Izoftalata acido: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Aldonado de {{Tabela informkesto|Informkesto kemia substanco}}
Linio 68: Linio 68:


== Uzoj ==
== Uzoj ==
Aromataj dukarboksilataj acidoj, sub la formo de acilaj kloridoj (R-C=OCl), uzatas kiel antaŭaĵoj al komerce gravaj polimeroj, ekzemple de fajrorezista materialo konata kiel Nomex<ref>[https://books.google.com.br/books?id=QNMsnUbxvsIC&pg=PA153&dq=Nomex&hl=pt-BR&sa=X&ved=0ahUKEwi1y42P-7zJAĥDgpAKHSrQC-4Q6AEIRTAD#v=onepage&q=Nomex&f=false Handbook of Fiber Science and Technology Volume 2: High Technology ..., Parte 3], Menachem Lewin, Jack Preston</ref>. Kiam miksitaj kun [[tereftalata acido]], tiam izoftalata acido uzatas en produktado de [[rezino]]j plastaj boteloj por trinkaĵoj. La altplenuma polimero, poli-benzimidazolo estas produktata ekde izoftalata acido. Ankaŭ, la acido uzatas kiel grava krudmaterialo en la produktado de izolado-materialoj.
Aromataj dukarboksilataj acidoj, sub la formo de acilaj kloridoj (R-C=OCl), uzatas kiel antaŭaĵoj al komerce gravaj polimeroj, ekzemple de fajrorezista materialo konata kiel Nomex<ref>[https://books.google.com.br/books?id=QNMsnUbxvsIC&pg=PA153&dq=Nomex&hl=pt-BR&sa=X&ved=0ahUKEwi1y42P-7zJAĥDgpAKHSrQC-4Q6AEIRTAD#v=onepage&q=Nomex&f=false Handbook of Fiber Science and Technology Volume 2: High Technology ..., Parte 3], Menachem Lewin, Jack Preston</ref>. Kiam miksitaj kun [[tereftalata acido]], tiam izoftalata acido uzatas en produktado de [[rezino]]j plastaj boteloj por trinkaĵoj. La altplenuma polimero, poli-[[benzimidazolo]] estas produktata ekde izoftalata acido. Ankaŭ, la acido uzatas kiel grava krudmaterialo en la produktado de izolado-materialoj.


== Izomeroj ==
== Izomeroj ==

Kiel registrite je 23:42, 27 apr. 2017

Izoftalata acido
Kemia strukturo de la
Izoftalata acido
3D Kemia strukturo de la
Izoftalata acido
Kemia formulo
C6H4(COOH)2
Alternativa(j) nomo(j)
1,3-benzenodukarboksilata acido
CAS-numero-kodo 121-91-5
ChemSpider kodo 8182
PubChem-kodo 8496
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka kristala solido
Mola maso 166,14 g mol−1
Denseco 1526 g/cm3
Fandopunkto 348,5 °C (sublimiĝas)
Solvebleco Akvo:0,12 g/L
Acideco (pKa)
  • 3,62
  • 4,60
Merck Index
  • 14,5197
  • 15,5243
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/37/38
Sekureco S24 S25 S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero

Izoftalata acido, hidrogena izoftalatoC6H4(COOH)2 estas organika kombinaĵo, senkolora aŭ blanka solido kaj izomero de la ftalata acido kaj tereftalata acido. Izoftalata acido estas blankaj kristaloj kiuj sublimiĝas ĉe 345 °C kaj estas malmulte solvebla en akvo, alkoholo kaj acetata acido.

Ĝi estas preparebla per oksidado de meta-ksileno en ĉeesto de kromiata acido aŭ pere de fandiĝo de kalia meta-sulfobenzoato aŭ meta-bromobenzoato kaj kalia formiato.[1] Izoftalata acido havas bonegajn plenumkarakterizaĵojn inklude de bonega malmoleco, koroda kaj makula rezistadoj, hidrolize stabila, kaj alte uzata en industriaj farbokovraĵoj.

Sintezo

  • Izoftalata acido produkteblas per oksidado de m-ksileno pere de kobalto-mangana katalizilo:
  +  3 O2       +  2 H2O
  • Bilionoj da kilogramoj de izoftalata acido produkteblas ĉiujare per oksidado de meta-ksileno en la ĉeesto de kromiata acido kiel oksidiganto aŭ pere de kobalto-mangana katalizilo. En la laboratorio, kromiata acido uzatas kiel oksidiganto. Ĝi same estigeblas per fandado de kalia meta-sulfobenzoato aŭ meta-bromobenzoato kaj kalia formiato. Tereftalata acido same formiĝas en ĉi-lasta kazo.

La baria salo, same kiel ĝia heksahidrato, estas tre solvebla, kaj tio uzatas por diferencigo inter ftalata kaj tereftalata acidoj. La uvitata acido aŭ 5-metila-izoftalata acido, prepareblas per oksidigo de la mezitileno aŭ kondensiĝo de la piroracemata acido kun baritakvo.

Uzoj

Aromataj dukarboksilataj acidoj, sub la formo de acilaj kloridoj (R-C=OCl), uzatas kiel antaŭaĵoj al komerce gravaj polimeroj, ekzemple de fajrorezista materialo konata kiel Nomex[2]. Kiam miksitaj kun tereftalata acido, tiam izoftalata acido uzatas en produktado de rezinoj plastaj boteloj por trinkaĵoj. La altplenuma polimero, poli-benzimidazolo estas produktata ekde izoftalata acido. Ankaŭ, la acido uzatas kiel grava krudmaterialo en la produktado de izolado-materialoj.

Izomeroj

Izoftalata acido estas unu el la tri izomeroj de la benzenokarboksilata acido, estante aliaj la ftalata acido kaj la tereftalata acido.

  ftalata acido     izoftalata acido     tereftalata acido
  (orto-ftalata acido)     (meta-ftalata acido)     (para-ftalata acido)

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj