Natria nitrito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Aldonado de {{Tabela informkesto|Informkesto kemia substanco}}
Neniu resumo de redakto
Linio 30: Linio 30:
|[[Aspekto]]||Blanka aŭ iomete flaveca solido
|[[Aspekto]]||Blanka aŭ iomete flaveca solido
|-
|-
|[[Mola maso]]||68,9953 g mol<sup>−1</sup>
|[[Molara maso]]||68,9953 g mol<sup>−1</sup>
|-
|-
|[[Simplified molecular-input line-entry system|Smiles]]||N(=O)[O-].[Na+]
|[[Simplified molecular-input line-entry system|Smiles]]||N(=O)[O-].[Na+]

Kiel registrite je 20:08, 28 apr. 2017

Natria nitrito
Kemia strukturo de la
Natria nitrito
3D Kemia strukturo de la
Natria nitrito
Blankaj kristaloj de
natria nitrito
Kemia formulo
NaNO2
CAS-numero-kodo 7632-00-0
ChemSpider kodo 22689
PubChem-kodo
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka aŭ iomete flaveca solido
Molara maso 68,9953 g mol−1
Smiles N(=O)[O-].[Na+]
Denseco 2,168 g/cm3
Refrakta indico| 1,65
Fandopunkto 271 °C (520 °F; 544 K)
(malkomponiĝas ĉe 320 °C)
Solvebleco
  • Akvo:71.4 g/100 mL (0 °C)
  • 84.8 g/100 mL (25 °C)
  • 160 g/100 mL (100 °C)
Solvebleco
Acideco (pKa)
Mortiga dozo (LD50)
  • 180 mg/kg (muso, buŝa)
  • 71 mg/kg (homoj, buŝa)
Sparka temperaturo 489 °C (912 °F; 762 K)°C
Nutro-aldonaĵo E250
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R25 R50
Sekureco S(S1/2) S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero

Natria nitrito, nitrito de natrioNaNO2 estas neorganika komponaĵo de natrio kaj nitrita acido, blanka aŭ flaveca kristala pulvoro, tre solvebla en akvo kaj higroskopa. Ĝi uzatas kiel antaŭilo de variaĵo da organikaj kombinaĵoj, samkiel farmaciaĵoj, tinkturoj, pesticidoj, sed ĝi estas ĉefe konata kiel nutro-aldonaĵo por evitadi botulismon.

Sintezo

Reakcioj

  • Supra ol 330 °C natria nitrito malkomponiĝas (en la aero) al natria oksido, nitrogena oksido kaj nitrogena duoksido:
  • La nitrogena duoksido povas deturniĝi al kondensilo aŭ aparato por frakcia distilado por reakcii kun akvo, estigante nitratan acidon:

Toksologio

Kvankam ĉi-kemiaĵo preventas bakteridiskreskon, ĝi povas esti toksa el altaj dozoj por bestoj kaj homoj. Mortiga dozo por ratoj kuŝas ĉirkaŭ 180 mg/kg kaj por homoj 71 mg/kg, signifante ke 65-kg homo konsumanta pli ol 4,6 g da natria nitrito povas rezulti en morto.

Por preventi toksecon, natria nitrito, (miksita kun salo) komerce trovebla kiel nutro-aldonaĵo, ricevas rozkoloran pigmenton por eviti konfuzon kun la kuirsalo aŭ sukero. Nitritoj okazas nature en vegetaloj laŭ signifoplenaj kvantoj.

Tamen, esploroj faritaj en Portugalio trovis reziduajn nitritajn nivelojn en 34 specimenoj de vegetaloj, inklude de malsamaj variaĵoj da brasikoj, laktuko, spinaco, petroselo kaj rapoj, en niveloj kiuj varias inter 1,1 kaj 57 mg/kg, ekzemple de blankaj florbrasikoj (3,49 mg/kg) kaj verdaj florbrasikoj (1,47 mg/kg). Bolado de vegetaloj malpliigas nitratojn, sed ne nitritojn.

Freŝa viando enhavas 0,4-0,5 mg/kg da nitritoj kaj 4-7 mg/kg da nitratoj (10-30 mg/kg da nitrato en viandoj peklitaj). La ĉeesto de nitritoj en bestohistoj estas metabola konsekvenco de nitrata oksido, kiu estas grava neŭrotransmisiilo. Nitrata oksido povas esti rekreita ekde nitrata-oksida sintazo per uzo de arginino aŭ ekde ingestita nitrato aŭ nitrito.

Kanceraj efektoj

La ĉefa prizorgo rilate al natria nitrito estas la formado de kancerogenaj nitrozaminoj kiam viandoj estas tro kuiritaj aŭ tro rostitaj. Tiaj kancerogenaj nitrozaminoj povas ankaŭ estiĝi pere de reakcio de nitrito kaj sekundaraj aminoj sub acidaj kondiĉoj (tiel kiel okazas en la homa stomako), kaj ankaŭ dum la peklaj procezoj uzataj por viandokonservado. Dietaj fontoj de nitrozaminoj inkludas viandojn peklitajn per natria nitrito samkiel sekigitajn saligitajn fiŝojn.

En 1920, iu signifoplena ŝanĝo en la praktikoj pri viandopeklado rezultis en malpliigo da 69% en la averaĝa nitrita enhavo. Ĉi-evento antaŭas la komencon de drasta malkresko[1] rilate al mortoj pri intestokancero en Usono. En 1970, oni malkovris ke askorbata acido, iu antioksidanto, inhibas nitrozaminan formiĝon. Konsekvence, aldono de minimume 550 ppm da askorbata acido necesas en viandoj manufakturitaj en Usono.

Kelkfoje, fabrikantoj uzas eritorbatan acidon, iu pli malaltkosta, sed tre efika izomero de la askorbata acido. Krom tio, kelkaj fabrikantoj inkludas alfa-tokoferolon por inhibi produktadon de nitrozamino. Alfa-tokoferolo, askorbata acido kaj eritorbata acido, ĉiuj inhibas nitrozaminan produktadon pro iliaj oksidiĝo-reduktiĝaj proprecoj.

Askorbata acido, ekzemple, estigas dehidroaskorbata acido, kiam oksidita, kiu, en ĉeesto de nitrozonio(N≡O+), iu potenca nitrozigagento formita ekde natria nitrito, malpliigas la nitrozonion al nitrata oksido. La nitrozonia jono estigita en acidaj nitritaj solvaĵoj ordinare misnomiĝas nitroza anhidrido, iu malstabila nitrogena oksido kiu ne ekzistas eksperimente.

Troa konsumo de natritoj asociiĝas al krizoj da seriozaj kapdoloroj al individuoj kiuj jam suferas pri tio. Iu esploro trovis rilaton inter ofta alta ingestado de peklitaj viandoj kun rozkolora salo[2] kaj la kronike obstrukciva pulma malsano. Esploristoj asertas ke altaj kvantoj da nitritoj en viandaĵoj respondecas, tamen, la teamo ne pruvis la nitritan teorion. Krom tio, la studoj ne elmontris ke la nitritoj aŭ peklitaj viandoj kaŭzas altajn nivelojn da pulmaj malsanoj, ili nur asocias. La esploristoj nur indikas multajn riskofaktorojn, sed ili komentis ke ili ne povas forigi ĉiujn nemezureblajn kaŭzojn rilate al la kronike obstrukciva pulma malsano.

Literaturo

Referencoj