Tajvano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nederlanda Orient-hinda Kompanio (1624-1662)
eNeniu resumo de redakto
Linio 60: Linio 60:


=== Nederlanda Orient-hinda Kompanio (1624-1662) ===
=== Nederlanda Orient-hinda Kompanio (1624-1662) ===
En 1624 la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (VOC) instalis sin en la insulo, ĉar sur la kontinenta Ĉinio (tiam nomita Cathay) tio estis malpermesita. La administrado de la nederlanda Formozo estis organizita el la fortikaĵo nomata Fort Zeelandia anstatau Tainan. La insulo ne estis okupita, sed oni kunlaboris kun la lokaj estroj. La VOC organizis la edukadon kun la celo kristianigi la indiĝenan loĝantaron. La VOC ankaŭ konstruigis sukero-plantejojn.
En 1624 la [[Nederlanda Orient-hinda Kompanio]] (VOC) instalis sin en la insulo, ĉar sur la kontinenta Ĉinio (tiam nomita Cathay) tio estis malpermesita. La administrado de la nederlanda Formozo estis organizita el la fortikaĵo nomata Fort Zeelandia anstatau Tainan. La insulo ne estis okupita, sed oni kunlaboris kun la lokaj estroj. La VOC organizis la edukadon kun la celo kristianigi la indiĝenan loĝantaron. La VOC ankaŭ konstruigis sukero-plantejojn.


La indiĝena loĝantaro estis famile rilatita al la filipinanoj. Pro la ekonomia sukceso de la VOC en la kansukera komerco ekloĝis tie ekde 1635, ĉiam pli kaj pli da ĉinaj migrantoj. Poste, kiam ĉirkaŭ 1645 civila milito eksplodis en la kontinento, tiel ke la dinastio Ming estis renversita de la dinastio Qing, granda armeo de ribela gvidanto Zheng Chenggong alias ''Koxinga'' movis al la insulo kaj ekbatalis kun la VOC.
La indiĝena loĝantaro estis famile rilatita al la filipinanoj. Pro la ekonomia sukceso de la VOC en la kansukera komerco ekloĝis tie ekde 1635, ĉiam pli kaj pli da ĉinaj migrantoj. Poste, kiam ĉirkaŭ 1645 civila milito eksplodis en la kontinento, tiel ke la dinastio Ming estis renversita de la dinastio Qing, granda armeo de ribela gvidanto Zheng Chenggong alias ''Koxinga'' movis al la insulo kaj ekbatalis kun la VOC.

Kiel registrite je 16:19, 4 jul. 2017

Ŝablono:Ĝermo-geografio

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la nuna ŝtato de Respubliko Ĉinio. Por informoj pri historia periodo ĝis Ĉina Popola Respubliko, vidu la artikolon Respubliko Ĉinio (1912-1949).
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tajvano (apartigilo).
Tajvano
Respubliko Ĉinio
臺灣
Táiwān

Flago de Tajvano

Blazono de Tajvano

Detaloj Detaloj
Nacia himno:
《中華民國國歌》
Nacia Himno de Tajvano
《中華民國國旗歌》
Himno de la Nacia Flago
Nacia devizo: neniu
Situo
neagnoskita ŝtatoinsula lando • demokratia respubliko • landosuverena ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tajpeo1
Oficiala(j) lingvo(j) tajvana norma ĉina lingvo, Tajvana hakaa, Tajvana lingvo, Amis, Paiwan, Kinmen dialect, O-ku-uā, Matsu dialect, tajvana signolingvo, Saisiyat, pujuma lingvo, Atayal, Tsou, Bunun, Rukai, Truku, sedeka lingvo, Sakizaya, Yami, Kavalan, Kanakanavu, Saaroa
Uzata(j) lingvo(j) ĉina (oficiala), hokla aŭ "tajvana", hakaa, aborigenaj lingvoj
Areo 35.980 kv. metroj km²
- % de akvo 10,3 %
Loĝantaro 23.440.278 (2015) (aŭgusto 2019)
Loĝdenso 636,3 loĝ./km²
Horzono +8
Interreta domajno tw
Landokodo TW
Telefona kodo 886
Plej alta punkto Jadmonto
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidantino Caj Ingwen
Ĉefministro Caj Ingwen
Ekonomio
Valuto Nova tajvana dolaro (TWD)
vdr

Tajvano (ĉine: Táiwān, 臺灣 aŭ 台灣), antaŭe konata kiel Formozo (nomo donita de la portugaloj), oficiale la Respubliko de Ĉinio (ĉine: 中華民國; pinjine: Zhōnghuá Mínguó; fonetike esperante: Ĝonghua Minguo) estas insulo situanta sud-oriente de la kontinenta Ĉinio. Tajvanaj najbaroj inkludas Ĉinio, Filipinoj, kaj Japanio. Ĝi, kun kelkaj aliaj insuloj, konsistigas la Respublikon Ĉinion (Zhōnghuá mínguó, 中華民國), fondiĝis en 1911. Tajvano estas la plej popolriĉa ne Unuiĝintaj Nacioj ŝtato kaj la plej granda ekonomio eksteren de la Unuiĝintaj Nacioj.

