Świdnica: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
3 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
| mapo =
| provinco = [[Malsupra Silezio]]
| distrikto = [[Distrikto Świdnicki (Dolnośląski)Świdnica]]
| distrikto-rajta = Ne
| komunumo-speco = Urba
[[Dosiero:Swidnica - Kosciol Pokoju 1.jpg|eta|<center>la luterana kirko de paco, origine germane ''Friedenskirche'', de 1657, [[monda kultura heredaĵo]] de [[Unesko]]]]
[[Dosiero:Kamienice w Swidnicy.jpg|eta|<center>Malnova urbokerno]]
'''Świdnica''' [ɕfʲiˈdɲiʦa] (ĝis la jaro 1946 germane '''Schweidnitz''') estas urbo en la nuna provinco [[Malsupra Silezio]] de [[Pollando]], situanta piede de Sudety-la [[Sudetoj|Sudeta montaro]] inter du aliaj urboj: [[Wrocław]] (germane ''Breslau'') kaj [[Wałbrzych]] (germane ''Waldenburg''). La urbo apartenas al kaj estas la administra centro de samnomaj [[komunumo Świdnica|komunumo]] kaj [[distrikto Świdnica|distrikto]].
 
Dum la arkeologiaj laboroj en Świdnica oni malkovris la spurojn de la ekzistinta tie setlejo influita de la soraba kulturo, do el la periodo 1200-300 jarojn antaŭ nia erao. Post la periodo de granda popolmigrado vivis tie la tribo Ślężanie. Ĉirkaŭ la [[990]]-a jaro la tereno estis enkorpigita en Pollandon fare de la pola Piast-dinastia princo Mieszko la 1-a. Kvankam oni ne scias, kiam Świdnica akiris la urborajtojn ĉiukaze ekde la [[1267]]-a jaro ĝi estas difinata kiel urbo. Dum la regado de la vroclavaj princoj – en la 2-a duono de la [[13-a jarcento]] Świdnica ricevis plurajn privilegiojn kaj sekve la piastdinastiaj princioj igis ĝin unu el la plej potencaj urboj de la tuta Silezio, la dua post [[Vroclavo]], kun pli ol 8 mil loĝantoj. Pri la mezepoka urboevoluo de Świdnica kiel kutime decidis la situo ĉe la komerca vojkruciĝo. Baldaŭ por protekti la proprajn metiistojn oni proklamis multajn privilegiojn. La plej grava estis tiu pri la vendado de la barela biero kaj vino. Temis pri tre grava privilegio, ĉar tiutempe ambaŭ rolis kiel trinkaĵoj de la ĝenerala uzo. Teo kaj kafo en Pollando aperis kelkcent jarojn pli poste. La alia estis la [[mejloprivilegio]], baze de kiu en la ĉirkaŭaĵo de 7 mejloj for de la urbo nur la metiistoj el Świdnica rajtis ekloĝi, konstrui kaj gvidi drinkgastejojn. Ne estas do mirige, ke la urbo rapide evoluis kaj komence de la 14-a jarcento estis taksita kiel unu el la plej grandaj en Silezio.
* [[Helmuth James Graf von Moltke]]
 
== Esperanto en Świdnicala urbo ==
 
La 26-an de februaro [[1909]] komenciĝis kurso por instruado de Esperanto. Oni intencis post ĝia fino fondi grupon. La instruadon gvidas s-ino [[Julie Wolfson]] el [[Breslau]]. La kurso finiĝis de d-ro Stolper, kaj la kursanoj fondis grupon kun jena estraro: [[Edmund Schulz]] (prezidanto), s-ino Overschelp, f-inoj Priesemuth kaj Schaefer, prof-o d-ro L. Hübner kaj [[Johannes Zuckschwerdt]]. Ekzistis jam pli ol 50 esperantistoj en tiu urbo, fondiĝis esperantista unuiĝo sub prezido de d-ro Edmund Schulz. Ĝi jam posedas 30 membrojn kaj kunvenas en Logenrestaurant. Novan kurson gvidas la prezidanto de la grupo, Edmund Schulz. Ankoraŭ en 1909 s-ro Rittner en kunveno de komercistoj pritraktis la temon „Esperanto kiel internacia helpa lingvo por komerco kaj industrio.”
 
