Makiavela subteno de la GLAT-a komunumo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
la antaŭa senco de cinika eble ne estas sufiĉe internacia kaj ne troviĝas en ReVo aŭ PIV
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:43, 9 mar. 2017

Pri makiavela subteno de la GLAT-a komunumo akuzas politikaj kaj sociaj aktivistoj multajn firmaojn kaj ŝtatojn. Temas pri laŭ ili kreskanta tendenco en la arenoj komercaj kaj politikaj al la kovrado de krimoj kontraŭ homaj rajtoj, ĉu de GLAT-aj homoj aŭ aliaj, per malprofunda afektado de amikeco al la GLAT-a komunumo.

En la angla lingvo, kaj multaj lingvoj influitaj de la angla, tia subteno estas nomata pinkwashing [PINKŭaŝing], kiu estas kofrovorto inter "pink" (rozkolora, ofte asociata kun la GLAT-komunumo) kaj "whitewashing," ĉi lasta kiu povus signifi jen kalkado, jen kovrado de krimoj.

Enmigrado

En 2013, la usona organizo Human Rights Campaign oficiale subtenis "ampleksan enmigradan reformon," kaj decidis helpi enmigrantojn dum ili serĉas sanon kaj sekuron, azilon aŭ civitanecon.[1] Tiu enmigrad-reforma leĝaro estis priskribata de aktivistoj kiel severe difekta, donante plian monon por deportado kaj pli militecigante la Usonan socion. La endoso okazis tagojn post evento, kiam ĝi antaŭmalhelpis kviran enmigrintan aktiviston diskuti sian juran staton en manifestacio ĉe la Supera Kortumo, pro kiu mistraktado HRC tiam publike pardonpetis. The Huffington Post priskribis la agadon de HRC kiel makiavela, "ŝajnigante la reformon de enmigradaj leĝoj kiel gejsubtenaj por amasigi GLAT-an subtenon kaj kovri la severajn problemojn pri la leĝaro."[2]

En 2012 oni akuzis la ministron pri civitaneco kaj enmigrado de Kanado, Jason Kenney, pri makiavela uzado de la GLAT-a komunumo post kiam retpoŝta mesaĝo kun la titolo "LGBT Refugees from Iran" (GLAT-aj rifugintoj el Irano) estis sendita al miloj da kanadanoj. La mesaĝo enhavis pluajn lastajn komentojn de John Baird, la ministro pri fremdaj aferoj, pri la starpunkto de Kanado kontraŭ la persekutado kaj almarĝenigo de gejoj, lesbaninoj, kaj virinoj ĝenerale tra la mondo. Grupo de aktivistoj pretendis, ke ĝi "estas malbona klopodo pinkwash (kovri per subteno de la GLAT-a komunumo) la evidentan deziron de la Konservisma Partio kuraĝigi militon kontraŭ Irano."[3]

Publikaj rilatoj de la Israela registaro

Anarki-kvira kolektivo Maŝpricot kondukas "mortmanifestacion" kontraŭ makiavela Israela uzado de sia GLAT-a komunumo kaj la samseksemonormigaj prioritatoj de la GLAT-subtena centro en Telavivo.

Multaj aktivistoj por la liberigo de Palestino argumentas, ke la publik-rilataj klopodoj de la Israela registaro ekspluatas kaj Islamofobion, kaj la ideon pri Israelo kiel GLAT-amika, por antaŭenigi publikan percepton pri Israelo kiel "moderna demokratio," "sekura loko por investado," kaj "turisma destino kun la suno kaj la sablo."[4] En aŭgusto 2011, The Jerusalem Post raportis, ke la Fremda Ministro reklamis Gejan Israelon kiel parton de siaj klopodoj kontraŭi la "negativajn stereotipojn," kiujn maldekstraj usonanoj kaj eŭropanoj supoze havas pri Israelo.[5] Aktivistoj por la rajtoj de palestinanoj kiel Jasbir Puar, asocia profesoro pri virinaj kaj genraj studoj en Rutgers University, citas la Israelan komparadon inter GLAT-aj rajtoj en Israelo kaj la okupitaj Palestinaj teritorioj kiel makiavela. Citante WorldPride, kiun Jerusalemo (okupata de Israelo kontraŭ internacia juro) gastigis en 2006, ŝi verkis: "Inter tutmondaj gejaj kaj lesbaj organizoj, gej-amikeco estas moderna, mondcivitaneca, evoluita, unuamondeca, okcidenta, kaj demokratia."[6] Joseph Massad, asocia profesoro pri modernaj Arabaj politiko kaj intelekta historio en Columbia University, verkis, ke la Israela registaro "insistadas reklami kaj troigi siajn antaŭnelongajn gajnojn pri GLAT-aj rajtoj ... por malatentigi la internacian komunumon pri siaj malobservoj kontraŭ la rajtoj de la palestina popolo."[7][8]

En la eseo "Ok demandoj, kiuj jam tedas Palestinajn kvirojn" skribis Ghaith Hilal pri la demando, ĉu Israelo donas sekuran havenon al Palestinaj kviroj:[9]

Citaĵo
 Of course it does: the apartheid wall has sparkly pink doors lining it, ready to admit those who strike a fabulous pose. In fact, Israel built the wall to keep Palestinian homophobes out and to protect Palestinian queers who seek refuge in it.

