, ke oni volas venĝi, nepardonema
- pura → puri = esti pura → purema = tia, ke oni volas esti pura
- dogmo → dogmi = prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn → dogmema = inklina al dogmado[1]
Momenta prefero aŭ volo:
- Ŝi sentis fortan manĝemon. (= ... fortan malsaton.)
- Subite li fariĝis terure dormema. (= ... terure dorme laca.)[1]