Loka Grupo de [[GEA]] en publika kunveno, aranĝita la 30-an de oktobro [[1913]] en la festĉambrego de la Jaehner'a instituto, post salutoj de la prezidanto Edmund Schulz, parolis [[Arnold Behrendt]] el Breslau pri la temo „Ĉu Esperanto vivas?” La parolado tre interesis la eble 150 ĉeestantojn; en la diskutado kontraŭuloj de Esperanto ne aŭdigis sin. Kurso komenciĝis la 3-an de novembro en ĉambro de urba lernejo.
 
Dum la [[Unua mondmilito]] la Esperanto-movado malvigligis kompreneble. La 12-an de januaro [[1916]] komenciĝis du novaj kursoj. Unu el ili, kiun partoprenas 32 personoj, precipe inoj, estas gvidata de la s-ro M. Stabler; la duan partoprenas 20 soldatoj, kaj ĝin gvidas resaniĝanta militisto, s-ro Pindur, antaŭe komercisto kaj membro de la Esperanto-Grupo en [[Hindenburg]] ([[Zabrze]]). S-ro Pindur estas tiu, kiu per Esperanto kaj nia stelo mirinde estas vivo-savita apud pafist-fosaĵo. Pri tiu okazintaĵo la „Tägliche Rundschau” kaj aliaj gazetoj akceptis detalajn raportojn. Por varbi kurso-lernantojn, oni refoje presigis sciigojn pri Esperanto kaj ofte paroladis; ankaŭ s-ro Pindur faris paroladon en la soldatejo.
 
La Esperanto-Grupo festis la 17-an de majo [[1916]] sian fondiĝfeston, je kiu partoprenis 50 personoj. La prezidanto, profesoro d-ro L. Hübner, memorigis la fondiĝon, okazintan antaŭ sep jaroj kaj faris paroladon pri estanteco kaj estonteco de nia lingvo kaj ĝia valoro por Germanujo. Poste la sekretario, s-ro M. Stabler, paroladis tre interese pri milito kaj kristana religio, uzante la Esperantan lingvon. Post komuna kanto de la himno kaj aliaj esperantaj kantoj sekvis esperantaj deklamoj de la sinjorinoj Ließ, Menzel, Priesemuth, kvarmana koncertludado de la sinjorinoj Klein kaj Heege. Esperantaj kaj germanaj kantoj de sinjorino Priesemuth kun fortepiano- kaj liutakompano. Tre amuzaj estis dialekta deklamo de rektoro Knorn kaj memverkita, laŭtempa humoraĵo de librovendisto Johannes Zuckchwerdt. Je granda ĝojo de la anoj ĉeestis la feston la fondinto de la grupo, d-ro med. Stolper, forpermesita de la rusa militejo kaj la membro, leŭtenanto Georg Krause, vundita apud Verdun. Ambaŭ estis ornamitaj per la fera kruco kaj raportis tre interese pri siaj travivaĵ oj, la dua montrante multajn memfaritajn fotografaĵojn. La dua prezidanto, la komence de la milito tre grave vundita kapitano R. Krause, ankaŭ „kavaliro de la fera kruco”, kiu nun faras garnizonan servon en Breslau, bedaŭrinde ne povis ĉeesti. Al sia honora prezidanto, kalkulkonsilanto Edmund Schulz, [[Überlingen]] ĉe la [[Bodenlago]], la grupo sendis salutkarton. Entute la festo estis tre impresa, kvankam preskaŭ senkosta.
 
En la tiea [[liceo]] de la [[Ursulino-monaĥinejo]] [[Esperanto]] estis enkondukita kiel nedeviga instrufako en [[1924]]. Dek ok lernantinoj estas instruataj de la direktorino mater Augustina. Prof-o L. Hübner instruis 10 monaĥinojn.
 
{{Commonscatprojektoj}}
{{Monda heredaĵo en Pollando}}
{{vikiigenda}}

Navigada menuo