Iława: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 2 jaroj
=== Historio de Iława en la [[Mezepoko]] ===
 
La plej frue setligita loko proksime de hodiaŭa Iława estis la slava [[burgo]] ĉe la Lago Silno apud la vilaĝo Kamionka, ĝi estis ĉe la vojo de [[Chełmno]] al la historia [[praprusoj|praprusa]] '''Pogezanio'''. La unuaj mencioj pri tiuj teritorioj, sur kiu estas Iława devenas de la jaro 1226, kiam pola princo Konrado la 1-a de [[Mazovio]] (1187-1247) leĝigis [[dekreto]]n, en kiu li anoncis la alvenon de teŭtonoj sur tiujn terenojn. Celo de ilia alveno estis kristanigo de la paganoj, kiuj tiam regis sur la terenoj de la hodiaŭa Iława. Post la okupo de la [[Prusio]] en la jaro 1283, la tuta okupata tereno estis laŭ la planoj de [[Teŭtona Ordeno]] koloniigata fare de la invititaj germanaj koloniuloj. La urbon fondis la teŭtona komandoro el [[Dzierzgoń]] '''Sieghard von Schwarzburg''' en la jaro 1305. En la sama jaro Iława ricevis la [[urborajto]]jn. La geografia situo (la tereno ĉirkaŭita per akvo, do facila por defendo) kaj ĝia lokigo sur la loko de fiŝista setlejo de la [[prapruso]]j estis la kialoj por elekti tiun lokon. Dum la ribelo en la jaro 1454 la urbanoj de Iława apogis la [[Prusia konfederacioKonfederacio]]n kies celo estis transpreni la regon de la [[Teŭtona Ordeno]] kaj transdoni ĝin al [[Krono de la Regno de Pollando]]. Post la malvenko en la batalo ĉe [[Chojnice]] Iława ekestis en la limoj de la teŭtona ŝtato. Rezulte de la [[dektrijara milito]] dum la jaroj 1454-1466, Iława dum iom da tempo estis en [[Duklando Prusio]] kiel [[feŭdo]] de la [[Krono de la Regno de Pollando]].
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]])
20 496

redaktoj

Navigada menuo