En okcidento nenio nova: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:


== La Esperanto-traduko ==
== La Esperanto-traduko ==
Jam fine de la sama jaro, nome la 18-an de decembro 1929, aperis la Esperanto-traduko, "el germana lingvo trad. de kvar", ĉe la eldonejo [[Heroldo de Esperanto]] en [[Kolonjo]] (252 p.). Estas rimarkinda kaj malofta escepto, ke libro furoranta en la nacia libro-merkato tiel rapide ankaŭ estis disponebla en [[Esperantujo]]. Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1934) ĝi (la traduko, sed simile ankaŭ la originalo) estis la "plej granda libro-sukceso post la [[unua mondmilito]]". La numero de Heroldo de Esperanto de la 21-a de februaro 1930 (n-ro 8 (556)), du monatojn post la apero, ĉeftitolas: "Unua milo de l'libro de Remarque elĉerpita"<ref>Faksimilo en la aŭtobiografio de [[Teo Jung]], Ĉiu Ĉiun, 1979, p.&nbsp;218; la aliaj citaĵoj prenitaj el la sama fonto p. 217-218, 220</ref>. Kaj fakte la vendado grave stabiligis la financan situacion de la eldonejo Heroldo.
Jam fine de la sama jaro, nome la 18-an de decembro 1929, aperis la Esperanto-traduko, "el germana lingvo trad. de kvar", ĉe la eldonejo [[Heroldo de Esperanto]] en [[Kolonjo]] (252 p.). Estas rimarkinda kaj malofta escepto, ke libro furoranta en la nacia libro-merkato tiel rapide ankaŭ estis disponebla en [[Esperantujo]]. Laŭ ''[[Enciklopedio de Esperanto]]'' (1934) ĝi (la traduko, sed simile ankaŭ la originalo) estis la "plej granda libro-sukceso post la [[unua mondmilito]]". La numero de Heroldo de Esperanto de la 21-a de februaro 1930 (n-ro 8 (556)), du monatojn post la apero, ĉeftitolas: "Unua milo de l'libro de Remarque elĉerpita"<ref>Faksimilo en la aŭtobiografio de [[Teo Jung]], Ĉiu Ĉiun, 1979, p.&nbsp;218; la aliaj citaĵoj prenitaj el la sama fonto p. 217-218, 220</ref>. Kaj fakte la vendado grave stabiligis la financan situacion de la eldonejo Heroldo.


Restas neklare, kiuj estis la "kvar" tradukintoj. Sed oni rajtas supozi, ke la direktoro de Heroldo [[Teodor Jung|Teo Jung]] ludis iun rolon aŭ kuntradukinte aŭ kunordiginte. En sia aŭtobiografio li mem juĝas pri la traduko "eble iom tro rapide farita". Alia tradukinto probable estis [[Joseph Ferdinand Berger]], en 1929 redaktoro de Heroldo. Berger poste ankaŭ tradukis duan libron de Remarque, ''[[La Vojo Returne]]'', kiu tamen ne havis similan sukceson kaj laŭ Jung estis "mis-investo".
Restas neklare, kiuj estis la "kvar" tradukintoj. Sed oni rajtas supozi, ke la direktoro de Heroldo [[Teodor Jung|Teo Jung]] ludis iun rolon aŭ kuntradukinte aŭ kunordiginte. En sia aŭtobiografio li mem juĝas pri la traduko "eble iom tro rapide farita". Alia tradukinto probable estis [[Joseph Ferdinand Berger]], en 1929 redaktoro de Heroldo. Berger poste ankaŭ tradukis duan libron de Remarque, ''[[La Vojo Returne]]'', kiu tamen ne havis similan sukceson kaj laŭ Jung estis "mis-investo".

Kiel registrite je 07:46, 9 jun. 2017

Titolpaĝo de la unua germana eldono de 1929. La reklama subtitolo tekstas: "La libro de Remarque estas la monumento de nia nekonata soldato - skribita de ĉiuj mortintoj"

En Okcidento Nenio Nova, originala germana titolo Im Westen nichts Neues, estas kontraŭ-milita romano de Erich Maria Remarque aperinta en 1929. Jam dum la sama jaro ĝi estis tradukita en 26 lingvojn. En la jaro 2007 ekzistis eldonoj en pli ol 50 lingvoj, la vendokvantoj estas tutmonde pli ol 20 milionoj[1].

La Esperanto-traduko

Jam fine de la sama jaro, nome la 18-an de decembro 1929, aperis la Esperanto-traduko, "el germana lingvo trad. de kvar", ĉe la eldonejo Heroldo de Esperanto en Kolonjo (252 p.). Estas rimarkinda kaj malofta escepto, ke libro furoranta en la nacia libro-merkato tiel rapide ankaŭ estis disponebla en Esperantujo. Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1934) ĝi (la traduko, sed simile ankaŭ la originalo) estis la "plej granda libro-sukceso post la unua mondmilito". La numero de Heroldo de Esperanto de la 21-a de februaro 1930 (n-ro 8 (556)), du monatojn post la apero, ĉeftitolas: "Unua milo de l'libro de Remarque elĉerpita"[2]. Kaj fakte la vendado grave stabiligis la financan situacion de la eldonejo Heroldo.

Restas neklare, kiuj estis la "kvar" tradukintoj. Sed oni rajtas supozi, ke la direktoro de Heroldo Teo Jung ludis iun rolon aŭ kuntradukinte aŭ kunordiginte. En sia aŭtobiografio li mem juĝas pri la traduko "eble iom tro rapide farita". Alia tradukinto probable estis Joseph Ferdinand Berger, en 1929 redaktoro de Heroldo. Berger poste ankaŭ tradukis duan libron de Remarque, La Vojo Returne, kiu tamen ne havis similan sukceson kaj laŭ Jung estis "mis-investo".

Julio Baghy recenzis la verkon en Hungara Heroldo 1930, n-ro 3. (cit. laŭ Enciklopedio de Esperanto)

"La promesita objektiveco dronas en la rememoroj pri la milito kaj la verko prezentas elokventan akuzon, konfeson. La sangaj epizodoj, la drastaj scenoj, la lirikaj meditadoj efikas nur tie kaj sole tiel, kien kaj kiel la majstra plumo de la aŭtoro metis ilin."

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Im Westen nichts Neues, Kiepenheuer und Witsch, 27. Auflage 2007, ISBN 978-3-462-02731-0, Nachwort, S. 200: Im Westen nichts Neues ist in einer Gesamtauflage von mindestens 20 Millionen in 50 Sprachen verbreitet. (deutschsprachig)
  2. Faksimilo en la aŭtobiografio de Teo Jung, Ĉiu Ĉiun, 1979, p. 218; la aliaj citaĵoj prenitaj el la sama fonto p. 217-218, 220