Erfordia Latina: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 3: | Linio 3: | ||
==Historio kaj elsendohoroj== |
==Historio kaj elsendohoroj== |
||
Komenco de la elsendoj estis en [[julio de 2015|julio 2015]]<ref>[http:// |
Komenco de la elsendoj estis en [[julio de 2015|julio 2015]]<ref>[http://radiofrei.de/index.php?iid=podcast&ssuchtext=latina%20august&ksubmit_show=Artikel&kartikel_id=6518 Reaŭdi la elsendojn de aŭgusto 2017]</ref>. En ĉiu merkredo eblas aŭskulti latinaĵojn inter la horo 16.00-16.15 laŭ [[mezeŭropa tempo|mezeŭropa (somera) tempo]]. Eblas ankaŭ per podkasto reaŭdi ĉion kaj eĉ elŝuti la tekstojn de sur la retpaĝaro radistacia.<ref>[http://radiofrei.de/index.php?iid=1&ksubmit_show=sendung_gruppe&kgruppe_id=152 Eta prezento]</ref> |
||
== Enhavo == |
== Enhavo == |
Kiel registrite je 05:11, 2 okt. 2017
Erfordia Latina (laŭvorte: Latina Erfurto) estas la titolo de dulingvaj elsendoj de Radio F.R.E.I. el Erfurto, nome en la germana kaj en la latina: la pli granda parto estas en la lingvo de la antikvaj Romianoj. Intenco estas prezenti la buntecon de la tradiciriĉa ĉefurbo de Turingio kaj la latinlingvan kulturon, sed ankaŭ propagandi la uzon de la latina lingvo kiel viva lingvo.
Historio kaj elsendohoroj
Komenco de la elsendoj estis en julio 2015[1]. En ĉiu merkredo eblas aŭskulti latinaĵojn inter la horo 16.00-16.15 laŭ mezeŭropa (somera) tempo. Eblas ankaŭ per podkasto reaŭdi ĉion kaj eĉ elŝuti la tekstojn de sur la retpaĝaro radistacia.[2]
Enhavo
Jen la rubrikoj kiuj en la kuro de unu monato alterne aperu:
- Nova: Novaĵoj el la regiono erfurta
- Angulus librorum: prezento de latinlingva literaturo el 2 jarmiloj
- Thuringiensia: sciindaĵoj pri Turingio (eks. geografio, historio, kutimoj kaj moroj, personuloj, arkitekturo)
- Colloquia Latina: koncerne diversajn temojn pliriĉiĝu la propra vorttrezoro latina
- Angulus Graecus: etinformoj en la malnovgreka lingvo
Vastigo
La elsendo tute ne estas nura retradio, sed ankaŭ per anteno sur ultrakurtaj ondoj kaptebla. Tiel la produkto ne nur estas io por la relative eta celgrupo de jam entuziasmiĝintaj latinistoj sed flanke ankaŭ propagandilo por la viva kaj moderna uzo de la latina lingvo.