Irmingard: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Informkesto regantino
eNeniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:
{{Bibliotekoj|PND=137947062|VIAF=86109131}}
{{Bibliotekoj|PND=137947062|VIAF=86109131}}


[[Kategorio:Romgermanaj imperiestrinoj]]
[[Kategorio:Karolidoj|⚭]]
[[Kategorio:Karolida imperio]]
[[Kategorio:Karolida imperio]]
[[Kategorio:Romgermanaj imperiestrinoj]]
[[Kategorio:Frankoj]]
[[Kategorio:Frankoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en la 8-a jarcento]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en la 8-a jarcento]]

Kiel registrite je 16:48, 28 sep. 2017

Irmingard
Persona informo
Ermengarde de Hesbaye
Naskiĝo ĉirkaŭ 780
en nekonata loko
Morto 3-an de oktobro 818 (0818-10-03)
en Angers,  Franka imperio
Familio
Patro Ingerman of Hesbaye vd
Patrino Rotrude vd
Edz(in)o Ludoviko la 1-a, „Ludoviko la Pia“
Infanoj Lotaro la 1-a • Pipino la 1-a de Akvitanio • Ludoviko la Germano • Rotrude • Hildegarde vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Irmingard (aŭ Ermengard respektive Ermengarde), titolita per nobela nom-aldono de la Haspinga govofrance Ermengarde de Hesbaye, germane Irmingard von Hespengau (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 780; mortis la 3-an de oktobro 818 en Angers, tie ankaŭ entombigita) ekde la jaro 794/798 estis la unua edzino de la pli posta franka imperiestro Ludoviko la 1-a, „Ludoviko la Pia“, reganto de la Sankta Romia Imperio.

Irmingard estis la filino de franka grafo nomata Ingram, pri kies vivo ne estas pliaj informoj. En 794 la proksimume 13-jara junulino fianĉiĝis je Ludoviko, la kvara filo de imperistro Karolo la Granda, kaj en 798 la paro geedziĝis. Papo Hadriano la 1-a en 781 estis konsekrinta Ludovikon reĝo de Akvitanio ene de la franka regno. Ĉar la pli aĝaj fratoj de Ludoviko, Pipino, Karlo, reĝo de Francio, kaj Pipino, reĝo de Italio, mortis en 810 respektive 811, Irmingard de tiam estis la edzino de la kronprinco de la imperio. En 814 mortis ŝia bopatro Karolo la Granda, kaj Ludoviko iĝis la sekva imperiestro. En 816 la papo Stefano la 4-a kronigis ŝin imperiestrino. Ŝi mortis du jarojn pli poste, en aĝo de malpli ol 40 jaroj.

El la geedzeco fontis ses infanoj, inter ili la pli posta imperiestro Lotaro la 1-a, Pipino la 1-a, reĝo de Akvitanio, kaj Ludoviko la 2-a, reĝo de la orientfranka regno.

Literaturo

  • Brigitte Kasten: ĉapitro „Kaiserinnen in karolingischer Zeit“ (germane: „la imperiestrinoj de la karolida epoko“, en la libro „Die Kaiserinnen des Mittelalters“, („la imperiestrinoj de la mezepoko“), eldonejo Pustet, Regensburg, 2011, ISBN 978-3-7917-2360-0, paĝoj 11–34, aparte paĝoj 11–13.