La insulo Tajvano estis ĉefe loĝata de tajvana praloĝantoj antaŭ ĉinoj komencis enmigri al la insulo en la deksepa jarcento. Eŭropaj kolonioj kaj la Reĝlando de Tungningo establiĝis baldaŭ antaŭ ol la Dinastion Ĉingon, la lasta dinastio de Ĉinio, aneksis la insulon.

Historio

Prahistorio de Tajvano

Indicoj de homa setlado en Tajvano datiĝas ĝis antaŭ 30.000, kvankam la unuaj loĝantoj de Tajvano estis eble gene malsimilaj de ajna grupo nun loĝanta la insulon. Antaŭ ĉ. 4.000 jaroj, prauloj de la nunaj tajvanaj aborigenoj setlis en Tajvano. Ĉi tiuj aborigenoj havas genan rilaton kun malajoj kaj polinezianoj, kaj lingvistoj klasas iliajn lingvojn kiel aŭstroneziajn. Oni supozas ke oni povas spuri la praularon de polinezianoj ĝis Tajvano.

Fruaj setladoj

Hanaj ĉinoj eksetlis en la insularo Penghuoj (nomata ankaŭ Peskadoroj aŭ Pescadores) en la 12a jarcento, sed la malamikaj triboj de Tajvano kaj ĉi ties manko de la komercaj resursoj valoraj tiuepoke igis ĝin nealloga ĝis la 16a jarcento, krom por "okazaj aventuristoj aŭ fiŝistoj emaj al interŝanĝado de varoj".

Registraĵoj el la antikva Ĉinio montras ke hanaj ĉinoj eble konis la ekziston de la ĉef-insulo Tajvano jam de la periodo de la Tri Reĝlandoj (3a jarcento, 230 a.K.), doninte al proksimaj insuloj nomojn kiel Granda Liuqiu kaj Eta Liuqiu (etimologie, sed eble ne semantike, identaj al Ryūkyū en la japana), kvankam neniun el tiuj nomoj oni povis rilatigi definitive kun la ĉef-insulo Tajvano. Oni asertis sed ne pruvis ke la admiralo Cheng Ho (Zheng He) de la dinastio Ming vizitis Tajvanon inter 1403 kaj 1424.

Nederlanda Orient-hinda Kompanio (1624-1662)

En 1624 la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (VOC) instalis sin en la insulo, ĉar sur la kontinenta Ĉinio (tiam nomita Cathay) tio estis malpermesita. La administrado de la nederlanda Formozo estis organizita el la fortikaĵo nomata Fort Zeelandia anstatau Tainan. La insulo ne estis okupita, sed oni kunlaboris kun la lokaj estroj. La VOC organizis la edukadon kun la celo kristianigi la indiĝenan loĝantaron. La VOC ankaŭ konstruigis sukero-plantejojn.

La indiĝena loĝantaro estis famile rilatita al la filipinanoj. Pro la ekonomia sukceso de la VOC en la kansukera komerco ekloĝis tie ekde 1635, ĉiam pli kaj pli da ĉinaj migrantoj. Poste, kiam ĉirkaŭ 1645 civila milito eksplodis en la kontinento, tiel ke la dinastio Ming estis renversita de la dinastio Qing, granda armeo de ribela gvidanto Zheng Chenggong alias Koxinga movis al la insulo kaj ekbatalis kun la VOC.

Kun la kapitulacio de Fort Zeelandia en januaro 1662 venis finon al la VOC-ĉeesto en Formozo.

Ribeloj estis sange supremitaj, se ne fare de la nederlandanoj jes ja fare de la hispanoj aŭ de la ĉinoj. La kulturo de la originalaj loĝantoj de Tajvano, tiam ankoraŭ nomita Formozo, estis en tiu tempo plejparte forviŝita de la tero [1][2].

Reĝlando Dongning (1645-1683)

Ĝis 1683 la posteuloj de Koxinga regis la insulon kiel la Reĝlando Dongning. En tiu jaro la dinastio Qing konkeris la insulon kaj el adminiustra vidpunkto fariĝis parto de la ĉina provinco de Fujian.

Respubliko Tajvano sub japana regado

Tajvano estis cedita al la Japana Imperio en 1895, post kiam Ĉinga Dinastio estis venkitaj en la Unua Ĉina-Japana Milito.Krom la 184 tagoj, dum kiuj estis deklarita sendependa, la Respubliko Tajvano kaj poste la Respubliko Ĉinio estis sub la japana regado de 1895 ĝis 1945.

Historio de la Respubliko Ĉinio (1912-1949)

Dum Tajvano estis sub japana rego, la Respubliko Ĉinio establis sur la kontinento en 1912 post la falo de la Dinastio Ĉingo. Post la japana kapitulaco al la aliancanoj en 1945, la RĈ prenis kontrolon de Tajvano.

