Ora bovido: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
7 bitokojn forigis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
== La ora bovidoj de Jerobeam en Betel kaj Dan ==
La ora bovido estas menciita en [[Neĥemja]] (9,16-11)
“Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi aŭdis ilian kriadon ĉe la Ruĝa Maro; 10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super ĉiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, ĉar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraŭ ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia ĝi estas ĝis nun. 11 Kaj Vi disfendis antaŭ ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi ĵetis en la profundon, kiel ŝtonon en potencan akvon. 12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri. 13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la ĉielo, kaj donis al ili instrukciojn ĝustajn, instruojn verajn, leĝojn kaj ordonojn bonajn. 14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, leĝojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo. 15 Kaj panon en la ĉielo Vi donis al ili kontraŭ ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraŭ ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili. 16 Sed ili kaj niaj patroj fariĝis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn; 17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindaĵojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin. 18 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris: Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn, 19 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne foriĝis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri; 20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia buŝo, kaj akvon Vi donis al ili kontraŭ ilia soifo. 21 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentaŭgiĝis, kaj iliaj piedoj ne ŝvelis”.(9)
 
Komparante la du rakontojn, oni vidas malkongruaĵojn en tiu Elira: en ĝi plitendencas la emo akuzi la izraelidojn.<ref>Michael Coogan, ''A Brief Introduction to the Old Testament: The Hebrew Bible in its Context'', Oxford University Press: Oxford, 2009, p.115-117.</ref>
[[Dosiero:Weltchronik Fulda Aa88 112v detail.jpg|eta|''La izraelidoj adoras la oran bovidon ([[Bohemio (lando)|Boemio]], [[miniaturo]] de [[1350]] ĉa.).]]
Laŭ 2Reĝoj 12,26-30, post la fondo de la [[Izraela reĝlando|Norda Izraela Regno]], [[Jerobeam]] volis imiti en sia teritorio la oferan praktikon de Jerusalemo kaj
“diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la domo de David; 27 se ĉi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de ĉi tiu popolo returniĝos al ilia sinjoro, al Reĥabeam, reĝo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Reĥabeam, reĝo de Judujo. 28 Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado: la popolo komencis iradi al unu el ili ĝis Dan”.
Li do konstruis du orajn bovidojn kaj ilin lokigis en [[Betel]] kaj en [[Tel Dan|Dan]], eble imitante la kerubojn konstruigitajn de Salomono por la jerusalema templo.<ref>Coogan, ''cit.'' 2009, p. 117.</ref> Iuj esploristoj opinias ke la elira rakonto estis iamaniere malplibonigita de la sacerdotaro por povi kondamni la konduton de la Norda Izraela Regno.</ref>
 
{{referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[Izraelidoj]]
*[[Jerobeam]]
 
[[Kategorio:Eliro]]
[[Kategorio:Korno-havaj gediojdioj]]
[[Kategorio:Skulptaĵoj]]
[[Kategorio:Malnova Testamento]]

Navigada menuo