Curzon-linio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:
La Curzon-linio renaskiĝis en pretendoj de Sovetunio komence de la [[dua mondmilito]]. Sovetunio deklaris pretendojn pri areoj, oriente de la Curzon-linio kaj okupis ilin komence de la mondmilito ([[Pakto Ribbentrop-Molotov]]). Post sovetia rebato de la germana invado, la [[Ruĝa Armeo]] okupis tutan Pollandon fine de 1944.
La Curzon-linio renaskiĝis en pretendoj de Sovetunio komence de la [[dua mondmilito]]. Sovetunio deklaris pretendojn pri areoj, oriente de la Curzon-linio kaj okupis ilin komence de la mondmilito ([[Pakto Ribbentrop-Molotov]]). Post sovetia rebato de la germana invado, la [[Ruĝa Armeo]] okupis tutan Pollandon fine de 1944.


Usono kaj Britio akceptis la sovetajn postulojn en la [[Jalta konferenco]] (1945. 04. 06.) kaj rekonis la Curzon-linion kiel sovetian–polan ŝtatlimon. La sovetia-pola kontrakto (1945. 08. 16.) deklaris ŝtatlimon, preskaŭ tute kongruan al la Curzon-linio. En 1951 okazis kelkaj etaj lim-modifoj.
[[Usono]] kaj [[Britio]] akceptis la sovetiajn postulojn en la [[Jalta konferenco]] (1945. 04. 06.) kaj rekonis la Curzon-linion kiel sovetian–polan ŝtatlimon. La sovetia-pola kontrakto (1945. 08. 16.) deklaris ŝtatlimon, preskaŭ tute kongruan al la Curzon-linio. En 1951 okazis kelkaj etaj lim-modifoj.


[[Kategorio:Dua Pola Respubliko]]
[[Kategorio:Dua Pola Respubliko]]

Kiel registrite je 21:07, 14 okt. 2017

Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando

Curzon-linio [kurzon] estis propono de demarkacia linio inter la armeo de Pollando kaj la Ruĝa Armeo, priskribita en noto la 11-an de julio 1920 de lordo George Curzon al popola komisaro de eksterlandaj aferoj de RSFSR Georgij Ĉiĉerin. Kun eta korekto ĝi iĝis la fina ŝtatlimo inter Sovetunio kaj Popola Pollando post la dua mondmilito.

Kiam la ĉefkonsilio de la entento decidis post la unua mondmilito pri limoj de la novnaskiĝinta pola ŝtato, ĝi markis tiun minimuman limlinion, je kiu Pollando ĉiukaze rajtas. La konsilio permesis formi polan administadon sur areoj okcidente de tiu limlinio (8-a de decembro 1919). Tiu linio iris de Grodno al suda direkto tra Brest-Litovsk kaj la rivero Bug ĝis la iama aŭstra-rusa limo. La aparteno de orienta Galicio kaj Lvovo / Lvivo restis tiam neklara.

Iom poste fiaskis la pola orienta militmarŝo en Ukrainio kaj la ĉefminsitro Władysław Grabski petis helpon en julio de 1920 de la entento. La 10-an de julio, la entento proponis armistican planon por Grabski kaj ties linio kongruis kun tiu provizora linio de 1919.12.08, kun plilongigo al sudo: la parton ĝis la Karpatoj kun la urbon Przemyśl donis al Pollando, sed orientan Galicion ne. Sekvatage, la brita ministro pri eksteraj aferoj, lordo Curzon – kies nomo kunplektiĝis kun la tuta linio – faris similan proponon por la soveta registaro. La planon de la entento neniu el ili akceptis. Ĉar la pola-soveta milito finiĝis per pola venko, la fina packontrakto en marto 1921 montris la polan venkon kaj donis ĉ. 135 000 km² al Pollando, oriente de la Curzon-linio (kun pola malplimulto).

La Curzon-linio renaskiĝis en pretendoj de Sovetunio komence de la dua mondmilito. Sovetunio deklaris pretendojn pri areoj, oriente de la Curzon-linio kaj okupis ilin komence de la mondmilito (Pakto Ribbentrop-Molotov). Post sovetia rebato de la germana invado, la Ruĝa Armeo okupis tutan Pollandon fine de 1944.

Usono kaj Britio akceptis la sovetiajn postulojn en la Jalta konferenco (1945. 04. 06.) kaj rekonis la Curzon-linion kiel sovetian–polan ŝtatlimon. La sovetia-pola kontrakto (1945. 08. 16.) deklaris ŝtatlimon, preskaŭ tute kongruan al la Curzon-linio. En 1951 okazis kelkaj etaj lim-modifoj.