Mundolingua: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vidu ankaŭ
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 31: Linio 31:
== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==
<references />
<references />

[[Kategorio:Muzeoj de Parizo]]
[[Kategorio:Muzeoj de Parizo]]
[[Kategorio:6-a arondismento de Parizo]]
[[Kategorio:Sciencaj muzeoj en Francio]]

Kiel registrite je 16:31, 11 jul. 2017

Mundolingua estas muzeo kies ambicio estas prezenti al la publiko informojn pri lingvoj, lingva diveseco, alfabetoj, lingvistko. Ankaŭ Esperanto estas prezentita al la publiko en bone ekipita loko[1].

Historio

La projekto de la muzeo estis komencita en 2010 fare de Mark Oremland, la novzelandano kiu sekvis studojn en lingvistiko ĉe la universitato Paris V. La muzeo situata en la 6a arondismento de Parizo malfermis ĝiajn pordojn la 11an de oktobro 2013 kaj estis inaŭgurita de Jean-Pierre Lecoq, urbestro de tiu arondismento[2][3][4]

Kolektoj

Pariza muzeo pri lingvoj, lingvaĵo kaj lingvistiko - Mundalingua.
Pariza muzeo pri lingvoj, lingvaĵo kaj lingvistiko - Mundalingua.

Organizita sur du niveloj (teretaĝo kaj subtera etaĝo), la muzeo donas aliron al dokumentejo pere de tuŝekranoj, ludoj kaj interagoj kun objektoj [2][5]. Pere de aŭdiloj eblas aŭskulti sono-ekzemplojn el inter 1000[2] kaj 2000[4] lingvoj.

Sur la teretaĝo la ekspozicio estas en rilato al la lingvaĵo, la akiraĵo de la parolo kaj la lernado de lingvoj.

En la subtera etaĝo estas kelo de 100 m² dividita en 3 salonoj[4]

- Salono pri la lingvoj en la mondo en la pasinteco kaj nuntempe : la diverseco de lingvoj, ilia evoluado kaj ilia alfabeto[2] [5]. Vidaj kaj aŭdaj dokumentoj klarigas la diversajn evolumekanismojn de lingvoj, ilia reciproka influo kaj ankaŭ la koncepton de lingvopolitiko [4] [6] .

- Salono pri ludoj kun la lingvo : amuza spaco dediĉita al kodoj, slango, humuro, inventitaj lingvojn kaj Esperanto, proverboj kaj aliaj ludoj kun lingvo.

- Salono pri la historio de la lingvistiko kaj novaj teknologioj : historio de la lingvistiko (de la grekoj ĝis al Edward Sapir, Umberto Eco, Noam Chomsky), samkiel novaj teknologioj en rilato al la lingvaĵo kiel ekzemple maŝintradukado kaj voĉrekono.

Aktivecoj

La muzeo proponas du itinerojn por specifaj vizitoj de lernejaj grupoj, kiuj estas invitataj respondi al demandaro. Ĝi ankaŭ proponas temovesperojn sub formo de konferencoj aŭ debatoj i.a. pri Esperanto[7].

Vidu ankaŭ

Esperanto-muzeoj

Ekstera ligilo

Oficala retejo de la muzeo Mundalingua : www.mundalingua.org

Fotogalerio sur la blogo de Mirejo

Notoj kaj referencoj

  1. Mundolingua - virtuala vizito per bildoj kaj klarigoj en la franca kaj Esperanto, Blogo Mirejo3.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (franca) Mundolingua  - Musée des langues, du langage et de la linguistique (Mundolingua - muzeo de lingvoj, lingvaĵo kaj lingvistiko), konsultita la 9-an julio 2017.
  3. (franca) Académie de Paris - Musée des langues, du langage et de la linguistique, 9-a novembro 1989, konsultita la 9-an julio 2017.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 (franca) Mundolingua, monde des langues, du langage et de la linguistique - RFI, la 15-a aprilo 2014, konsultita la 9-an julio 2017.
  5. 5,0 5,1 (franca) Mundolinga, la découverte du monde des langues, La Tribune, la 17-an aŭgusto 2015, konsultita la 9-an julio 2017.
  6. (franca) L'Université Jean Moulin accueille le forum "Langue française, territoire du commun", (Interveno de Mark Oremland sur YouTube : https://www.youtube.com/watch?v=BgaUj3WhP54), Universitato Jean Moulin Lyon 3, la 15-a oktobro 2015, konsultite la 9-an julio 2017.
  7. (franca) Lejzer/Lazar M. Zamenhof (1959-1917) et l’espéranto, la 20-a aprilo 2017, Mundolingua - soirées 2017,