Ŝivo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 49: Linio 49:
[[Kategorio:Sanskritaj esprimoj]]
[[Kategorio:Sanskritaj esprimoj]]
[[Kategorio:Ŝivaismo]]
[[Kategorio:Ŝivaismo]]
[[Kategorio:Triopaj gedioj]]
[[Kategorio:Triopaj dioj]]

Kiel registrite je 17:19, 25 sep. 2017

Ŝivo

virdio • hindua dio • legenda figuro
Patro
Patrino
Vâhana Nandio
Atributoj

la ĵatamukutao
Kundalinio
felo de tigro
tridento
konko

Nuptopartnero Parvatio
Durgo
Kalio
Satio
Idaro Ganeŝo
Skandao
Aliaj nomoj Ĉandrasekaro
Ganĝadaro
ktp. vidu la artikolon
vdr

Ŝivo[1] (sanskrite शिव, Śiva) —fojfoje ankaŭ transskribata kiel ŜivaoSivao, "la bona, la afabla, kiu feliĉecon alportas"— estas laŭ Hinduismo formo de Dio.

En la dia triopo Trimurtio (kun Brahmao kaj Viŝnuo), li estas la Detruanto. Kvankam li reprezentas detruon, oni rigardas lin favore (kiel Detruanto de Malbono) ĉar post detrui ebliĝas la konstruo.

Laŭ la Ŝivanoj, Ŝivo estas personiĝo el absoluteco, la detruanta kaj samtempe rekreanta deveno de la tutmondo, disdonante mortiĝon kaj renaskiĝon.

Estas origine dravida Dio, kies unuaj fontoj la arjajn invadojn antaŭas.

Funkciaĵoj

Estas Dio kiu laŭ la Hinduisma mitologio dancas; lia danco simbolas la energion kiu trairas la mondon kaj kaŭzas la ritmojn de tago kaj nokto, de la sezonoj, de naskiĝo kaj morto.

Li bildigatas kun tria okulo, simbolo por saĝeco, meze de lia frunto kaj kun kobro ĉirkaŭ lia kolo. Li portas tridenton (triŝulao) kaj tenas perkutileton (damaruo). Li sidas sur felo de tigro, simbolo por potenca energio. Ŝivo efektive reprezentas dormantan kreeman fonton.

El lia hararo, en kiu troviĝas kreskanta luno, simbolo por tempa ciklo, droniĝas Gango, sankta rivero laŭ hinduismanoj. Lia rajdbesto estas la taŭro Nandi.

Atributoj

Simboloj

La lingamo (ankaŭ lingam, lingo, Shiva linga, Shiv ling, en sanskrito लिङ्गं, liṅgaṃ, kun signifo "marko", "signo", aŭ "intermeto") estas cilindra reprezentaĵo de la Hindua dio Ŝivo uzita por adorado en temploj.

Referencoj

  1. PIV 2 - La Nova Plena Ilustrita Vortaro, SAT, Parizo, 2002 
  2. Sanata Society, Shiva. Alirita la 19-an de julio de 2016.