Wendy Carlos: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Robin van der Vliet movis paĝon Walter Carlos al Wendy Carlos
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Walter CARLOS''', poste '''Wendy Carlos''' (* [[14-an de novembro]] [[1939]] en [[Pawtucket]], [[Rod-Insulo]]) estas [[Usono|usona]] [[komponisto]] kaj elektronikmuzikisto.
'''Wendy CARLOS''' (naskiĝis la [[14-an de novembro]] [[1939]] en [[Pawtucket]], [[Rod-Insulo]] kiel '''Walter CARLOS''') estas [[Usono|usona]] [[komponisto]] kaj elektronikmuzikisto.


== Vivo ==
== Vivo ==
Linio 38: Linio 38:
* {{IMDb nomo|0137793}}
* {{IMDb nomo|0137793}}
* [http://www.wendycarlos.com oficiala retejo]
* [http://www.wendycarlos.com oficiala retejo]



{{Portalo Muziko}}
{{Portalo Muziko}}

Kiel registrite je 10:01, 1 okt. 2017

Wendy CARLOS (naskiĝis la 14-an de novembro 1939 en Pawtucket, Rod-Insulo kiel Walter CARLOS) estas usona komponisto kaj elektronikmuzikisto.

Vivo

Walter Carlos, kiu komencis ludi pianon en la aĝo de ses jaroj, jam frue montris talenton por natursciencoj kaj meritis premion por memkonstruita komputilo. Li studis komence muzikon kaj fizikon ĉe universitato Brown University en Providenco, poste kompozicion ĉe la unua centro por elektronika muziko ĉe Universitato Kolumbio en Novjorko ĉe Otto Luening kaj Vladimir Ussachevski.

Carlos estas unu el la unuaj famaj interpretistoj de elektronika muziko. Switched-On Bach, kiu enhavis elektronike generitajn versiojn de verkoj de Johann Sebastian Bach, estis unu el la unuaj sonproduktaĵoj, kiuj utiligis sintezilojn anstataŭ orkestro. Kiel asistanto de Robert Moog ĉe la evoluigo de liaj unuaj aĉeteblaj sinteziloj Carlos povis antaŭenigi la teknikon de sonsintezo. Switched-On Bach fariĝis la ĝis nun plej bone vendita sondiskalbumo de klasika muziko.

En 1972 Walter Carlos ŝanĝis helpe de ĥirugio la sekson kaj alinomis sin Wendy Carlos en 1979. La unua sondisko, kiun ŝi publikigis sub ina nomo en 1979, nomiĝas Switched-on Brandenburgs.

Sur Beauty In the Beast el 1986 Wendy Carlos eksperimentis per ekstreme novaj agordoj. Unu el la gamoj, kiun ŝi evoluigis por la albumo, enhavas ekz. 144 tonojn por okto.

En 2005 ŝi ricevis de SEAMUS la premion Lifetime Achievement Award.

Diskografio

  • Walter Carlos: Switched-On Bach (1968)
  • Walter Carlos: The Well-Tempered Synthesizer (1969)
  • Walter Carlos: Sonic Seasonings (1972)
  • Walter Carlos: A Clockwork Orange (filmmuziko, 1972)
  • Walter Carlos: Switched-on Bach II (1974)
  • Walter Carlos: By Request (1975)
  • Wendy Carlos: Switched-on Brandenburgs (1979)
  • Wendy Carlos: The Shining: Score Selections (filmmuziko, 1980)
  • Wendy Carlos: Tron (filmmuziko) (1982)
  • Wendy Carlos: Digital Moonscapes (1984)
  • Wendy Carlos: Beauty In the Beast (1986)
  • Wendy Carlos: Land of the Midnight Sun (1986)
  • Wendy Carlos: Secrets of Synthesis (1987)
  • Wendy Carlos: Peter and the Wolf (1988, kun "Weird Al" Yankovic)
  • Wendy Carlos: Switched-On Bach 2000 (1992)
  • Wendy Carlos: Tales of Heaven and Hell (1998)
  • Wendy Carlos: Switched-On Boxed Set (1999)
  • Wendy Carlos: Switched-On Boxed Set - Highlights (1999)
  • Wendy Carlos: Woundings (filmmuziko) (2004)
  • Wendy Carlos: Rediscovering Lost Scores I (2005, antaŭe nepublikigitaj partoj de la filmmuziko de A Clockwork Orange kaj The Shining)
  • Wendy Carlos: Rediscovering Lost Scores II (2005, antaŭe nepublikigitaj partoj de la filmmuziko inter alie de The Shining kaj TRON)

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Wendy Carlos » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3401585 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)