Historio de la Respubliko Ĉinio post 1949

En 1949, la Komunista Partio de Ĉinio prenis plenan kontrolon de la kontinento kaj fondis la Ĉina Popola Respubliko. La RĈ registaro fuĝis al Tajvano kaj daŭre astertas esti la legitima registaro de la tuta Ĉinio. Hodiaŭ, la ĉefa insulo (Tajvana insulo) konsistigas 99% de ĝia efektiva teritorio.

La Respubliko Ĉinio reprezentis "Ĉinion" en Unuiĝintaj Nacioj ĝis 1971 . En 1971, kiel rezulto de Rezolucio 2758, kiu rekonis konstantan membrecon de Ĉina Popola Respubliko en Sekureca Konsilio de UN, Tajvano eliris el UN. Post la perdo de UN-a membereco, internacia rekono de la Respubliko Ĉinio grade erodita kiel plej multaj landoj ŝanĝis sian "Ĉinion" rekonon al la ĈPR. Hodiaŭ, 21 UN-aj membroŝtatoj kaj la Vatikano subtenas oficialajn diplomatiajn rilatojn kun la RĈ. Diplomatoj tutmonde evitas mencias "la Respublika Ĉinia" oficiala nomo kaj anstataŭ uzas diversajn aliajn nomadojn kiel Ĉina Tajpeo, "Tajvano, Ĉinio" aŭ simple "Tajvano" por raporti al la RĈ.

En la 1980-aj kaj fruaj 1990-aj jarojm Tajvano ŝanĝiĝis de milita diktatoreco kun unu partia sistemo de registaro, regita de la Kuomintango, al plurpartia sistemo kun universala voĉdonado. La milita diktatoreco nomiĝis La Blankan Teroron.

Tajvano subtenas stabilan industrian ekonomion kiel rezulto de la rapida ekonomia kresko kaj industriigo, kiu nomiĝis la Tajvano Miraklo. Tajvano estas unu el la Kvar Aziaj Tigroj kaj membro de la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado. La 21-a plej granda ekonomio en la mondo, lia alt-teknologia industrio okupas ŝlosilan rolon en la monda ekonomio. Tajvano estas klasifikita alte en terminoj de libereco de la gazetaro, sanservo, publika eduko, ekonomia libereco, kaj homa disvolviĝo.

La komplikaĵoj de Tajvana historio ekde 1945 kreis kelkajn praktikajn problemojn por liaj homoj. Ŝlosila inter tiuj estas la ĝusta naturo de Tajvana nacia identeco, la dubasenca internacia politika statuso de Tajvano, kaj la malfacila Transversaj-Marolaj ritaloj. En Tajvano, tiuj aferoj generas debaton inter politikaj partioj kaj kandidatoj. La ĈPR daŭre asteri la Unu-Ĉino Politiko, en kiu ĝi estas unika laŭleĝa registaro de "Ĉinio" kaj ke Tajvano estas provinco de Ĉinio. La ĈPR minacis la uzo de militforto kiel respondo al ajna formala deklaro de Tajvana de nacia sendependeco aŭ ajna decido de ĈPR-aj gvidantoj ke paca Ĉina Unuiĝo ne plu eblas.

La 16-an de januaro 2016 la partio kontraŭstaranta amikiĝon kun Ĉinio DPP gajnis la balotojn pri la parlamento kaj pri la registaro. Fariĝis prezidanto Sinjorino Cai Ing-ŭen.

Lingvoj

La ĉefaj lingvoj parolataj en Tajvano estas la ĉina (oficiala lingvo de la Respubliko Ĉinio), la hokla (ofte nomata ankaŭ "tajvana"), la hakaa, kaj la diversaj aborigenaj lingvoj. Dum en kontinenta Ĉinio oni adaptis la ideogramojn, tiuj reformoj ne estis transprenitaj en Tajvano. El tio oni komprenas, ke la skribaj lingvoj de Ĉinio kaj Tajvano ne komplete samas.

Nomoj

La nomo "Tajvano" estas el angla lingvo "Taiwan" el ĉina lingvo "Taiwan." Taiwan signifas grandan ankrejonpotencan markolon ĉine. Tajvana maljuna nomo estis "Formozo," el "Formosa" angle kaj portugale. Ĝi signifas "bela insulo" portugale.

mapo de Tajvano farita per radaro, kiu kolore vidigas la insulan reliefon

Geografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Tajvano.

La Ĉeftera Ĉinio estas apartigita disde Tajvano pere de la Tajvana Markolo.

Urboj

Socio

Etnaj grupoj

La ĉefaj etnaj grupoj en Tajvano estas la hokloj (70%), la hakaoj (15%), la t.n. kontinentanoj (13%), kaj la aborigenoj (2%).

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. (angla) The colonial ‘civilizing process’ in Dutch Formosa, 1624-1662 de Chiu Hsin-hui (2008) 
  2. (nederlanda) Anthonius Hambroek en het verwaarloosd Formosa, Neerlandistiek (nederlandalogio), reta revuo por lingva kaj literatura esploro, 1-a julio 2017.