Gliro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e Kategorio:Mamuloj de Pollando aldonita uzante VarmaKato |
Moonbri (diskuto | kontribuoj) Ĝustigo de informoj pri aparteno de specio kaj genro. |
||
Linio 15: | Linio 15: | ||
|komunejo = |
|komunejo = |
||
}} |
}} |
||
'''Gliro''' (''Glis glis'') estas |
'''Gliro''' (''Glis glis'') estas [[ronĝulo]] en la familio [[gliredoj]] (''Gliridae''). Ĝi estas la sola nun vivanta specio en la genro ''Glis'' kaj la plej granda el ĉiuj gliredoj. |
||
== Priskribo == |
== Priskribo == |
||
Gliro havas je supra flanko helgrizbrunetan, grizan aŭ brungrizan felon. Ĝia malsupra flanko kaj ĝiaj vangoj estas blankaj. La vosto portas longajn harojn, estas dikfela kaj atingas longecon ĝis 15 cm. La kuna longeco de la kapo kaj trunko atingas 13 ĝis 19 cm. Ĉirkaŭ la okuloj videblas malhela ringo. |
Gliro havas je supra flanko helgrizbrunetan, grizan aŭ brungrizan felon. Ĝia malsupra flanko kaj ĝiaj vangoj estas blankaj. La vosto portas longajn harojn, estas dikfela kaj atingas longecon ĝis 15 cm. La kuna longeco de la kapo kaj la trunko atingas 13 ĝis 19 cm. Ĉirkaŭ la okuloj videblas malhela ringo. |
||
Dum la pariĝa sezono, kiu okazas post la vekiĝo en printempo, ĝi faras |
Dum la pariĝa sezono, kiu okazas post la vekiĝo en printempo, ĝi faras flutajn kaj kvikajn sonojn. La inoj naskas post 4,5 semajnoj tri ĝis sep idojn, kelkfoje eĉ dufoje jare. La idoj estas mamnutrataj proksimume unu monaton. |
||
== Manĝoj == |
== Manĝoj == |
||
Gliro manĝas arbajn semojn, ĉefe [[glano]]jn kaj [[fagonukso]]jn, fruktojn |
Gliro manĝas arbajn semojn, ĉefe [[glano]]jn, avelojn kaj [[fagonukso]]jn, fruktojn, arbajn ŝosojn, insektojn, birdidojn kaj ovojn. Ĉefe ĝi serĉas sian manĝon sur arboj. |
||
== Naturaj malamikoj == |
== Naturaj malamikoj == |
||
La naturaj malamikoj de |
La naturaj malamikoj de gliro estas [[arbara marteso|arbomarteso]] (''Martes martes'') kaj [[arbarstrigo|arbara strigo]] (''Strix aluco''). |
||
== Vivejo == |
== Vivejo == |
||
Gliro estas hejma de norda Hispanio, Greklando kaj Italio, tra Mezeŭropo ĝis la Urala montaro kaj malgranda Azio. En Irlando, Skandinavio kaj Anglio ĝi ne aperas, escepte de la ĉirkaŭaĵo de Londono. Ĝi tie vivas ĉefe en kverkaj kaj fagaj arbaroj, parkoj kaj frukto-ĝardenoj. Kelkfoje ĝi troviĝas ankaŭ en vitejoj. Ĝi moviĝas nur ĉirkaŭ 100 m ĉirkaŭ sia nesto, kiun ĝi konstruas en arbaj kaj subteraj kavoj. Dumtage ĝi dormas en kavaĵoj, rokaj fendoj kaj ofte ankaŭ en birdaj nestkestoj. |
|||
Ekde oktobro gliroj multope troviĝas en mem fositaj subteraj terkavoj, kie ili tradormas la vintron dum ĉirkaŭ sep monatoj. Kelkfoje ili eĉ dormas en domoj. La vintra dormo daŭras ĝis la fino de aprilo, ofte ĝis majo, ĉe malbona vetero eĉ ĝis la komenco de junio. |
Ekde oktobro gliroj multope troviĝas en mem fositaj subteraj terkavoj, kie ili tradormas la vintron dum ĉirkaŭ sep monatoj. Kelkfoje ili eĉ dormas en domoj. La vintra dormo daŭras ĝis la fino de aprilo, ofte ĝis majo, ĉe malbona vetero eĉ ĝis la komenco de junio. |
Kiel registrite je 07:57, 22 jun. 2017
Gliro | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Gliro (Glis glis)
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Glis glis (Linnaeus), 1766 | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Gliro (Glis glis) estas ronĝulo en la familio gliredoj (Gliridae). Ĝi estas la sola nun vivanta specio en la genro Glis kaj la plej granda el ĉiuj gliredoj.