But seriously: “Israel” creates refugees; it does not shelter refugees. There has never been a case of a Palestinian — a descendant of a family or families who were forcibly displaced, sometimes massacred, often thrown in jail without charge — magically transcending the living legacy of this history to find him or herself granted asylum in “Israel” — the state that committed these atrocities.

If some people manage to cross the wall and end up in Tel Aviv, they are considered “illegal.” They end up working and living in horrible conditions, trying to avoid being arrested. 
  Ho, kompreneble jes: la aparteca muro havas sur ĝi trembrilantajn rozkolorajn pordojn, pretaj por akcepti ĉiun, kiu faras gejan pozon. Fakte, Israelo konstruis la muron por bari Palestinajn homofobojn kaj protekti Palestinajn kvirojn, kiuj petas rifugon.

Sed serioze: "Israelo" kreas rifugintojn; ĝi ne ŝirmas rifugintojn. Neniam okazis, ke Palestinano — posteulo de familio aŭ familioj, kiuj estis perforte dislokitaj, foje amasmurditaj, ofte malliberigitaj en prizonoj sen akuzo — magie transiris el la vivanta heredaĵo de tiu historio por trovi sin dotata kun azilo en "Israelo" — la ŝtato, kiu faris tiujn krimegojn.

Se iuj sukcesas transiri la muron kaj trovas sin en Telavivo, oni konsideras ilin "kontraŭleĝaj." Ili laboras kaj vivas en teruraj kondiĉoj, penante eviti areston. 
— Ghaith Hilal, "Eight questions Palestinian queers are tired of hearing"

Kvankam organizoj kiel Jewish Voice for Peace ("Juda voĉo por paco") nomas makiavela la Israelan uzadon de sia GLAT-a komunumo,[10] kaj kvankam anoj de la Israela GLAT-a komunumo mem vaste akuzas sian registaron pri makiavela uzado de ili,[11] subtenantoj de Israelo kiel Alan Dershowitz tamen pretendas, ke tiuj akuzoj estas antisemitaj kaj nomas bigotoj tiujn, kiuj faras ilin.[12][13][14]

Firmaa merkatiko

Oni akuzis klopodantojn amasigi publikan subtenon por la Naftodukto Keystone, kiu plu malposedigos indiĝenajn naciojn de sia tero por transporti Kanadan oleon tra Usonon, pri makiavela uzado de la GLAT-a komunumo pro sia argumento, ke la projekto meritas subtenon surbaze de komparo inter la GLAT-aj rajtoj en Kanado kaj tiuj en aliaj ole-produktantaj ŝtatoj.[15] La reklamado ĉe OpecHatesgays.com (kies URL signifas, "OPEL malamas gejojn") titolas sian prezantadon: "Komparu Kanadan Etikan Oleon al OPEL-a konflikta oleo."[16]

En 2014, BP komencis "GLAT-an karieran eventon," movon vaste kritikatan kiel makiavelan klopodon kovri la konduton, kiu kondukis al la ekokatastrofo en la Meksika Golfo en 2010, priskribite kiel "la plej severa ekologia katastrofo, kiun usono iam ajn alfrontis."[17]

En Aŭstralio kreskas zorgo pri la varigado de gejaj rajtoj fare de transnaciaj firmaoj.[18]

Ekstremaj dekstraj movadoj

Koalicio organizita de diversaj popularaj ekstrem-dekstraj movadoj en Eŭropo, kiel la English Defence League (EDL), manifestaciis konkure kun observoj de la GLAT-fiera semajno en Helsinki kaj Stockholm en julio kaj aŭgusto 2012.[19][20] En intervjuo por Radio Svedio, la sveda verkisto kaj aktivisto Lisa Bjurwald diris, ke la EDL ekspluatis fier-eventojn en la Unuiĝinta Reĝlando per atentigo al Islama homofobio, kaj nomis tion klopodo dividi kaj konkeri GLAT-ajn personojn kaj Islamanojn, kiuj ambaŭ estas delongaj malamikoj de la okcidenta ekstrema dekstro.[20]

Interseksa movado

Zwischengeschlecht priskribis agadon antaŭenigi egalecan aŭ rajtan leĝofaradon, sen forbari devigajn "mutilojn de la seksorganoj" de interseksuloj kiel makiavelan uzadon de la GLAT-a komunumo por kovri krimojn kontraŭ interseksuloj.[21] La organizo antaŭe atentigis evitemajn registarajn diraĵojn, kiuj miksas la malsamajn aferojn de interseksaj, transseksaj, kaj GLAT-aj personoj anstataŭ adresi difektajn praktikojn kontraŭ infanoj.[22]

Organisation Intersex International Australia atentigis kontraŭdirajn diraĵojn de aŭstraliaj registaroj, supozigante ke la digno kaj rajtoj de GLATI (GLAT kaj interseksaj) personoj estas rekonataj dum, samtempe, daŭras difektado de interseksaj infanoj.[23]

