Bosnoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
e Johan.Derks movis paĝon Bosnoj al Diskuto:Bosniakoj: Bosna popolo ne ekzistas au ĝi devus esti la kreaĵo de federalistoj en la tripopola lando de Kroatoj, Bosniakoj kaj Serboj. Internacie la nomo 'Bosniak' estas vaste akceptita.
e KuboF Hromoslav movis paĝon Diskuto:Bosniakoj al Bosnoj anstataŭigante alidirektilon: alinomo de artikolo reen al artikola nomspaco al origina nomo (pri la formo bonvolu diskuti en diskutpaĝo, ne alinomi artikolon al diskutpaĝo)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:38, 11 jun. 2017

Regionoj kun bosniaka plejmulto

Bosniakoj, bosne Bošnjaci/Бошњаци) estas sudslava popolo kiu loĝas ĉefe en Bosnio kaj Hercegovino kaj en la regiono Sandžak en Serbujo kaj Montenegro. Historie, la ĉefa kriterio por difini la naciojn en Bosnio estis la religio, kaj la bosniakoj estis la islamaj slavoj. Nuntempe la plej multaj bosniakoj estas sunaaj islamanoj, sed kelkaj estas ateistoj.

Estas ĉirkaŭ 3,2 milionoj da bosniakoj en la mondo, el kiuj ĉirkaŭ 2.200.000 loĝas en Bosnio kaj Hercegovino. 42% de la loĝantaro de Bosnio kaj Hercegovino estas bosniakoj. En la Federacio de Bosnio kaj Hercegovino, kiu estas unu el du entoj el kiuj konsistas Bosnio kaj Hercegovino, ili estas ĉirkaŭ 73% de la tuta loĝantaro.

La lingvo de la bosniakoj nomiĝas bosna lingvo. Ĝi estas preskaŭ sama kiel aŭ la serba aŭ la kroata lingvo, kvankam ĝi enhavas pli multajn vortojn devenantaj el la araba kaj la turka lingvo.