Ŝanĝoj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
161 bitokojn forigis ,  antaŭ 2 jaroj
'''Anu''' en [[akada lingvo]], aŭ '''An''' en [[sumera lingvo]], estis ĉiela diaĵo de la [[mezopotamia mitologio]]. Farinto de la krejtaĵaro, ''[[dio izoliĝinta]]'', do neinteresata pri siaj kreaĵoj<ref>Kreinto, sed siavice naskiĝinta. Kompare kun la Biblia Dio al li mankas la eterneco kaj la amo al siaj kreitoj. Vidu: [[La du bibliaj rakontoj pri la kreo]].</ref> estas la patro de la dioj kaj edzo de la diino [[Antu]]. Al li estis sankta la nombro 60, la plej alta cifero de la sesdekuma sistemo mezopoamia. <br>
An/Anu en la akada lingvo signifas "tiu kiu apartenas al la ĉieloj".
 
[[Dosiero:Sumerian MS2272 2400BC.jpg|eta|Stelea listo de sumeraj diaĵoj, ĉirkaŭ 2400 a.K. Ĉiu diaĵa nomo estas antaŭata de la determina adjektivo DINGIR.]]
Li naskiĝis kune kun lia kontraŭparto [[Ki (mitologio)|Ki]], la Tero, el la praa Maro ([[Nammu]]) alestigante dekomence unikan kompleton (nomata “Kosma monto”, la [[An-Ki]]). An kaj [[Ki (mitologia)|Ki]] estis sekve disigitaj de la dio [[Enlil]], de ili generita.<br>
La dio An/Anum prezidas la asembleon de la [[Anunakoj]], kaj plue konsistigas la kosman triadon kune kun [[Enlil]] kaj [[Enki]]. Li ankaŭ apartenas al la rondo de la kvar kreintaj dioj, kiun konstituigas la menciita triado kun la diino [[Ninhursag]] (Aruru).

Navigada menuo