Internaciaj disputoj

Stephan Lefebvre el la Center for Economic and Policy Research rimarkis, kiel la Obama administrantaro, sekvita de la usonaj amaskomunikiloj, kritikis la Rusian neprovizon de la rajtoj de GLAT-aj homoj. Li komparis tiun kun la nekritikado de Usono kontraŭ la same severaj kaj iukaze multe pli severaj malobservoj de GLAT-aj rajtoj fare de usonaj aliancanoj kiel Honduro, Saŭda Arabio, kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, kune kun la neagnoskado de la usona registaro pri la progreso de Kubo pri GLAT-aj rajtoj. En lia analizo, tio konsistigas pinkwashing, kiun li difinas kiel "intenca elstarigo de subteno por GLAT-aj rajtoj kun ignoro aŭ minimumigo de aliaj gravaj homrajtaj aferoj."[24] Laurie Penny, verkisto kaj feminisma aktivisto, komparis la agojn de tiuj, kiuj kritikas la GLAT-an politikon de Rusio dum la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio, kontraŭ ilia silento pri homofobiaj agoj ĉe la limoj de iliaj propraj landoj. Ŝi skribis:[25]

Dum okcidentaj nacioj defie prezentas la ĉielarkan flagon al la vizaĝo de Rusio, veraj lesbaj, gejaj, ambaŭseksemaj, kaj transgenraj personoj estas atencataj kaj mistraktataj ĉe iliaj landlimoj, kiam ili alvenis por serĉi azilon. Subtenado de la rajtoj de GLAT-aj personoj estu tutmonde laŭdata, sed se tiu sento estas pli ol makiavela, ĝi estu sekvata de aŭtentika agado hejme.[25]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Immigration.
  2. "How Pinkwashing Masks the Retrograde Effects of Immigration Reform", 15 June 2013.
  3. "Critics accuse Kenney of 'pinkwashing' in targeted emails".
  4. Avraham, Eli. (2009), "Marketing and managing nation branding during prolonged crisis: The case of Israel". Vol. 5, 3, pp. 202–212.
  5. "Foreign Ministry promoting Gay Israel", The Jerusalem Post. Kontrolita March 22, 2014.
  6. Puar, Jasbir, "Israel's gay propaganda war", The Guardian, 1 July 2010. Kontrolita March 22, 2014.
  7. Kaufman, David, "Is Israel Using Gay Rights to Excuse Its Policy on Palestine?", May 13, 2011. Kontrolita January 26, 2015.
  8. "'Stop using Palestinian gays to whitewash Israel's image'", Haaretz, October 1, 2009. Kontrolita January 26, 2015.
  9. Ghaith Hilal (27). Eight questions Palestinian queers are tired of hearing (angle). Electronic Intifada. Alirita la 20-a de aŭgusto 2016.
  10. Pinkwashing. Jewish Voice for Peace. Alirita 24-a de septembro 2016.
  11. Eisner, Shiri. BDS, LGBT, and Why You Should Care About Pinkwashing (20-a de julio 2011). Alirita 24-a de septembro 2016.
  12. "The Pinkwashing Campaign Against Israel: Another Conspiracy Theory". Kontrolita March 22, 2014.
  13. Dershowitz, Alan, "The Next Hate Fest", New York Post. Kontrolita December 29, 2014.
  14. "Trustee Blasts CUNY Anti-Israel 'Homonationalism and Pinkwashing' Conference", June 8, 2012. Kontrolita January 26, 2015.
  15. Michaelson, Jay, "How Canadian Oilmen Pinkwash the Keystone Pipeline", December 28, 2014. Kontrolita December 29, 2014.
  16. Compare Canadian Ethical Oil to OPEC conflict oil.. OpenHatesGays. Alirita December 29, 2014.
  17. Wilkins, Naomi. BP reach for the pinkwash with 'LGBT Careers Event'. Bright Green (November 11, 2014). Alirita January 25, 2015.
  18. Stark, Jill. "Pink washing": marketing stunt or corporate revolution? (June 7, 2015).
  19. (2014) In the Tracks of Breivik: Far Right Networks in Northern and Eastern Europe, p. 12.
  20. 20,0 20,1 "Queers against Pinkwashing reject Counter Jihad", 3 August 2012. Kontrolita 27 January 2015.
  21. “Intersex legislation” that allows the daily mutilations to continue = PINKWASHING of IGM practices. Zwischengeschlecht (28-a de aŭgusto, 2016).
  22. TRANSCRIPTION > UK Questioned over Intersex Genital Mutilations by UN Committee on the Rights of the Child - Gov Non-Answer + Denial. Zwischengeschlecht (26-a de majo 2016).
  23. Submission: list of issues for Australia’s Convention Against Torture review. Organisation Intersex International Australia (June 28, 2016).
  24. Lefebvre, Stephan. Foreign Policy Pinkwashing: Russia's New Law and Continuing Violence in Honduras. Center for Economic and Policy Research (16 August 2013). Alirita 25 January 2015.
  25. 25,0 25,1 "Less homophobic than Russia? It's not something to give yourself a medal for".

Ŝablono:Traduko