Iguacuo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
;plibonigoj
Linio 122: Linio 122:
| notoj =
| notoj =
}}
}}
'''Igvasuo'''<ref>http://vortaro.brazilo.org/vtf/dic/ee_f.htm</ref><ref>http://esperanto-mg.com.br/arquivos/esperantigo-tulioflores.pdf</ref> aŭ''' Igŭasuo'''<ref>Laŭ "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Erich-Dieter Krause, paĝo 672, kapvorto "Iguaçu"</ref>, (portugale: ''Cataratas do Iguaçu''; hispane: ''Cataratas del Iguazú''), estas granda [[akvofalo]] situanta je 80% en [[Argentino]] kaj je 20% en [[Brazilo]]. Ĝi altas 72 metrojn kaj havas 150–300 falojn, depende de kiom rapide la [[Rivero Iguazuo]] moviĝas.


'''Igvasuo'''<ref>http://vortaro.brazilo.org/vtf/dic/ee_f.htm</ref><ref>http://esperanto-mg.com.br/arquivos/esperantigo-tulioflores.pdf</ref> aŭ''' Igŭasuo'''<ref>Laŭ "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Erich-Dieter Krause, paĝo 672, kapvorto "Iguaçu"</ref>, (portugale: ''Cataratas do Iguaçu''; hispane: ''Cataratas del Iguazú''), estas granda [[akvofalo]] situanta en [[Sudameriko]] ĉe landlimo inter Argentino kaj Brazilo (80% en [[Argentino]] kaj 20% en [[Brazilo]]), proksimume de la [[hidroelektra centralo]] [[Itajpuo]] en distanco de ĉirkaŭ 20 Km. Ĝi altas 72 metrojn kaj enhavas apartigeblajn 150–300 falojn, depende de na kiom da akvo [[Rivero Iguazuo]] kondukas. Apartaj faloj troviĝas plejparte unu apud la alia, sed eblas ankaŭ montri duŝtupajn aŭ treŝtupajn kaskadojn.
Ĝi estas [[Monda Naturheredaĵo de Unesko]].


La akvofaloj estas apud la [[hidroelektra centralo]] [[Itajpuo]].
Ĝi estas [[Monda Naturheredaĵo de Unesko]].


== Kaskadego Iguazu ==
== Kaskadego Iguazu ==

Kiel registrite je 11:20, 30 mar. 2017

Igvasuo
hispane: Cataratas del Iguazú, portugale: Cataratas do Iguaçu
akvofalo
Akvofaloj Igvasuo
Landoj Ŝablono:Flagicon Argentino (80%), Ŝablono:Flagicon Brazilo (20%)
Provinco Provinco de Misiones Argentino
Subŝtato Paranao Brazilo
Trafalejoj 275
Naciaj parkoj Nacia Parko Iguazú Argenitino, Nacia Parko Iguaçu Brazilo
Tipo de akvofalo Katarakto
Rivero Igŭasuo
Situo Igŭasuo
 - koordinatoj 25° 41′ 43″ S 54° 26′ 12″ U / 25.69528 °S, 54.43667 °U / -25.69528; -54.43667 (mapo)
Alteco 82 m
Trafluo
 - mezproksima 6 500 /s
Por publiko alireblaj
Plej facila aliro Puerto Iguazú argentina flanko
Foz do Iguaçu brazila flanko
Malkovrinto Álvar N. Cabeza de Vaca eŭropa malkovrinto
 - dato 1541
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Iguazu Falls
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Regiono Latina Ameriko
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Iguazu Falls
Retpaĝo: www.cataratasdoiguacu.com.br/,%20https://iguazuargentina.com/

Igvasuo[1][2] Igŭasuo[3], (portugale: Cataratas do Iguaçu; hispane: Cataratas del Iguazú), estas granda akvofalo situanta en Sudameriko ĉe landlimo inter Argentino kaj Brazilo (80% en Argentino kaj 20% en Brazilo), proksimume de la hidroelektra centralo Itajpuo en distanco de ĉirkaŭ 20 Km. Ĝi altas 72 metrojn kaj enhavas apartigeblajn 150–300 falojn, depende de na kiom da akvo Rivero Iguazuo kondukas. Apartaj faloj troviĝas plejparte unu apud la alia, sed eblas ankaŭ montri duŝtupajn aŭ treŝtupajn kaskadojn.

Ĝi estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Kaskadego Iguazu

Trafluinte de Kuritibo (Brazilo) pli ol 1300 kilometrojn da brazila teritorio, la rivero Iguazú, 15 kilometrojn antaŭ enflui la riveron Paraná, akiras mondan famon pro sia imponega katarakto. Tiu malsuprenĵetiĝas ĉe la 25a grado de suda latitudo. Do abundas tropika vegetaĵaro, kiu nun troviĝas sub ŝtata naturprotektado kaj ĉirkaŭas la belegan vidindejon malkovritan en 1541-42 de la hispano Alvar Núnez Cabeza de Vaca („Bovin-kapulo'). 275 akvofaloj, kelkaj el ilí falantaj preskaü 90 metrojn, estas admirataj tie de miloj da turistoj, kiuj daŭre alveturas. La akvofalara duoncirklo etendiĝas tra 2700 metroj, krucante la limon inter Argentino kaj Brazilo. Do la multnombraj videmuloj devas trairi la limkontrolon por ĝui la tuton de la grandioza spektaklo.

La rivero Iguazú ĵetas normale 1700 kubajn metrojn da akvo sekunde tra siaj kaskadegoj, kies roka arkitekturo estiĝis antaü 50 milionoj da jaroj. Sed laü la meteologiaj kondiĉoj tiu flukvanto ege malsamas. Laüdire en la jaro 1978 la fluejo preskaŭ sekiĝis kaj la fama katarakto seniluziigis la vizitantojn. Male antaŭ iom da tempo pro fortegaj pluvoj la rivero multobliĝis tiom, ke ĝia akvokvanto superis 30 000 kubajn metrojn sekunde. La akvonivelo suprenirinte kelkajn metrojn detruis parton de la pontvojoj, kiuj en la argentina flanko kondukas la turistojn ĝis Garganta del Diablo („Gorĝo de I' Diablo'). Tie akvofalegoj, unu vide al la alia, malsuprenĵetiĝas en tondranta truego.

Per motorboatoj la videmuloj nun trairas la mankantajn partojn de la pontovojo por admiri ekde sekura platformo la sovaĝan spektaklon de la bruegantaj akvoj. Personoj, kiuj vidis la katarakton de Niagara (Usono), asertas ke tiu de Iguazú estas pli impona.

Oni surpriziĝas vidi inter la homoj strangan mambeston petantan nutraĵojn. Tiuj coatí alvenas propravole de la arbaro por profiti siamaniere de la turisma konjunkturo, kiel la flugkompanioj, la busoj, la hoteloj, komercistoj kaj tiel plu.

Bildigoj en filmo

La akvofaloj estis filmitaj en kelkaj filmoj, inkluzive de:

Fotoj


Igvasuo
Igvasuo
Panoramo de la akvofaloj
Panoramo de la akvofaloj

Referencoj

  1. http://vortaro.brazilo.org/vtf/dic/ee_f.htm
  2. http://esperanto-mg.com.br/arquivos/esperantigo-tulioflores.pdf
  3. Laŭ "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Erich-Dieter Krause, paĝo 672, kapvorto "Iguaçu"

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube