Ab urbe condita: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{kursiva titolo}} |
|||
[[Dosiero:Livius - Ab urbe condita, nel anno MCCCCLXXXXIII adi XI del mese di febraio - 2399185 S.jpg|eta|''Ab urbe condita'', 1493]] |
[[Dosiero:Livius - Ab urbe condita, nel anno MCCCCLXXXXIII adi XI del mese di febraio - 2399185 S.jpg|eta|''Ab urbe condita'', 1493]] |
||
'''Ab urbe condita''' {{prononco|ab URbe KONdita}} ([[latina lingvo|latine]]: "ekde kiam la urbo estis fondita") estis la nul-punkto de la [[Romio|romia tempokalkulo]]. Ĝi rilatas al la legenda fondo de [[Romo]] en la jaro [[-753|753 antaŭ nia epoko]]. |

Kiel registrite je 20:45, 17 apr. 2017
Ab urbe condita [ab URbe KONdita] (latine: "ekde kiam la urbo estis fondita") estis la nul-punkto de la romia tempokalkulo. Ĝi rilatas al la legenda fondo de Romo en la jaro 753 antaŭ nia epoko.
Ab urbe condita estas verko de la romia verkisto Tito Livio. Restas tridek kvin libroj (el kiuj pluraj estas nekompletaj) traktantaj la periodon ekde la urba fondaĵo al 292 a.K. kaj ekde 219 a.K. al 168 a.K.. Krom malmultaj fragmentoj, la aliaj libroj tute perdiĝis. Tamen lia historio estas grava fonto por modernaj historiistoj.
Tito Livio ne pretendis fari originalajn esplorojn, sed bazis sian verkon sur antaŭaj historioj kaj kronikoj. Rilate la fruan historion de Romo, li ne klopodis distingi fakton de legendo. Li verkis en relative simpla latina stilo. Kiel aliaj antikvaj historiistoj, li inkluzivis fikciajn paroladojn.