Priskribo
Gliro havas je supra flanko helgrizbrunetan, grizan aŭ brungrizan felon. Ĝia malsupra flanko kaj ĝiaj vangoj estas blankaj. La vosto portas longajn harojn, estas dikfela kaj atingas longecon ĝis 15 cm. La kuna longeco de la kapo kaj la trunko atingas 13 ĝis 19 cm. Ĉirkaŭ la okuloj videblas malhela ringo.
Dum la pariĝa sezono, kiu okazas post la vekiĝo en printempo, ĝi faras flutajn kaj kvikajn sonojn. La inoj naskas post 4,5 semajnoj tri ĝis sep idojn, kelkfoje eĉ dufoje jare. La idoj estas mamnutrataj proksimume unu monaton.
Manĝoj
Gliro manĝas arbajn semojn, ĉefe glanojn, avelojn kaj fagonuksojn, fruktojn, arbajn ŝosojn, insektojn, birdidojn kaj ovojn. Ĉefe ĝi serĉas sian manĝon sur arboj.
Naturaj malamikoj
La naturaj malamikoj de gliro estas arbomarteso (Martes martes) kaj arbara strigo (Strix aluco).
Vivejo
Gliro estas hejma de norda Hispanio, Greklando kaj Italio, tra Mezeŭropo ĝis la Urala montaro kaj malgranda Azio. En Irlando, Skandinavio kaj Anglio ĝi ne aperas, escepte de la ĉirkaŭaĵo de Londono. Ĝi tie vivas ĉefe en kverkaj kaj fagaj arbaroj, parkoj kaj frukto-ĝardenoj. Kelkfoje ĝi troviĝas ankaŭ en vitejoj. Ĝi moviĝas nur ĉirkaŭ 100 m ĉirkaŭ sia nesto, kiun ĝi konstruas en arbaj kaj subteraj kavoj. Dumtage ĝi dormas en kavaĵoj, rokaj fendoj kaj ofte ankaŭ en birdaj nestkestoj.
Ekde oktobro gliroj multope troviĝas en mem fositaj subteraj terkavoj, kie ili tradormas la vintron dum ĉirkaŭ sep monatoj. Kelkfoje ili eĉ dormas en domoj. La vintra dormo daŭras ĝis la fino de aprilo, ofte ĝis majo, ĉe malbona vetero eĉ ĝis la komenco de junio.
Fontoj
- Dipl.-Biol. Michael Schröpel, Dr. rer. nat. Norbert Neuschulz. (1989) BI-Lexikon Zootiere. Leipzig: VEB Bibliographisches Institut. ISBN 3-323-00280-6., paĝo 370 germane
- Gerhard Butzmann, Jonny Gottschalg, Günter Gurst, Anneliese Müller-Hegemann. (1988) Jugendlexikon Biologie, Jugendlexikon. Leipzig: VEB Bibliographisches Institut. ISBN 3-323-0043-9., paĝo 310 germane
- V. J. Staněk; H. W. Smolik (antaŭparolo), Julius Hauf (grafika aranĝo), Ferdinand kaj Charlotte Kirschner (germana traduko). (1976) Der große Bildatlas der Tiere. Prago: Artia., paĝoj 548-585 germane
- Prof. Dr. Rieschel, Dr. Hanke, Dr. Lotz, Dr. Merkel, Dr. Modes; Wilhelm Eigener (ilustraĵoj). Das Tierreich nach Brehm. Hamburg: Buch und Bild GmbH., paĝoj 634-635 germane
- Luděk J. Dobroruka, Zdeněk Berger. (1987) Säugetiere. Praha: Artia., paĝo 136 germane