Varmio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (4) per AWB
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 21: Linio 21:
==== Princepiskoplando Varmio ====
==== Princepiskoplando Varmio ====
[[Dosiero:Deutscher_Orden_1466.png|eta|Ordeno de germanaj kavaliroj post la dua toruna pactraktato; videblas Varmio (blua)]]
[[Dosiero:Deutscher_Orden_1466.png|eta|Ordeno de germanaj kavaliroj post la dua toruna pactraktato; videblas Varmio (blua)]]
[[Dosiero:Brandenburg-Prussia.jpg|eta|maldekstra|La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *''blue'': Margraflando [[Brandenburgio]] en la jaroj 1600 *''verde'': [[Duklando Prusio]] en la jaro 1600 *''flave'': Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *''ruĝe'': Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la [[dispartigoj de Pollando-Litovio]] 1. Nova [[Silezio]] 2.[[Varmio]] 3.Malantaŭa [[Pomerio]] 4.[[Antaŭpomerio]] 5.[[Magdeburgo]] 6.[[Osnabruck]] 7.[[Minden]] 8.Mark 9.[[Kleve]]]]
Post la dua toruna pactraktato en [[1466]] Varmio kaj [[Reĝa Prusio]] iĝis partoj de Pola Reĝlando.
Post la dua toruna pactraktato en [[1466]] Varmio kaj [[Reĝa Prusio]] iĝis partoj de Pola Reĝlando.



Kiel registrite je 10:46, 8 okt. 2017

Varmio en mapo de nuntempa Pollando

Varmio (pole: Warmia, germane: Ermland, latine: Varmia) estas historia regiono en nuntempa Varmia-Mazuria Provinco. Ĝia nomo devenas de la praprusa tribo varmoj. Varmio okupas 4249 km².

Historio

Prahistorio (ĝis 1243)

La teritorio de varmoj troviĝis ĉe la Vistula Laguno kaj etendiĝis de Braniewo ĝis Lidzbark Warmiński. Verŝajne la ĉefa urbo de la varmoj estis Orneta - en ĝia loko la germanaj kavaliroj konstruis poste novan urbon.

Varmio en la Ordeno (1243-1466)

Kastelo en Lidzbark Warmiński, ekde 1350 la sidejo de varmiaj episkopoj

Laŭleĝe de decido de papo Inocento la 4-a en 1243, en la prusa lando konkerata de la Ordeno de germanaj kavaliroj kreiĝis kvar episkoplandoj: de Chełmża, Pomezanio, Varmio kaj Sambio. La varmia episkoplando estis pli-malpli trioble pli granda ol la dominio, kaj okupis la terenon ĝis la lagoregiono Mazurio oriente kaj la rivero Pregolja norde.

La teritorio de la varmia dominio (ŝtateto) similis triangulon, ĝiaj limoj fine formiĝis en 1375 kaj kun etaj modifoj restis samaj ĝis la fino de memstareco de Varmio - tio estas ĝis kiam Prusio okupis ĝin en 1772.

La unua varmia episkopo Anselmo dedividis el la dominio centran trionon de la teritorio por teni katedralan kapitulon, nomatan varmia kapitulo. La varmia kapitulo, kreita en 1260, unue havis sian sidejon en Braniewo, poste en Frombork.

La sidejo de la episkopoj troviĝis en la jaroj 1280-1340 en Braniewo, en 1340-1350 en Orneta kaj ekde 1350 en Lidzbark Warmiński.

La limoj de la varmia episkoplando, kaj dedivita de ĝi dominio, formiĝadis poiome, laŭ konkerado de novaj terenoj enloĝataj de la prusoj. Okazis konfliktoj inter varmiaj episkopoj kaj altaj majstroj de la Ordeno pri la limoj de la episkopa dominio. En tiuj disputoj la episkopoj devis cedi al la altaj majstroj. Konflikton inter episkopo Jan Stryprock kaj Alta Majstro Winrich von Kniprode juĝis en 1375 paciga tribunalo, kies verdikton konfirmis papo Gregorio la 9-a. Rezulte de tio Varmio perdis grandan terenon apud Reszel. Varmio en la ordena ŝtato havis ekonomian memstarecon kaj estis militprotektata de la kruc-kavaliroj. Dum la pola-kruckavalira milito en la jaroj 1409-1411 Varmio prezentis tri taĉmentojn: episkopan, kapitulan kaj de Braniewo. La taĉmentojn probable militestris du voktoj - episkopa kaj kapitulo. En la batalo de Grunwald partoprenis ĉirkaŭ 1000 soldatoj el Varmio

Varmio en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj

Princepiskoplando Varmio

Ordeno de germanaj kavaliroj post la dua toruna pactraktato; videblas Varmio (blua)
La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *blue: Margraflando Brandenburgio en la jaroj 1600 *verde: Duklando Prusio en la jaro 1600 *flave: Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *ruĝe: Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la dispartigoj de Pollando-Litovio 1. Nova Silezio 2.Varmio 3.Malantaŭa Pomerio 4.Antaŭpomerio 5.Magdeburgo 6.Osnabruck 7.Minden 8.Mark 9.Kleve

Post la dua toruna pactraktato en 1466 Varmio kaj Reĝa Prusio iĝis partoj de Pola Reĝlando.

Varmio estis princepiskoplando kaj havis certan aŭtonomion, kaj varmiaj episkopoj kun katedra kapitulo estis la solaj mastroj. Varmianoj ĝuis pli bonajn kondiĉojn de disvolviĝo kaj pli grandan liberecon en ekonomia mastrumado ol en la periodo de germanaj kruckavaliroj. Tial pli facile evoluis la kulturo, arto kaj edukado.

Varmiaj episkopoj estis anoj de la Senato de Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kaj ekde 1508 ili ankaŭ prezidis la prusajn terenojn. Tial ili kunvokadis provincajn ĝeneralajn sejmojn de Reĝa Prusio.

Varmio kiel parto de Prusio (1772-1945)

Mapo de Varmio en 1755

Varmio post la unua dispartigo iĝis parto de Reĝlando Prusio en ĝia provinco Orienta Prusio. La princepiskoplando ĉesis ekzisti, kaj la princepiskopo iĝis simple episkopo. Sekvis sekularigo de Varmio, kaj ĝi estis dividita al du distriktoj: de Braniewo kaj Lidzbark Warmiński. La varmianoj ricevis garantion ke ili rajtas plu esti katolikaj ankaŭ en protestanta Prusio. Katolika Varmio estis religie aparta de la protestanta cetero de Orienta Prusio, kaj tiu diferenco restis ĝis 1945.

La 11-an de julio 1920 en Varmio okazis plebiscito, en kiu la loĝantoj devis decidi pri sia ŝtata aparteno. Kvar vilaĝoj de Varmio voĉdonis por esti en Pollando.

Varmio en Pollando (post 1945)

En 1945 tuta Varmio iĝis parto de la pola ŝtato. Pro fuĝo de la enloĝantaj germanoj, transloĝigo de ili kaj elmigrado grandega plejparto de la nuntempaj varmianoj estas enmigrintoj el aliaj regionoj de Pollando (inter alie el la orientaj regionoj de antaŭmilita Pollando).

Katolikaj tradicioj de Varmio konserviĝis en aspekto de vilaĝoj kaj urbetoj (ekz. ĉevojaj adorejoj) kaj en kutimoj. Respektante la historian apartecon de Varmio, la novkreitan en 1999 provincon oni nomis Varmia-Mazuria Provinco.

Ĉefaj urboj

Famaj varmianoj

Vidu ankaŭ